한국 현대시를 틈틈이 국제어 에스페란토로 번역하고 있다.

 

나무는 말을 삼간다            

강수성 (아동문학가 )

 

나무는

말을 못 하는 것이 아니다

말을 삼가는 것이다.

 

할 말 있으면 새를 불러

가지 끝에 앉힌다.

 

새가 너무 말을 많이 하면

이웃 나무의 어깨 위로

옮겨 앉힌다.

 

동네가 시끄러우면

건너편 산으로

휘잉 새를 날려 보내기도 한다.

 

[최종번역] 2024-11-21

 

Arbo estas singarda pri parolo

 

verkis GANG Suseong

tradukis CHOE Taesok

 

Arbo

ja ne estas muta,

sed singarda pri parolo.

 

Se ĝi havas ion por eldiri,

ĝi alvokas kaj sidigas

birdon sur la branĉofinon.

 

Se la birdo tro parolas,

ĝi la birdon movas kaj sidigas

super ŝultron de l’ najbara arbo.

 

Se l’ vilaĝo bruas,

al la transa monto

ĝi hu-u-u forflugigas tiun birdon.

 

[번역공부용]

나무는 말을 삼간다            

강수성 (아동문학가 )

 

Arbo estas singarda pri parolo

 

verkis GANG Suseong

tradukis CHOE Taesok

 

나무는

말을 못 하는 것이 아니다

말을 삼가는 것이다.

Arbo

ja ne estas muta,

sed singarda pri parolo.

 

할 말 있으면 새를 불러

가지 끝에 앉힌다.

Se ĝi havas ion por eldiri,

ĝi alvokas kaj sidigas

birdon sur la branĉofinon.

 

새가 너무 말을 많이 하면

이웃 나무의 어깨 위로

옮겨 앉힌다.

 Se la birdo tro parolas,

ĝi la birdon movas kaj sidigas

super ŝultron de l’ najbara arbo.

 

동네가 시끄러우면

건너편 산으로

휘잉 새를 날려 보내기도 한다.

Se l’ vilaĝo bruas,

al la transa monto

ĝi, hu-u-u!, forflugigas tiun birdon.  

Posted by 초유스

틈틈이 한국시를 에스페란토로 번역하고 있다.

 

대추 한 알

정석주

 

저게 저절로 붉어질 리는 없다.

저 안에 태풍 몇 개

저 안에 천둥 몇 개

저 안에 벼락 몇 개

 

저게 저 혼자 둥글어질 리는 없다.

저 안에 무서리 내리는 몇 밤

저 안에 땡볕 두어 달

저 안에 초승달 몇 날

 

[최종번역] 2024-11-21

Unu jujubo

 

verkis JEONG Seokju

tradukis CHOE Taesok

 

Tiu ne povas ruĝiĝi spontane.

Kelkaj tajfunoj en tiu.

Kelkaj tondroj en tiu.

Kelkaj fulmoj en tiu.

 

Tiu ne povas rondiĝi per si mem.

Kelkaj prujnaj noktoj en tiu.

Du sunbrilaj monatoj en tiu.

Kelkaj lunarkaj tagoj en tiu.

 

[번역공부용]

대추 한 알

정석주

 

Unu jujubo

 

verkis JEONG Seokju

tradukis CHOE Taesok

 

저게 저절로 붉어질 리는 없다.

저 안에 태풍 몇 개

저 안에 천둥 몇 개

저 안에 벼락 몇 개

Tiu ne povas ruĝiĝi spontane.

Kelkaj tajfunoj en tiu.

Kelkaj tondroj en tiu.

Kelkaj fulmoj en tiu.

 

저게 저 혼자 둥글어질 리는 없다.

저 안에 무서리 내리는 몇 밤

저 안에 땡볕 두어 달

저 안에 초승달 몇 날

Tiu ne povas rondiĝi per si mem.

Kelkaj prujnaj noktoj en tiu.

Du sunbrilaj monatoj en tiu.

Kelkaj lunarkaj tagoj en tiu.

 

https://www.donga.com/news/Culture/article/all/20160923/80411505/1

Posted by 초유스

틈틈이 한국시를 에스페란토로 번역하고 있다.

 

사랑하는 까닭

한용운

 

내가 당신을 사랑하는 것은 까닭이 없는 것이 아닙니다.

