에스페란토/UK-20172016. 12. 5. 18:39

* La urbodomo de Seulo

Jen estas la teksto, kiun mi verkis por la Dua Bulteno de la 102a UK

Situo
Koreio estas lando en orienta Azio, najbaro de Ĉinio, Rusio kaj Japanio. Ĝi sendependiĝis en 1945 kaj dividiĝis en Sud-Koreion (la Korean Respublikon) kaj Nord-Koreion en 1948. La Korea Respubliko estas malgranda lando: 100 210 km2 kun 51 515 399 loĝantoj (2015), tamen ekonomie evoluinta lando: 15-a loko monde laŭ la malneta enlanda produkto.
Seulo estas la ĉefurbo de la Korea Respubliko kaj estas la plej granda urbo kun 605 km2 da vasteco kaj 10 milionoj da loĝantaro. Ĝi situas nordokcidente de la Korea Respubliko. Ĝin ĉirkaŭas montoj kaj trafluas la rivero Hangang. Ĝi servas pli ol mil jarojn kiel la politika, ekonomia, socia kaj kultura centro de diversaj regperiodoj. Jam en ĝi okazis la Aziaj Ludoj de 1986, la Someraj Olimpikaj Ludoj de 1988, la Monda Piedpilka Pokalo de 2002 kaj gravaj mondaj politikaj pintkunsidoj.   
    
Klimato
En Koreio regas modera klimato. La vintro estas malvarma kaj sekva, influate de la kontinenta kontraŭciklono; la somero estas tre varma kaj humida, influate de la nordpacifika kontraŭciklono. La averaĝa alta temperaturo en Seulo en julio kaj aŭgusto estas 27°C — povos esti pli malvarme, sed ankaŭ eblas ke la temperaturo atingos 35°C. Konsilindas kunporti pluvmantelon aŭ ombrelon.   

Lingvoj
La oficiala lingvo estas la korea, kiu konsistas el 14 konsonantoj kaj 10 vokaloj. Nemalmultaj junuloj scipovas la anglan. Konsilindas scipovi almenaŭ legi koreajn vortojn antaŭ ol alveni al Koreio.

Loka tempo
UTC+09h00 (Somere). Ekzemple en Londono estas 12h00 (11h00 laŭ UTC) kaj en Seulo estas 20h00.  

Mono
En Koreio oni uzas ŭonojn (KRW, ₩). Moneroj: 10, 50, 100, 500 ŭonoj. Biletoj: 1000, 5000, 10000, 50000. Ĉiuj biletoj estas akceptataj, tamen la bileto de 10000 estas populare uzata. Unu eŭro valoras proksimume 1250 ŭonojn. Eblas ŝanĝi monon precipe en flughavenoj kaj bankoj. Bankoj laboras dumsemajne de 09h00 ĝis 16h00. Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj akceptas kartojn (debetajn/kreditajn). 

Elektro
La elektra tensio estas 220-volta. La surmuraj konektilingoj estas dupolusaj kaj samaj kiel en Ĉeĥio, Pollando, Francio, Belgio, Litovio; ili povas akcepti konektilojn de plej multaj eŭropaj landoj (krom interalie Britio kaj Irlando).

Telefonado
La prefikso por telefoni al Koreio de eksterlando estas +82; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero. Por telefoni de Koreio al eksterlando: 001 aŭ 002 + landa kodo + telefonnumero. Gravaj numeroj: 112 por polico, 119 por fajrobrigado, savobrigado kaj urĝa medicina helpo.

Interreto
En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp. troveblas senpagaj retkonektoj. Ankaŭ en la kongresejo estos senpaga sendrata interreta konekto. Eblas nur al eksterlandanoj aĉeti korean SIM-karton por telefonado kaj retkonekto ĉe AREX en la flughaveno Incheon. 
[La koncerna retpaĝo: kiel uzi interreton en Koreio -> http://blog.chojus.com/4678]

Medikamentoj
Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti kuracistan recepton en latina lingvo. Proksime de la kongresejo estas apotekoj, malfermitaj kutime de 09h00 ĝis 22h00.

Sanservo
Estas konsilinde ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Trinkmono
Trinkmono tute ne necesas en Koreio.

Trinkakvo
La kranakvo estas senprobleme trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon plejparte sengasan.

Enurba trafiko
Ĉefa publika transportilo en Seulo estas metroo. Seulo havas tre ampleksan metroan sistemon, kiu konsistas el 18 linioj kaj 541 haltejoj kaj konektas Seulon kun ĉiudirektaj najbaraj urboj. Unufojan veturkarton oni povas aĉeti ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj apud metroa enirejo. La baza prezo ĝis 10 kilometroj da metroa veturo estas 1850 ŭonoj (1350 por veturo + 500 por kaŭcio). Oni enirante kaj elirante tuŝu la terminalon per unufoja veturkarto aŭ trafika karto kaj elirinte enmetu nur la unufojan veturkarton en specialan aparaton ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj.
Ĉe haltejoj, kioskoj kaj oportunaj butikoj eblas aĉeti la reŝargeblan trafikan karton T-money (la karto mem kostas 2500-5000 ŭonojn) por metroo, buso kaj trajno, kiu validas por la tuta lando; T-money havas rabaton por infanoj (ĝis 12 jaroj) kaj neplenkreskuloj (ĝis 18 jaroj) post la registriĝo, sed ne por eksterlandaj pensiuloj.
En Seulo funkcias ĉirkaŭ 8000 publikaj busoj kaj oni povas pagi ĉe ŝoforo per kontanto aŭ trafika karto. Unufoja enurba busveturo kostas 1300 ŭonojn. Ekzistas multaj taksioj dividitaj en du specoj. Unu estas mezgranda taksio, kiu estas ĝenerale arĝentkolora kun blua signo sur la tegmento, kostas 3000 ŭonojn ĝis 2 kilometroj; la alia estas luksa taksio, korelingve 모범 (Mobeom taxi), kiu estas nigrakolora kun flava signo sur la tegmento, kaj kostas 5000 ŭonojn ĝis 3 kilometroj.
Seulo estas tiom granda kaj homplena, ke la urbo havas signifan problemon de intensa trafiko. Konsilindas kalkuli pli da tempo ol antaŭvidatan kaj veturi metroe.
[La koncerna retpaĝo: kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon
Kiel aĉeti bileton kaj veturi al la kongreseja haltejo

Sekureco
Koreio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp. Antaŭ ol eniri taksion, prefere demandu la ŝoforon, kiom kostos la veturado.
Posted by 초유스