Sur la tablo estas grandformata peza libro antaŭ miaj okuloj kaj ĝin preni eĉ per unu mano estas malfacile. Teni ĝin nepras per du manoj, kvazaŭ mi oferus ĝin al la sankta altaro de memoro. La libro estas fotoalbumo titolita per “Esperanto – 55-jariĝo de Esperantisto SO Jinsu”, kio mem aludas, ke per ĝi la aŭtoro festas sian esperantistan jubileon. Ĝin en 2024 aŭtoris SO Jinsu, eldonis LAY ViLLAG Ekaj presis Desing Studio Gaeul. La paĝoj nombras 156 kaj grandas inter A4 kaj A3.
SO Jinsu naskiĝis en 1956 kaj doktoriĝis pri ekonomiko kaj estas emerita profesoro de la korea universitato Kangnam. Li, 13-jara, eksciis pri Esperanto en 1969 kaj aktivis diversskale en la Esperanto-movado, organizante multajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie, la Komunan Seminarion inter Korea kaj Japana Junularoj. En la junaĝo li starigis kaj gvidis plurajn Esperanto-klubojn kaj nun li estas internacia movada gravulo: li prezidis la Azian-Oceanian Komisionon de UEA (KAOEM); li membris en la LKK de la du Seulaj Universalaj Kongresoj en 1994 kaj 2017; li estas estrarano de UEA kaj samtempe prezidanto de KEA de 2019.
Lia supra aktiva movada kariero montras lian ampleksan agadon en Esperantujo. Mi memoras en mia junaĝo, ke li ĉiam estis kun fotilo en Esperanto-renkontiĝoj kaj zorge fotadis okazaĵojn. Li tiel stampis la vivon de personoj kaj renkontiĝoj en siaj fotoj. Do, lia movada fotoalbumo estas sufiĉe antaŭvidita verko. La plejmulton de la fotoj faris la aŭtoro mem kaj partojn faris John HUANG, JEON Daebong kaj SHIN Youngmuk.
La fotoj temas pri lia agado de 2016 ĝis 2024 dum la tempo, kiam li fervore engaĝis sin en la enlanda kaj la internacia Esperanto-movadoj. La fotoj pri lia agado kadre de UEA rakontas grandajn internaciajn eventojn, inkluzive universajn kongresojn de UEA de Nitro ĝis Aruŝo, naciajn Kongresojn de Japanio kaj Ĉinio, komunan kongreson de Japanio kaj Koreio, virtualajn kongresojn de UEA kaj aliajn. La fotoj pri lia agado kadre de KEA rakontas koreajn kongresojn kaj aliajn aranĝojn, kiuj okazis en Koreio.
Elektitaj fotoj el la enorma kvanto de lia persona arĥivo kaptis kolektivajn historiajn momentojn, kio levas al mi demandon, ĉu efektive la fotoalbumon eldonigis unuopa persono aŭ publika instanco. La fotoalbumo estas kvazaŭ dokumenta filmo de la Esperanto-movado. Ĝi ne nur memorigas lian esperantistan vivon, sed ankaŭ sopirigas legantojn pri ilia iamo. Multaj fotoj estas artisme faritaj, kio facile rivelas lian kroman specialecon pri belarta merkato. Pluraj fotoj de UEA-estraranoj, kvankam reĝisoritaj, estas aparte imponaj kaj efektaj.
La libro memorigas min pri lerneja biblioteko, sur kies bretoj troviĝas buntkoloraj fotoalbumoj pri nekonata mondo, kiuj hazarde okulfrapas legantojn kaj altiras ilin al tiu mondo por ilia tuta vivo. Admirindas, ke unu esperantisto persone entreprenis eldoni tian verkon utilan publike, en kiu ja ne malmultas spuroj de mia esperantista vivo.
세계적인 조직의 일원이 되어 세계인으로 한번 활동해보는 것은 인생의 보람 중 하나이겠다. 세계에스페란토협회 가입은 우선적으로 국가지부인 한국에스페란토협회를 통해서 하길 권한다. 아래는 아직 한 번도 회원이 아닌 사람이 편리하고 빠르게 인터넷을 통해 직접 회원으로 가입하고자 하는 경우에 도움이 될것이다.
