에스페란토2014. 4. 5. 11:33


Ĉefmajstra mesaĝo okazde de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo

La vojo budhiĝi

La 28a de aprilo estas la tago, en kiu Sotesano atingis sian grandan iluminĝon, malkovris la grandan vojon de unu cirklo, kiun la tuta homaro devas sekvi, kaj larĝe malfermis la savpordon; do, la tago estas la plej granda eklezia festotago kaj la plej feliĉa tago por la homaro.

Per la du manieroj por efektivigi la instruon pri la granda vojo de unu cirklo — verreligia kredo kaj realmorala trejno ni devas tutforte klopodi por mem budhiĝi kaj ŝanĝi malluman mondon al paradizo.

Celebrante la hodiaŭon, per la jenaj vortoj mi preĝas, por ke ni renaskiĝu kun sankta vivo kredante, klarkomprenante kaj praktikante la instruon pri la granda vojo de unu cirklo, kiun Sotesano malkovris.

Ni fariĝu grandaj kredantoj de la vero kaj instruo.

La vero de la granda vojo de unu cirklo, pri kiu Sotesano iluminiĝis, ja estas la propraĵo de ĉiuj ajn, kiuj sincere kredas ĝin.  Nun la homaro estas en granda konfuziĝo, ne sciante kien iri kaj kiel vivi.  Tial ni ĉiuj devas rifuĝi en la granda vojo de unu cirklo kaj iri laŭ la ĝusta kaj feliĉa vojo.  Se ni vivos tute kredante la instruon pri la granda vojo de unu cirklo, ni konvinkiĝos pri tio, ke ni povas ekscii la tri mondojn, kompreni kaŭzon kaj efikon kaj fariĝi budhoj per mensostudo.  Kredo estas ĝuste espero, feliĉo, la movforto de iluminiĝo kaj la akcelo de praktiko.  

Sincera kredo ne estas ideologia, sed aktiva.  Ni devas fari tutkoran preĝon al la vero, respekti instruistojn de ĝusta darmo kaj krei nian vivmodelon laŭ la instruo.  Kiam ni praktikas kredon tiamaniere, nia vidpunkto pri valoro okulfrape ŝanĝiĝas al vera vidpunkto pri valoro kaj morala vivpunkto pri valoro.  Tiam ni povas sperti sanktan renkontiĝon kun la vero.
 
Ni fariĝu grandaj praktikantoj de la vero kaj instruo.

Se ordinaruloj volas liberiĝi de la malpura vivo poluita per avidoj, ili devas evolui de la ŝtupo de kredo al la vivo de praktiko.  En la pasinteco oni pensis, ke nur per kredo atingeblas paradizo aŭ ideala mondo.  Sed tio havas sian limon, ĉar la vivo nur kun kredo dependas de aliula forto.  De nun ni do devas trejni nin per la instruo de tiaj sanktuloj kiel Sotesano, por ke la instruo fariĝu nia propraĵo.  En la pasintaj tempoj ni vivis kun avidoj, kaj pro la karma forto de la antaŭaj vivoj ni vivis sub ĉia malfeliĉo kaj konfuziĝo.  De nun ni devas venki avidon, la fonton de ĉia malfeliĉo kaj nepre liberiĝi de la malbona kutimo de la antaŭaj vivoj, kiu malhelpas nian senliman memevoluon.       

Venki sin mem estas tre pene.  Tamen, se ni prenos la instruon pri unu cirklo kiel kompason kaj strebos al ĝi ĝis la fino, ni venkos nin kaj fariĝos ĉefkomandantoj kun darma forto.  

Ni fariĝu grandaj laboristoj por monda paco per favoro kaj kompato.

Post kiam ni venkos nin, ni devas promocii nin al la ŝtupo de sanktulo, kiu savas la eklezion, la ŝtaton kaj la mondon.  Tiu promocio estas por savi vivulojn kaj kuraci la mondon kaj do ni fariĝas ĉefroluloj por savi ĉiujn vivulojn kaj kuraci malsanan mondon per la instruo.  Tio estas la vojo fariĝi homo kun transcenda kaj tatagata darmfortoj. 
 
Direblas, ke akiri ekonomion, scion kaj postenon estas ‘ekstera feliĉo’ kaj plezuri per la kredo kaj praktiko de la instruo estas ‘interna feliĉo’.  Evoluintaj landoj kun sufiĉaj forto kaj materio ne nepre havas altan indekson de feliĉo.  Per kio eblas akiri mensan feliĉon kaj kuraci malsanan mondon?  Oni devas instrui al homoj la veron de unu cirklo, por ke ili praktiku la veron, tiam ili povas akiri kaj eksteran feliĉon kaj internan feliĉon.  Pasintaj religiuloj instruis, ke nur spiriteco kaj moralo estas la sola vojo al feliĉo.  Sed en la estonteco homoj devos kunperfektigi korpon kaj spiriton kaj kunharmoniigi religion kaj sciencon, tiam la mondo iĝos paradiza mondo kaj paca mondo.
  
Ĉi tiu jaro estas la jaro ekzameni darmgradojn por plialtigi tiujn de ĉiuj laikaj kaj pastraj kredantoj.  Mi bondeziras, ke ni ĉiuj renaskiĝu kun sankta personeco kredante, klarkomprenante kaj praktikante la instruon pri la granda vojo de unu cirklo, kiun Sotesano malkovris.

28an de aprilo en la ŭonbulana jaro 99 (2014)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스