다른 사람들은 나의 홍안만을 사랑하지마는

당신은 나의 해탈도 사랑하는 까닭입니다.

 

내가 당신을 그리워하는 것은 까닭이 없는 것이 아닙니다.

다른 사람들은 나의 미소만을 사랑하지마는

당신은 나의 눈물도 사랑하는 까닭입니다.

 

내가 당신을 기다리는 것은 까닭이 없는 것이 아닙니다.

다른 사람들은 나의 건강만을 사랑하지마는

당신은 나의 주검도 사랑하는 까닭입니다.

 

[최종번역] 2024-11-20

 

La kialo ami

verkis HAN Yonghun

tradukis CHOE Taesok

 

Ami vin por mi ne estas sen kialo.

Aliuloj amas nur mian rozan vizaĝon,

sed vi amas eĉ mian liberiĝon, jen la kialo.

 

Sopiri vin por mi ne estas sen kialo.

Aliuloj amas nur mian rideton,

sed vi amas eĉ mian larmon, jen la kialo.

 

Atendi vin por mi ne estas sen kialo.

Aliuloj amas nur mian sanon,

sed vi amas eĉ mian kadavron, jen la kialo.

 

[번역공부용]

사랑하는 까닭

한용운

 

La kialo ami

verkis HAN Yonghun

tradukis CHOE Taesok

 

내가 당신을 사랑하는 것은 까닭이 없는 것이 아닙니다.

다른 사람들은 나의 홍안만을 사랑하지마는

당신은 나의 해탈도 사랑하는 까닭입니다.

Ami vin por mi ne estas sen kialo.

Aliuloj amas nur mian rozan vizaĝon,

sed vi amas eĉ mian liberiĝon, jen la kialo.

 

내가 당신을 그리워하는 것은 까닭이 없는 것이 아닙니다.

다른 사람들은 나의 미소만을 사랑하지마는

당신은 나의 눈물도 사랑하는 까닭입니다.

Sopiri vin por mi ne estas sen kialo.

Aliuloj amas nur mian rideton,

sed vi amas eĉ mian larmon, jen la kialo.

 

내가 당신을 기다리는 것은 까닭이 없는 것이 아닙니다.

다른 사람들은 나의 건강만을 사랑하지마는

당신은 나의 주검도 사랑하는 까닭입니다.

Atendi vin por mi ne estas sen kialo.

Aliuloj amas nur mian sanon,

sed vi amas eĉ mian kadavron, jen la kialo.

Posted by 초유스

틈틈이 한국시를 에스페란토로 번역하고 있다.

 

인생

이기철

 

인생이란 사람이 살았다는 말

눈 맞는 돌멩이처럼 오래 견뎠다는 말

견디며 숟가락으로 시간을 되질했다는 말

되질한 시간이 가랑잎으로 쌓였다는 말

글 읽고 시험 치고 직업을 가졌다는 말

연애도 했다는 말

여자를 안고 집을 이루고

자식을 얻었다는 말

그러나 마지막엔 혼자라는 말

그래서 산노루처럼 쓸쓸하다는 말

 

[최종번역] 2024-11-20

Homa vivo

verkis I Gicheol

tradukis CHOE Taesok

 

Homa vivo signifas:

“La homo vivis;

li longe eltenis, kiel neĝotrafita ŝtono;

li eltenante mezuris tempon kulere;

la mezurita tempo stakiĝis falfolie;

li legis skribon, prenis ekzamenon kaj havis profesion;

li havis ankaŭ amon;

li brakumis inon kaj formis familion;

li naskigis idon;

tamen li fine estas sola;

tial li solecas kiel moskulo.”

 

* Moskulo: siberia moskulo; unu el ĝiaj simboloj estas soleco.

 

[번역공부용]

인생

이기철

 

Homa vivo

verkis I Gicheol

tradukis CHOE Taesok

 

인생이란 사람이 살았다는 말

Homa vivo ja signifas:

“La homo vivis;

 

눈 맞는 돌멩이처럼 오래 견뎠다는 말

li longe eltenis, kiel neĝotrafita ŝtono;

 

견디며 숟가락으로 시간을 되질했다는 말

li eltenante mezuris tempon kulere;

 

되질한 시간이 가랑잎으로 쌓였다는 말

la mezurita tempo stakiĝis falfolie;

 

글 읽고 시험 치고 직업을 가졌다는 말

li legis skribon, prenis ekzamenon, havis profesion;

 

연애도 했다는 말,

li havis ankaŭ amon;

 

여자를 안고 집을 이루고

li brakumis inon, formis familion;

 

자식을 얻었다는 말,

li naskigis idon;

 

그러나 마지막엔 혼자라는 말,

tamen li fine estas sola;

 

그래서 산노루처럼 쓸쓸하다는 말

tial li solecas kiel moskulo.”

