여름철 내가 옷을 벗을 때 성장을 하더니 내가 옷을 껴입는 겨울날에 너를 오히려 헐벗는다.
그래서 내 몸속에는 탁한 피가 흐르는데 네 덩치 안에서는 무색 투명의 약수가 솟는다.
나는 책을 읽고도 깨친 것이 없는데 너는 글도 읽지 않고서 모를 것이 없다.
나는 아는 체, 이 세상을 사는데 너는 알고 모르고도 없으면서 이승저승을 다 안다.
그러나 나는 안다. 내가 네 발치에서 맴돌다 내려와 땀을 씻고 손가락으로 젖은 머리카락을 휘젓듯이 네가 소나기 뒤에 숲을 흔들고,
내가 남 모를 외로움에 떨지 않을 때가 없듯이 네 정수리에 바람 잘 날 없고,
내가 이 시대 아픔으로 몸부림 칠 때 네가 짐승소리를 내며 돌아눕는 것을.
Monto kaj mi II
verkis KIM Jangho tradukis CHOE Taesok
En la ĉambro mi ripozas,
sed vi sub ĉielo dormas.
Ĝuas la vojaĝojn mi veture,
sed vi la samlokon sidas nure.
Kiam mi somere min malvestas,
vi per densa verdo vervas.
Kiam mi en vintro min dikvestas,
vi kontraŭe vin malvestas.
Do en korpo mia fluas sango kun malklaro,
sed el korpulento via ŝprucas klara akvo.
Malgraŭ lego mi ne havas scion,
sed vi eĉ sen lego scias ĉion.
Sciafekta vivas mi ĉi mondon,
sed eĉ sen scio kaj nescio
scias vi kaj tiun mondon kaj ĉi tiun mondon,
Tamen mi ja scias,
ke vi post pluvduŝo skuas la arbaron,
kiel fingre kirlas mi malsekan haron,
descendinte post la giroj ĉe l’ piedo via kaj lavinte ŝvitojn,
ke neniam ĉesas vento sur la verto via,
kiel mi konstante tremas de soleco kaŝa,
ke vi turniĝinte kuŝas kun la besta roro,
kiam mi baraktas pro ĉi-tempa kordoloro.
[번역공부용]
산과 나 Ⅱ 章湖 (본명 金長好)
나는 방에서 쉬는데 너는 한데서 잠을 잔다. En la ĉambro mi ripozas, sed vi sub ĉielo dormas.
나는 차를 타고 여행을 즐기는데 너는 한자리 눌러앉아 움쭉을 안 한다. Ĝuas la vojaĝojn mi veture, sed vi la samlokon sidas nure.
여름철 내가 옷을 벗을 때 성장을 하더니 내가 옷을 껴입는 겨울날에 너는 오히려 헐벗는다. Kiam mi somere min malvestas, vi densverdas; Kiam mi en vintro min dikvestas, vi kontraŭe vin malvestas.
그래서 내 몸 속에는 탁한 피가 흐르는데 네 덩치 안에서는 무색투명의 약수가 솟는다. Do en mia korpo fluas sango kun malklaro, sed el korpulento via ŝprucas klara akvo.
나는 책을 읽고도 깨친 것이 없는데 너는 글도 읽지 않고서 모를 것이 없다. Malgraŭ lego mi ne havas scion, sed vi eĉ sen lego scias ĉion.
나는 아는 체 이 세상을 사는데 너는 알고 모르고도 없으면서 이승저승을 다 안다. Sciafekta vivas mi ĉi mondon, sed eĉ sen scio kaj nescio scias vi kaj tiun mondon kaj ĉi tiun mondon.
그러나 나는 안다. 내가 네 발치에서 맴돌다 내려와 땀을 씻고 손가락으로 젖은 머리카락을 휘젓듯이 네가 소나기 뒤에 숲을 흔들고, Tamen mi ja scias, ke vi post pluvduŝo skuas la arbaron, kiel fingre kirlas mi malsekan haron, descendinte post girado ĉe l’ piedo via kaj lavinte ŝvitojn,
내가 남 모를 외로움에 떨지 않을 때가 없듯이 네 정수리에 바람 잘 날 없고, ke sur via supro vento ĉesas neniame kiel de soleco kaŝa tremas mi konstante,
내가 이 시대 아픔으로 몸부림칠 때 네가 짐승소리를 내며 돌아눕는 것을. ke vi turniĝinte kuŝas jen kun besta roro, kiam mi baraktas pro ĉi-tempa kordoloro.