Mi aliĝas al UEA/TEJO por la jaro 2025 ▼ 붉은 화살표를 누르면 회원 가입하고자 하는 연도를 단수 혹은 복수로 선택할 수 있다. 세계대회 참가비에서 회원 할인을 받으려면 가입 시점에 회원이어야 한다. 즉 2024년을 선택한다. 하지만 세계대회 참가 할인을 위한 회원 가입보다는 지속적 운동 참여를 위한 가입으로 내년도 회비를 같이 내길 권하다. 즉 2024과 2025를 선택한다.
회원종류에서 MB와 MA의 가장 큰 차이는 다음과 같다. MB는 인터넷판 기관지를 받고 MA는 인터넷판과 종이판을 받는다. MB 회원만으로도 충분할 것이다.
2024 MB를 선택하면 27유로 2024 2025 MB를 선택하면 54유로
La elektita kotizo EUR란에 해당 숫자를 기입한다. SZ, PT 등은 후원금이다.
2. 개인 정보 입력 Personaj informoj pri la aliĝanto 빈칸을 채운다. 반드시 Retadreso(이메일)을 정확하게 기재한다.
3. 지불 방법 아직 UEA로부터 개인코드를 부여받지 않았기 때문에 지불방법은 협회나 카드나 송금 중 하나를 선택한다.
가. 협회를 선택할 경우 사무국장에게 이 내용을 알리고 사무국장은 financoj골팽이표co.uea.org (UEA-kasisto 이메일)에 협회 계좌에서 누구의 회원 가입비를 인출해가라는 편지를 써야 할 것이다. [Saluton, Mi, la ĝenerala sekretario de KEA, petas ĝiron de 00€
de la KEA-konto aaaa-a al la konto xxxx-x
pro la membrokotizo 2025 (aŭ la membrokotizoj 2024 kaj 2025) Dankon Korea (사무국장 이름)]
나. 카드 결제 참고로 어떤 분이 대회 참가비를 카드로 결제했는데 수수료가 발생하지 않았다고 한다. 초유스 경험상 한국여행에서 유럽 직불카드(debit card)를 사용해서
온라인이나 현장에서 지불했는데 수수료가 따로 발생하지 않았다. 이 경우 카드 정보를 UEA의 financoj골팽이표co.uea.org 알려줘야 한다.
ㅁ Mi komprenas, ke la membreco validas ekde la alveno de la pago al UEA 칸에 체크를 한고 Sendu 버튼을 누르면 된다.
메일함으로 UEA가 접수해 처리할 것이라는 편지가 올 것이다.
스팸메일함에서도 확인해보는 것이 좋다.
회원 가입이 완료되면 xxxx-x라는 코드를 부여받게 되는데 이는 UEA에서 주민등록번호나 은행계좌번호처럼 활용된다. 반드시 기억해 놓아야 한다.
De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (mallonge IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas de la jaro 2006 sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo.
La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj la ok sintenoj (havendaj kredo, kuraĝo, scivolo, penado + forlasendaj nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo). En la religio aktivas plurdekoj da esperantistoj kaj la eklezio favoras la Esperanto-movadon kaj eldonis ĉiujn sanktajn librojn en Esperanto.
La renkontiĝejo troviĝis en la ĉefsidejo de ŭonbulismo, kies tereno ĉi-jare festas la centjariĝon de sia ekzisto. La ejo estis bone ekipita per modernaj teknikaĵoj kaj havis senpiedajn apogseĝojn, kiuj helpis al seĝosiduloj, al kiuj malfacilas sidi kruckrure por mediti sur la planko. La renkontiĝon ĉeestis 25 esperantistoj el 7 landoj, inkluzive 10 eksterlandanoj, kiuj poste partoprenis ankaŭ en la 3a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio.
En la inaŭguro gratulis ĉeeste la direktoro de la Internacia Fako kaj bondeziris al la ĉeestantoj trovi sian budhan menson, prezentante interesan dialogon inter la reĝo kaj lia instruisto-monaĥo: “La reĝo diras al sia instruisto, ke li similas porkon. La instruisto replikas, ke li similas budhon, eldirante, ke oni rigardas aliulon laŭ sia menso.” Enŝoviĝis ceremonio por la ŭonbulaniĝo (kredanto de ŭonbulismo) de la hungara esperantisto Gábor MÁRKUS, kiu ĉeestis la renkontiĝon jam pli ol dek fojojn.