 

(이기철·시인, 1943-)

Posted by 초유스

틈틈이 한국시를 국제어 에스페란토로 번역하고 있다.

 

좋은 말을 하고 살면            

오광수 
 
말 한 마디가 당신입니다
좋은 말을 하면 좋은 사람이 되고
아름다운 말을 하면 아름다운 사람이 됩니다
 
말 한 마디가 당신의 생활입니다
험한 말을 하는 생활은 험할 수밖에 없고
고운 말을 하는 생활은 고와집니다
 
말 한 마디가 당신의 이웃입니다
친절한 말을 하면 모두 친절한 이웃이 되고
거친 말을 하면 거북한 관계가 됩니다
 
말 한 마디가 당신의 미래입니다
긍정적인 말을 하면 아름다운 소망을 이루지만
부정적인 말을 하면 실패만 되풀이됩니다
 
말 한 마디에 이제 당신이 달라집니다
예의바르며 겸손한 말은 존경을 받습니다
진실하며 자신 있는 말은 신뢰를 받습니다
 
좋은 말을 하고 살면 정말 좋은 사람입니다

[최종번역] 2024-11-20
Se vi vivas kun bona vorto

verkis O Gwangsu
tradukis CHOE Taesok
 
Unu vorto estas vi.
Se vi diras bonan vorton, vi fariĝas bona homo.
Se vi diras belan vorton, vi fariĝas bela homo.
 
Unu vorto estas via vivo.
Krudiĝas neeviteble vivo kun kruda vorto. 
Beliĝas vivo kun bela vorto.
 
Unu vorto estas via najbaro.
Se vi diras afablan vorton, ĉiu fariĝas afabla najbaro.
Se vi diras brutalan vorton, estiĝas malkomforta rilato. 

Unu vorto estas via estonteco.
Se vi diras pozitivan vorton, vi plenumas belan volon.
Se vi diras negativan vorton, nur fiasko ripetiĝas.

Aliiĝas vi nun depende de unu vorto.

Deca kaj humila vorto estas respektata.

Vera kaj memcerta vorto estas konfidata.

 

Se vi vivas kun bona vorto, vi estas vere bona homo.

 

[번역공부용]

 

좋은 말을 하고 살면            

오광수 (1953-)

 

Se vi vivas kun bona vorto,

verkis O Gwangsu

tradukis CHOE Taesok

 

말 한 마디가 당신입니다

좋은 말을 하면 좋은 사람이 되고

아름다운 말을 하면 아름다운 사람이 됩니다

Unu vorto estas vi.

Se vi diras bonan vorton, vi fariĝas bona homo.

Se vi diras belan vorton, vi fariĝas bela homo.

 

말 한 마디가 당신의 생활입니다

험한 말을 하는 생활은 험할 수밖에 없고

고운 말을 하는 생활은 고와집니다

Unu vorto estas via vivo.

Krudiĝas neeviteble vivo kun kruda vorto.

Beliĝas vivo kun bela vorto.

 

말 한 마디가 당신의 이웃입니다

친절한 말을 하면 모두 친절한 이웃이 되고

거친 말을 하면 거북한 관계가 됩니다

Unu vorto estas via najbaro.

Se vi diras afablan vorton, ĉiu fariĝas afabla najbaro.

Se vi diras brutalan vorton, estiĝas malkomforta rilato.

 

말 한 마디가 당신의 미래입니다

긍정적인 말을 하면 아름다운 소망을 이루지만

부정적인 말을 하면 실패만 되풀이됩니다

Unu vorto estas via estonteco.

Se vi diras pozitivan vorton, vi plenumas belan volon.

Se vi diras negativan vorton, nur fiasko ripetiĝas.

 

말 한 마디에 이제 당신이 달라집니다

예의바르며 겸손한 말은 존경을 받습니다

진실하며 자신 있는 말은 신뢰를 받습니다

Aliiĝas vi nun depende de unu vorto.

Deca kaj humila vorto estas respektata.