남자로 태어나 한평생 멋지게 살고 싶었다 옳은 것은 옳다고 말하고 그른 것은 그르다고 말하며 떳떳하게 정의롭게 사나이답게 보란 듯이 살고 싶었다
남자보다 강한 것이 아버지라 했던가 나 하나만을 의지하며 살아온 아내와 눈에 넣어도 아프지 않을 자식을 위해 나쁜 것을 나쁘다고 말하지 못하고 아닌 것을 아니라고 말하지 못하는 것이 세상살이더라
오늘이 어제와 같을지라도 내일은 오늘보다 나으리란 희망으로 하루를 걸어온 길 끝에서 피곤한 밤손님을 비추는 달빛 아래 쓴 소주잔을 기울이면 소주보다 더 쓴 것이 인생살이더라
변변한 옷 한 벌 없어도 번듯한 집 한 채 없어도 내 몸 같은 아내와 금쪽 같은 자식을 위해 이 한 몸 던질 각오로 살아온 세월 애당초 사치스런 자존심은 버린 지 오래구나
하늘을 보면 생각이 많고 땅을 보면 마음이 복잡한 것은 누가 건네준 짐도 아니건만 바위보다 무거운 무겁다 한들 내려놓을 수도 없는 힘들다 한들 마다할 수도 없는 짐을 진 까닭이다 그래서 아버지는 울어도 소리가 없고 소리가 없으니 목이 메일 수밖에
용기를 잃은 것도 열정이 사라진 것도 아니건만 쉬운 일보다 어려운 일이 더 많아 살아가는 일은 버겁고 무엇하나 만만치 않아도 책임이라는 말로 인내를 배우고 도리라는 말로 노릇을 다할 뿐이다 그래서 아버지는 울어도 눈물이 없고 눈물이 없으니 가슴으로 울 수밖에
아버지가 되어본 사람은 안다 아버지는 고달프고 고독한 사람이라는 것을 아버지는 가정을 지키는 수호신이기에 가족들이 보는 앞에서 약해서도 울어서도 안 된다는 것을 그래서 아버지는 혼자서 운다 아무도 몰래 혼자서 운다 하늘만 알고 아버지만 아는..
Patra larmo
verkis I Chae tradukis CHOE Taesok
Vire naskiĝinte, mi deziris bone vivi l’ tutan vivon.
Eldirante juston justa,
eldirante mison misa,
mi deziris vivi
digne kaj justece,
brave kaj fiere.
Estas diro: “Patro fortas pli ol viro.”
Por edzino ĝisvivanta apogite nure sur mi,
por infano pleje kara al mi,
mi ne povis diri aĉon aĉa,
mi ne povis diri neon nea.
Tio estis monda vivo.
Kvankam hodiaŭe samis kiel hieraŭe,
kun espero pri pli bona morgaŭ ol hodiaŭ
mi la tagon paŝis kaj ĉe la vojfino,
sub lunlumo radianta al la laca nokta gasto,
mi alklinis glason da soĝuo kun amaro.
Vivo estis pli amara ol soĝuo.
Kvankam mi ne havis decan vestkompleton,
kvankam mi ne havis bonan domon,
mi la vivon vivis ĉiam
kun preteco min forĵeti
por edzino sama kiel mia korpo,
por infano ore kara.
Jam delonge mi forlasis memrespekton luksan ĉekomence.
Se rigardi al ĉielo, tre multiĝas penso;
se rigardi al la tero, komplikiĝas menso.
Ĉar neniu donis ŝarĝon,
sed ĝin pezan pli ol roko
mi ne povas eĉ demeti de mi malgraŭ pezo
kaj surmetas ĝin nerifuzeblan, eĉ pezegan sur min.
Tial patro
ploras, sed ne estas sono.
Mankas sono kaj la gorĝo do ne povas ne ŝtopiĝi.
Mi ne perdas la kuraĝon,
nek senigas la pasion,
sed pli multas malfacilo ol facilo.
Super mia povo estas vivo,
io ajna ne facilas.
Tamen lernas mi paciencon per la vorto de responso
kaj nur penas roli per la vorto de la devo.
Tial patro
ploras, sed ne estas larmo.
Mankas larmo kaj nenion povas fari li krom bruste plori.
Patriĝinto scias,
ke do patro estas homo laca kaj soleca,
kaj ke patro estas familia gardodio
kaj ne devas malfortiĝi, nek ploreti antaŭ anoj.