Ceremonio por la ŭonbulaniĝo de Gábor MÁRKUS
Matene oni meditis kaj fizike ekzerciĝis, tage oni prelegis pri diversaj temoj kaj libere rakontis pri siaj travivaĵoj, vespere oni faris 108 riverencojn kun preĝo. En la renkontiĝo prelegis HONG Sungcho (Ĉiutaga praktikado kaj la vivo de Verdi), CHOE Taesok (Centjara jubileo de la ĉefsidejo, Sotesano kaj Zamenhofo), SHIN Youngmuk (Kvin agregaĵoj de La Kora Sutro), Joël FONTAINE (Esperantaj agadoj en Alzaco), KONG Lei (Tajĝi-kulturo kaj kungfuo), Masamiĉi TANAKA (Religia interŝanĝo de Oomoto) kaj Gábor MÁRKUS (ITÔ Eizô pravas). Menciindas, ke bone kunlaboras oomotanoj kaj ŭonbulanoj en la Esperanto-movado per reciprokaj vizitoj kaj subtenoj.
Masamiĉi TANAKA prelegas
En Liberaj Rondoj partoprenantoj estis dividitaj en tri grupojn kaj havis liberajn interparolojn kun tri alilandanoj: Gábor MÁRKUS el Hungario, Masamiĉi TANAKA el Japanio kaj Joël FONTAINE el Francio. En Liberaj Rakontoj oni havis la okazon libere rakontis pri sia temo antaŭ la ĉeestantoj en Esperanto. Ambaŭ programeroj celis, ke ĉiuj vervigu sian partoprenon en la renkontiĝo. Oni entuziasme rakontis de sia rura vivo ĝis sia ĉiutaga vido al Nord-Koreio, pri perdo kaj pri gajno en sia esperantista vivo.
La manĝejo distancis je 10 minutoj da piediro kaj estis bone lokita por promeni ĉiumanĝe en la tereno aŭ la najbara botanika ĝardeno kun aŭtunaj koloroj. Oni spertis tre unikan misteran noktan pilgrimon kun historiaj rakontoj rilataj al la ĉefsidejo de ŭonbulismo, vizitante ĝiajn kulturheredajn domojn.
La lastan tagon oni antaŭtagmeze ekskursis al la Naŭdraka Bambuejo, en kiu la esperantista grupo neatendite renkontiĝis kun la emerita ĉefmajstrto (ekleziestro) de ŭonbulismo, kiu iam lernis Esperanton kaj daŭre asertas, ke la facillernebla, logika kaj pacocela lingvo Esperanto estu kiel tutmonda komuna lingvo. La ekskurso pluis ĝis la budhana templo Miruksa, parto de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko (Bekĝea Historia Areo). La renkontiĝo finiĝis per bongusta bufedo de lokaj ekologiaj manĝaĵoj, per kiu regalis la partoprenantojn la ŭonbulana superpastro KIM Sangik (Vero).
Neatendita renkontiĝo kun la emerita ĉefmajstro de ŭonbulismo
En la fermo de la renkontiĝo Joël FONTAINE diris siajn impresojn: “Ni devas konfesi, ke ni iomete hezitis, kiam ni trovis ĉi tiun eventon ĉe Eventa Servo. Ĉar ni ne estas religiemaj, kvankam bonaj homoj. Ni scias, kio estas meditado, sed ne multe praktikis ĝin. Ĉi tiu renkontiĝo tre tre ravis nin. Ĉi-tiea etoso estis tre agrabla kaj tre libera. Ni ne povis imagi tion. Ni estas tre kontentaj, ke ni fine decidis partopreni. Certe ni ankoraŭ meditos kaj eble ni revenos en la sekva jaro.” Gábor MÁRKUS klarigis la kialon de sia ofta ĉeesto al la ŭonbulana ĵurnalisto, dirante: “La renkontiĝo daŭras nur kelkaj tagojn, sed ĝi donas al mi fortan energion por la tuta jaro. Min vere kortuŝas la frateco, amikeco kaj bonkoreco, kiun mi sentas ĉi tie. Mi plu venos al la renkontiĝo, ĝis mia sano permesos tion.”
La sekva renkontiĝo okazos en 23-26 oktobro 2025. La dato povas ŝanĝiĝi depende de gravaj Esperanto-eventoj, kiuj okazos similtempe en Koreio aŭ najbara lando, por ke malproksimuloj trafu unu post la alia evento. Krome, ni ĝoje anoncas, ke Esperantista Asocio de Ŭonbulismo elektis OH Soonmo kiel novan prezidanton.