Vera kaj memcerta vorto estas konfidata.

 

좋은 말을 하고 살면 정말 좋은 사람입니다

Se vi vivas kun bona vorto, vi estas vere bona homo.

 

Posted by 초유스

틈틈이 한국시를 국제어 에스페란토로 번역하고 있다.

 

하루가 선물

육관응

 

하루

하루가 선물

살아있다는 게 기적이야

 

아침에

눈뜨면

기쁘고 행복해

 

오늘은 무엇을 할까

생각만으로도 즐거워

 

숨 한 번 크게 쉬고

천천히 걸어봐야지

 

편안한 마음으로

세상을 바라봐야지

 

내려 놓고

내려 놓고

내려 놓고 살다 보면

 

하루가 주는

선물이 너무 많아.

 

[최종번역] 2024-11-20

Unu tago estas donaco

 

verkis YUK Gwangeung

tradukis CHOE Taesok

 

Unu tago,

unu tago estas donaco.

Esti viva estas miraklo!

 

En mateno

mi vekiĝas

kaj do ĝojas kaj feliĉas.

 

Kion mi hodiaŭ faros?

Eĉ la penso mem plezurigas min.

 

Post unu granda spiro

mi paŝu en malrapido.

 

Kun trankvila koro

mi rigardu la mondon.

 

Delasinte,

delasinte,

delasinte, mi ja vivas

 

kaj do unu tago donas

multegajn donacojn.

 

[번역공부용]

하루가 선물

육관응

 

Unu tago estas donaco

 

verkis YUK Gwangeung

tradukis CHOE Taesok

 

하루

하루가 선물

살아있다는 게 기적이야

Unu tago,

unu tago estas donaco.

Esti viva estas miraklo!

 

아침에

눈뜨면

기쁘고 행복해

En mateno

mi vekiĝas

kaj do ĝojas kaj feliĉas.

 

오늘은 무엇을 할까

생각만으로도 즐거워

Kion mi hodiaŭ faros?

Eĉ la penso mem plezurigas min .

 

숨 한 번 크게 쉬고

천천히 걸어봐야지

Post unu granda spiro

mi paŝu en malrapido.

 

편안한 마음으로

세상을 바라봐야지

Kun trankvila koro

mi rigardu la mondon.

 

내려 놓고

내려 놓고

내려 놓고 살다보면

Delasinte,

delasinte,

delasinte, mi ja vivas

 

하루가 주는

선물이 너무 많아.

kaj do unu tago donas

multegajn donacojn.

Posted by 초유스
에스페란토2024. 11. 20. 21:05

Esperanto – 55-jariĝo de Esperantisto SO Jinsu

CHOE Taesok

Sur la tablo estas grandformata peza libro antaŭ miaj okuloj kaj ĝin preni eĉ per unu mano estas malfacile. Teni ĝin nepras per du manoj, kvazaŭ mi oferus ĝin al la sankta altaro de memoro. La libro estas fotoalbumo titolita per “Esperanto – 55-jariĝo de Esperantisto SO Jinsu”, kio mem aludas, ke per ĝi la aŭtoro festas sian esperantistan jubileon. Ĝin en 2024 aŭtoris SO Jinsu, eldonis LAY ViLLAG Ekaj presis Desing Studio Gaeul. La paĝoj nombras 156 kaj grandas inter A4 kaj A3.   


SO Jinsu naskiĝis en 1956 kaj doktoriĝis pri ekonomiko kaj estas emerita profesoro de la korea universitato Kangnam. Li, 13-jara, eksciis pri Esperanto en 1969 kaj aktivis diversskale en la Esperanto-movado, organizante multajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie, la Komunan Seminarion inter Korea kaj Japana Junularoj. En la junaĝo li starigis kaj gvidis plurajn Esperanto-klubojn kaj nun li estas internacia movada gravulo: li prezidis la Azian-Oceanian Komisionon de UEA (KAOEM); li membris en la LKK de la du Seulaj Universalaj Kongresoj en 1994 kaj 2017; li estas estrarano de UEA kaj samtempe prezidanto de KEA de 2019. 