Tial patro ploras sola,
tutsekrete ploras sola.
Tion scias nur ĉielo
kaj nur patro...
* Soĝuo: korea populara alkoholaĵo, esperantigita el la korea vorto soju. Ĝi estas distilita aŭ diluita drinkaĵo el greno, kun alkohola enhavo inter 12,5% kaj 53%.
[번역공부용] 아버지의 눈물 이채
Patra larmo
verkis LEE Chae tradukis CHOE Taesok
남자로 태어나 한평생 멋지게 살고 싶었다
옳은 것은 옳다고 말하고
그른 것은 그르다고 말하며
떳떳하게 정의롭게
사나이답게 보란 듯이 살고 싶었다
Vire naskiĝinte, mi deziris bone vivi l’ tutan vivon.
Eldirante juston justa,
eldirante mison misa,
mi deziris vivi
digne kaj justece,
brave kaj fiere.
남자보다 강한 것이 아버지라 했던가
나 하나만을 의지하며 살아온 아내와
눈에 넣어도 아프지 않을 자식을 위해
나쁜 것을 나쁘다고 말하지 못하고
아닌 것을 아니라고 말하지 못하는 것이 세상살이더라
Estas diro: “Patro fortas pli ol viro.”
Por edzino ĝisvivanta apogite nure sur mi,
por infano pleje kara al mi,
mi ne povis diri aĉon aĉa,
mi ne povis diri neon nea.
Tio estis monda vivo.
오늘이 어제와 같을지라도
내일은 오늘보다 나으리란 희망으로
하루를 걸어온 길 끝에서
피곤한 밤손님을 비추는 달빛 아래
쓴 소주잔을 기울이면
소주보다 더 쓴 것이 인생살이더라
Kvankam hodiaŭe samis kiel hieraŭe,
kun espero pri pli bona morgaŭ ol hodiaŭ
mi la tagon paŝis kaj ĉe la vojfino,
sub lunlumo radianta al la laca nokta gasto,
mi alklinis glason da soĝuo kun amaro.
Vivo estis pli amara ol soĝuo.
변변한 옷 한 벌 없어도
번듯한 집 한 채 없어도
내 몸 같은 아내와
금쪽 같은 자식을 위해
이 한 몸 던질 각오로 살아온 세월
애당초 사치스런 자존심은 버린 지 오래구나
Kvankam mi ne havis decan vestkompleton,
kvankam mi ne havis bonan domon,
mi la vivon vivis ĉiam
kun preteco min forĵeti
por edzino sama kiel mia korpo,
por infano ore kara.
Jam delonge mi forlasis memrespekton luksan ĉekomence.
하늘을 보면 생각이 많고
땅을 보면 마음이 복잡한 것은
누가 건네준 짐도 아니건만
바위보다 무거운
무겁다 한들 내려놓을 수도 없는
힘들다 한들 마다할 수도 없는 짐을 진 까닭이다
그래서 아버지는
울어도 소리가 없고
소리가 없으니 목이 메일 수밖에
Se rigardi al ĉielo, tre multiĝas penso;
se rigardi al la tero, komplikiĝas menso.
Ĉar neniu donis ŝarĝon,
sed ĝin pezan pli ol roko
mi ne povas de mi meti malgraŭ pezo
kaj surmetas ĝin nerifuzeblan, eĉ pezegan sur min.
Tial patro
ploras, sed ne estas sono.
Mankas sono kaj la gorĝo do ne povas ne ŝtopiĝi.
용기를 잃은 것도
열정이 사라진 것도 아니건만
쉬운 일보다 어려운 일이 더 많아
살아가는 일은 버겁고
무엇하나 만만치 않아도
책임이라는 말로 인내를 배우고
도리라는 말로 노릇을 다할 뿐이다
그래서 아버지는
울어도 눈물이 없고
눈물이 없으니 가슴으로 울 수밖에
Mi ne perdas la kuraĝon,
nek senigas la pasion,
sed pli multas malfacilo ol facilo.
Super mia povo estas vivo,
io ajna ne facilas.
Tamen lernas mi paciencon per la vorto de responso
kaj nur penas roli per la vorto de la devo.
Tial patro
ploras, sed ne estas larmo.
