'에스페란토'에 해당되는 글 93건

  1. 2007.12.31 Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro en 2008
  2. 2007.11.25 에스페란토 작문공부 - 2 3
  3. 2007.11.23 에스페란토 작문공부 - 1 3
에스페란토2007. 12. 31. 13:23

원불교 종법사 신년법문 (2008) | Novjara mesaĝo

Ni konstruu paradizan mondon per spirita disvolvo

Venis jam la nova jaro esperplena. Mi elkore bondeziras, ke la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kun ĉiuj vivuloj, la tuta homaro, la popolo kaj la ŭonbulanaj familioj.
Pasintjare la tergloba vilaĝo travivis multajn suferojn pro diversaj disputoj kaj militoj inkluzive naturajn katastrofojn. Tamen la monda energio moviĝas al la epoko de reciproka helpo kaj paco kaj do, ekzemple, establiĝas paca sistemo inter Suda kaj Norda Koreioj. Mi esperas, ke la tuta homaro kontribuos al paca kunekzisto inter la popoloj kaj inter la ŝtatoj.

Proklaminte, ke “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton”, Sotesano malfermis la novan eklezion de ŭonbulismo por konstrui la vere civilizan mondon de la homaro per spirita disvolvo.
Nia tasko do estas bonuzi materian civilizon por la feliĉo kaj paco de la homaro kaj konstrui paradizan mondon, en kiu la tuta vivularo kunvivas harmonie.

Hodiaŭ, renkonte al la nova jaro, mi ŝatus diri pri la tri vojoj de spirita disvolvo por konstrui ĉi tiun paradizan mondon.

Unue, ni kultivu spiritan memstarforton.
Ajna homo havas senmakule puran menson kaj perfektan spiriton. Ni devas trovi ĉi tiujn puran menson kaj perfektan spiriton kaj kreskigi spiritan memstarforton.
Nuntempe pro materiaj abundo kaj plezuro la homaro perdis sian spiritan forton kaj vivas suferan vivon en la stato, ke la vosto svingas la hundon. Por forlasi la marĉon de malfeliĉo, en kiu ni estas tirataj de ĉiaj avidoj, afliktoj kaj iluzioj, ni devas kultivi spiritan memstarforton, por ke ni laŭvole bonuzu nian menson.
Kultivi spiritan memstarforton ja estas enteni perfektan spiriton, koncentri menson kaj praktiki mediton. Ĝuste tio estas vivi paradizan vivon. Vivo devas esti veka kaj perfekta per senĉesa mensostudo. Nur tiam, ĝi povas esti la vivo de budho kaj bodisatvo.

Due, ni kultivu saĝon bonuzi materian civilizon.
La nuna tergloba vilaĝo estas en krizo pro naturaj katastrofoj, ekosistemaj perturboj, neglekto de la vivo, kaj tiel plu. Ĉi tiuj multaj problemoj de nia homaro devenas de la blinda serĉado de materia civilizo.
Por venki la krizon ni ja devas kultivi saĝon bonuzi materian civilizon. Ĉiu unuopulo devas utiligi korpon per spirito kaj uzi materian valoron kiel ilon surbaze de morala valoro. Ĉiu gvidanto kaj ĉiu sciencisto devas distingi laboron farendan por la naturo disde tiu farenda por homo kaj grande klopodi, por ke scienco estu por la vera feliĉo de la homaro, kaj por ke evoluigo alportu realan feliĉon al homoj.
 
Trie, ni ĉefrolu por realigi pacon.
Nun individuoj kaj ŝtatoj alte taksas nur ekonomian valoron kaj oni egoisme vivas, strebante nur al materiaj riĉo kaj abundo. Rezulte, serioziĝas diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj multiĝas diversaj konfliktoj, tiel ke la homaro mem faras sian tragedian historion de malharmonio kaj batalo. Por venki konfliktojn kaj militojn ni devas nepre praktiki altruisman mahajanan agon. Nur tiam, venas vera paco.
Se ni donas feliĉon al aliuloj, ni fine ricevas feliĉon; se ni donas damaĝon al aliuloj, damaĝo nepre revenas al ni. Sciante ĉi tiun karman principon, ni pli konsideru kaj prizorgu suferajn najbarojn kaj malfortajn ŝtatojn kaj realigu pacan mondon. Eĉ kiam ni renkontas la plej malfacilan homon, ni trovu ĉe li ion lernindan kaj ion utilan kaj per reciproka danko pacu unu la alian. Ni praktiku la mezan vojon per reciproka profito kaj ĉefrolu por realigi reciprokan helpon kaj pacon.

Okaze de la nova jaro, ni ĉiuj strebu al ĉi tiuj tri aferoj de spirita disvolvo, konstruu paradizan mondon kaj larĝe malfermu la feliĉopordon de la homaro per disvastigo de Sotesana instruo.

Novjaran matenon en la 93a ŭonbulana jaro
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2007. 11. 25. 17:45

ERMITA skribis en http://www.uonbulismo.net, kaj mi verdkolore korektis.
 
Speciala knabineto, Jogaile

Ŝi estas kvin-jara, filino de s-ro Ŝtonego. Jogaile havas specialan kapablon. Ŝi povas paroli en kelaj lingvoj, ekzemple, korea, litova, angla, rusa kaj kompreneble esperanta lingvo.