Lia supra aktiva movada kariero montras lian ampleksan agadon en Esperantujo. Mi memoras en mia junaĝo, ke li ĉiam estis kun fotilo en Esperanto-renkontiĝoj kaj zorge fotadis okazaĵojn. Li tiel stampis la vivon de personoj kaj renkontiĝoj en siaj fotoj. Do, lia movada fotoalbumo estas sufiĉe antaŭvidita verko. La plejmulton de la fotoj faris la aŭtoro mem kaj partojn faris John HUANG, JEON Daebong kaj SHIN Youngmuk. 


La fotoj temas pri lia agado de 2016 ĝis 2024 dum la tempo, kiam li fervore engaĝis sin en la enlanda kaj la internacia Esperanto-movadoj. La fotoj pri lia agado kadre de UEA rakontas grandajn internaciajn eventojn, inkluzive universajn kongresojn de UEA de Nitro ĝis Aruŝo, naciajn Kongresojn de Japanio kaj Ĉinio, komunan kongreson de Japanio kaj Koreio, virtualajn kongresojn de UEA kaj aliajn. La fotoj pri lia agado kadre de KEA rakontas koreajn kongresojn kaj aliajn aranĝojn, kiuj okazis en Koreio.

 

Elektitaj fotoj el la enorma kvanto de lia persona arĥivo kaptis kolektivajn historiajn momentojn, kio levas al mi demandon, ĉu efektive la fotoalbumon eldonigis unuopa persono aŭ publika instanco. La fotoalbumo estas kvazaŭ dokumenta filmo de la Esperanto-movado. Ĝi ne nur memorigas lian esperantistan vivon, sed ankaŭ sopirigas legantojn pri ilia iamo. Multaj fotoj estas artisme faritaj, kio facile rivelas lian kroman specialecon pri belarta merkato. Pluraj fotoj de UEA-estraranoj, kvankam reĝisoritaj, estas aparte imponaj kaj efektaj. 


La libro memorigas min pri lerneja biblioteko, sur kies bretoj troviĝas buntkoloraj fotoalbumoj pri nekonata mondo, kiuj hazarde okulfrapas legantojn kaj altiras ilin al tiu mondo por ilia tuta vivo. Admirindas, ke unu esperantisto persone entreprenis eldoni tian verkon utilan publike, en kiu ja ne malmultas spuroj de mia esperantista vivo.

 

* Mia recenzo aperis en La Lanterno Azia 2024-11

Posted by 초유스
에스페란토2024. 11. 19. 16:33

Komuna fotiĝo post la inaŭguro

De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (mallonge IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas de la jaro 2006 sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo.

La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj la ok sintenoj (havendaj kredo, kuraĝo, scivolo, penado + forlasendaj nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo). En la religio aktivas plurdekoj da esperantistoj kaj la eklezio favoras la Esperanto-movadon kaj eldonis ĉiujn sanktajn librojn en Esperanto.

La renkontiĝejo troviĝis en la ĉefsidejo de ŭonbulismo, kies tereno ĉi-jare festas la centjariĝon de sia ekzisto. La ejo estis bone ekipita per modernaj teknikaĵoj kaj havis senpiedajn apogseĝojn, kiuj helpis al seĝosiduloj, al kiuj malfacilas sidi kruckrure por mediti sur la planko. La renkontiĝon ĉeestis 25 esperantistoj el 7 landoj, inkluzive 10 eksterlandanoj, kiuj poste partoprenis ankaŭ en la 3a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. 

En la inaŭguro gratulis ĉeeste la direktoro de la Internacia Fako kaj bondeziris al la ĉeestantoj trovi sian budhan menson, prezentante interesan dialogon inter la reĝo kaj lia instruisto-monaĥo: “La reĝo diras al sia instruisto, ke li similas porkon. La instruisto replikas, ke li similas budhon, eldirante, ke oni rigardas aliulon laŭ sia menso.” Enŝoviĝis ceremonio por la ŭonbulaniĝo (kredanto de ŭonbulismo) de la hungara esperantisto Gábor MÁRKUS, kiu ĉeestis la renkontiĝon jam pli ol dek fojojn.