Ŝi estas kvinjara filino de s-ro Ŝtonego. Jogaile havas specialan kapablon. Ŝi povas paroli en kelkaj lingvoj, ekzemple, la korea, la litova, la angla, la rusa kaj kompreneble la Esperanta lingvoj (여기서 lingvoj를 복수로 쓰는 이유는 한 언어가 아니고 여러 언어이기 때문에. Esperanta를 대문자로 쓴 이유는 Esperanto와 esperanto를 구별하기 위해서. 언어 이름 앞에는 일반적으로 la를 사용하고, lingvo를 생략하기도 한다).

사용자 삽입 이미지
Ŝia gepatroj klopodas fari ŝin havi eblecon, kion ŝi povas paroli, aŭskulti, kaj skribi multajn malsamajn lingvojn. Jogaile parolas korean lingvon kun sia patro kaj litovan lingvon kun sia patrino, lernas anglan lingvon per televida programo, kaj rusan lingvon en la kindergarteno.

Ŝiaj gepatroj klopodas, por ke ŝi havu eblecojn paroli, aŭskulti kaj skribi multajn malsamajn lingvojn. Jogaile parolas la korean lingvon kun sia patro kaj la litovan lingvon kun sia patrino, lernas la anglan lingvon per televida programo, kaj la rusan lingvon en la infanĝardeno.

Ŝia patro proponis, ke ŝi frekvenas al rusa kindergarteno por ke lernu plu alian lingvon. Li volas ŝin lerni francan lingvoin poste. Ŝi ŝatas paroli ciujn lingvojn. Mirinde ŝi neniam parolas mikse kun malsamaj lingvoj.

Ŝia patro proponis, ke ŝi frekventu rusan infanĝardenon, por ke ŝi lernu unu plian lingvon. Li volas, ke poste ŝi lernu la francan lingvon. Ŝi ŝatas paroli ĉiujn lingvojn. Estas mirinde, ke ŝi preskaŭ neniam parolas, miksante la lingvojn.

Kiam infanoj estas junegaj, ili havas infinitan kapablecon. Mi pensas ke lerni ailan lingvon estas ju pli juna des pli bone. Mi opinias ke krom nacia lingvo paroli la duan lingvon post lerninte Esperanton estas la plej bona ordo. Ĉar Esperanto povas pli facile lierni ol aliaj lingvoj.

Kiam infanoj estas junegaj, ili havas grandegan kapablon. Mi pensas, ke ju pli juna, des pli bone estas lerni alian lingvon. Mi opinias, ke krom sia nacia lingvo lerni la duan alian lingvon post Esperanto estas la plej bona ordo. Ĉar Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj.

* 요가일래 누리집: http://jogaile.chojus.com
* 문장 중 설명이 필요한 부분이 있으면, 댓글을 이용하세요. - 초유스

Posted by 초유스
에스페란토2007. 11. 23. 01:09

ERMITA skribis al mi en 2007-11-22 kaj mi verdkolore korektis:

Kara S-ro Ŝtonego,
Kiel vi kaj viaj familianoj fartas?
Mi estas ĉe Iksan.

Kara s-ro Ŝtonego,
Kiel fartas vi kaj viaj familianoj?
Mi nun estas en Iksan.
 
Dank'al via helpo por ke lernu Esperanton kiam mi estis ĉe via loko, mi estas progresita usi esperanton kaj tre interesita studi La Sanktan Instruon de Ŭonbulismo.

Danke al via helpo por mia lernado de Esperanto dum mia restado ĉe vi, mi ja progresas uzi Esperanton kaj estas tre interesita legi la libron "La Sankta Instruo de Ŭonbulismo".
 
Nuntempe komence mi lernas 3. Praktikado en La Sotesana Instruo. Mi volas diskuti kun vi pri enhavo speciale cinajn ideografojn. Se vi havos liberan tempon, ĉu vi povas respondi al miaj demandoj?

Nun mi komencis lerni la trian ĉapitron "Praktikado" de la libro. Mi volas diskuti kun vi pri la enhavo de speciale ĉinaj ideogramoj. Se vi havas liberan tempon, ĉu vi povas respondi al miaj demandoj?
 
Antaŭ en la 3. Praktikado 1. darmo en la lastfrozo origine (초범 입성의 큰일을 . . .). Mi pensas ke 초범 estas 범부를 초월하여 aŭ  범부를 넘어서서.

Temas pri la unua paragrafo de la ĉapitro. En la lasta frazo estas originale (초범 입성의 큰일을 . . .). Mi pensas ke 초범 estas 범부를 초월하여 aŭ  범부를 넘어서서.
 
En paĝo 127 de la Sankta Instruo mi ne povas ŝerci tiujn vortojn. Ĉu vi povas pririgardi ilin?

En paĝo 127 de La Sankta Instruo mi ne povas trovi tiujn vortojn. Ĉu vi povas kontroli ilin?
 
Mi havas novretadreson ĉe hotmail.com. Ĉu vi ŝatas ĉi tion?

Mi havas novan retadreson ĉe hotmail.com. Ĉu vi ŝatas ĉi tion?
 
Bonvole saluti al Vida, Martina, kaj Jogaile.
Kun koran dankon,
amike via Ermita

Bonvolu transdoni miajn salutojn al Vida, Martyna, kaj Jogaile.
Kun kora danko
amike
Ermita

* 문장 중 설명이 필요한 부분이 있으면, 댓글을 이용하세요. - 초유스

Posted by 초유스