 

Ceremonio por la ŭonbulaniĝo de Gábor MÁRKUS

Matene oni meditis kaj fizike ekzerciĝis, tage oni prelegis pri diversaj temoj kaj libere rakontis pri siaj travivaĵoj, vespere oni faris 108 riverencojn kun preĝo. En la renkontiĝo prelegis HONG Sungcho (Ĉiutaga praktikado kaj la vivo de Verdi), CHOE Taesok (Centjara jubileo de la ĉefsidejo, Sotesano kaj Zamenhofo), SHIN Youngmuk (Kvin agregaĵoj de La Kora Sutro), Joël FONTAINE (Esperantaj agadoj en Alzaco), KONG Lei (Tajĝi-kulturo kaj kungfuo), Masamiĉi TANAKA (Religia interŝanĝo de Oomoto) kaj Gábor MÁRKUS (ITÔ Eizô pravas). Menciindas, ke bone kunlaboras oomotanoj kaj ŭonbulanoj en la Esperanto-movado per reciprokaj vizitoj kaj subtenoj.   

 

Masamiĉi TANAKA prelegas

En Liberaj Rondoj partoprenantoj estis dividitaj en tri grupojn kaj havis liberajn interparolojn kun tri alilandanoj: Gábor MÁRKUS el Hungario, Masamiĉi TANAKA el Japanio kaj Joël FONTAINE el Francio. En Liberaj Rakontoj oni havis la okazon libere rakontis pri sia temo antaŭ la ĉeestantoj en Esperanto. Ambaŭ programeroj celis, ke ĉiuj vervigu sian partoprenon en la renkontiĝo. Oni entuziasme rakontis de sia rura vivo ĝis sia ĉiutaga vido al Nord-Koreio, pri perdo kaj pri gajno en sia esperantista vivo.

La manĝejo distancis je 10 minutoj da piediro kaj estis bone lokita por promeni ĉiumanĝe en la tereno aŭ la najbara botanika ĝardeno kun aŭtunaj koloroj. Oni spertis tre unikan misteran noktan pilgrimon kun historiaj rakontoj rilataj al la ĉefsidejo de ŭonbulismo, vizitante ĝiajn kulturheredajn domojn.

La lastan tagon oni antaŭtagmeze ekskursis al la Naŭdraka Bambuejo, en kiu la esperantista grupo neatendite renkontiĝis kun la emerita ĉefmajstrto (ekleziestro) de ŭonbulismo, kiu iam lernis Esperanton kaj daŭre asertas, ke la facillernebla, logika kaj pacocela lingvo Esperanto estu kiel tutmonda komuna lingvo. La ekskurso pluis ĝis la budhana templo Miruksa, parto de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko (Bekĝea Historia Areo). La renkontiĝo finiĝis per bongusta bufedo de lokaj ekologiaj manĝaĵoj, per kiu regalis la partoprenantojn la ŭonbulana superpastro KIM Sangik (Vero).

 

Neatendita renkontiĝo kun la emerita ĉefmajstro de ŭonbulismo

En la fermo de la renkontiĝo Joël FONTAINE diris siajn impresojn: “Ni devas konfesi, ke ni iomete hezitis, kiam ni trovis ĉi tiun eventon ĉe Eventa Servo. Ĉar ni ne estas religiemaj, kvankam bonaj homoj. Ni scias, kio estas meditado, sed ne multe praktikis ĝin. Ĉi tiu renkontiĝo tre tre ravis nin. Ĉi-tiea etoso estis tre agrabla kaj tre libera. Ni ne povis imagi tion. Ni estas tre kontentaj, ke ni fine decidis partopreni. Certe ni ankoraŭ meditos kaj eble ni revenos en la sekva jaro.” Gábor MÁRKUS klarigis la kialon de sia ofta ĉeesto al la ŭonbulana ĵurnalisto, dirante: “La renkontiĝo daŭras nur kelkaj tagojn, sed ĝi donas al mi fortan energion por la tuta jaro. Min vere kortuŝas la frateco, amikeco kaj bonkoreco, kiun mi sentas ĉi tie. Mi plu venos al la renkontiĝo, ĝis mia sano permesos tion.”

La sekva renkontiĝo okazos en 23-26 oktobro 2025. La dato povas ŝanĝiĝi depende de gravaj Esperanto-eventoj, kiuj okazos similtempe en Koreio aŭ najbara lando, por ke malproksimuloj trafu unu post la alia evento. Krome, ni ĝoje anoncas, ke Esperantista Asocio de Ŭonbulismo elektis OH Soonmo kiel novan prezidanton.

 

La video pri la 18a Internacia Meditado:

 

CHOE Taesok el Koreio/Litovio

 

* La raporto aperis ankaŭ en La Ondo de Esperanto

https://sezonoj.ru/2024/11/koreujo/

Posted by 초유스