Mankas larmo kaj nenion povas fari li krom bruste plori
문득 아름다운 것과 마주쳤을 때 지금 곁에 있으면 얼마나 좋을까, 하고 떠오르는 얼굴이 있다면 그대는 사랑하고 있는 것이다
그윽한 풍경이나 제대로 맛을 낸 음식 앞에서 아무도 생각하지 않는 사람 그 사람은 정말 강하거나 아니면 진짜 외로운 사람이다
종소리를 더 멀리 보내기 위하여 종은 더 아파야 한다
Ŝerco
verkis LEE Munjae tradukis CHOE Taesok
En subito vi renkontas belon. Se vizaĝon vi imagas tiam kun la penso, kiel bone nun apudi, tio estas, ke vi amas.
Antaŭ la serena belpejzaĝo aŭ laŭĝuste kuirita bongustaĵo iu pensas pri neniu. Tiu estas vere forta aŭ soleca homo.
Por pli foren sendi sonon sonorilo devas senti pli doloron.
[번역공부용] 농담 이문재
Ŝerco
verkis LEE Munjae tradukis CHOE Taesok
문득 아름다운 것과 마주쳤을 때 지금 곁에 있으면 얼마나 좋을까 하고 떠오르는 얼굴이 있다면 그대는 사랑하고 있는 것이다 En subito vi renkontas belon. Se vizaĝon vi imagas tiam kun la penso, kiel bone nun apudi, tio estas, ke vi amas.
그윽한 풍경이나 제대로 맛을 낸 음식 앞에서 아무도 생각하지 않는 사람 그 사람은 정말 강하거나 아니면 진짜 외로운 사람이다 Antaŭ la serena belpejzaĝo aŭ laŭĝuste kuirita bongustaĵo iu pensas pri neniu. Tiu estas vere forta aŭ soleca homo.
종소리를 더 멀리 보내기 위하여 종은 더 아파야 한다 Por pli foren sendi sonon sonorilo devas senti pli doloron.
-------------- * 미루나무 Populus deltoides: poplo * 하기 마련이다: 어떤 일이 일어나거나 어떤 상태가 되는 것이 당연함을 나타내는 표현. An expression used to indicate that it is natural for something to occur or become a certain state. * 보다: 1) 서로 차이가 있는 것을 비교할 때, 비교의 대상이 되는 것을 나타내는 조사. 2) 대신에 – 밥보다 빵을 찾는 사람이 대다수다
도종환 강으로 오라 하셔서 강으로 나갔습니다 처음엔 수천개 햇살을 불러내어 찬란하게 하시더니 산그늘로 모조리 거두시고 바람이 가리키는 아무도 없는 강 끝으로 따라오라 하시는 당신은 누구십니까 숲으로 오라 하셔서 숲속으로 당신을 만나러 갔습니다 만나자 하시던 자리엔 일렁이는 나무 그림자를 대신 보내곤 몇날 몇밤을 붉은 나뭇잎과 함께 새우게 하시는 당신은 어디에 계십니까 고개를 넘으라 하셔서 고개를 넘었습니다 고갯마루에 한 무리 기러기떼를 먼저 보내시곤 그 중 한 마리 자꾸만 뒤돌아보게 하시며 하늘 저편으로 보내시는 뜻은 무엇입니까 저를 오솔길에서 세상 속으로 불러내시곤 세상의 거리 가득 물밀듯 밀려오는 사람들 사이에서 나타났단 사라지고 떠오르다간 잠겨가는 당신은 누구십니까 상처와 고통을 더 먼저 주셨습니다 당신은 상처를 씻을 한 접시의 소금과 빈 갯벌 앞에 놓고 당신은 어둠 속에서 이 세상에 의미없이 오는 고통은 없다고 그렇게 써놓고 말이 없으셨습니다 당신은 누구십니까 저는 지금 풀벌레 울음으로도 흔들리는 여린 촛불입니다 당신이 붙이신 불이라 온몸을 태우고 있으나 제 작은 영혼의 일만팔천 갑절 더 많은 어둠을 함께 보내신 당신은 누구십니까
[최종번역] 2024-11-27
Kiu vi do estas
verkis DO Jonghwan tradukis CHOE Taesok
Vi invitis min riveren veni kaj eliris mi al la rivero.
Vi komence vokas milojn da radioj sunaj kaj briligas ilin,
sed retiras ĉiujn per montombro kaj min petas sekvi vin plu
ĝis la vaka riverfino, kiun montras vento. Kiu vi do estas?
Vi invitismin arbaren veni kaj al la arbaro mi iris vin renkonti.
Vi anstataŭ veni sendas al la renkontota loko skuiĝantan arban ombron,
kaj instigas min pasigi kelkajn tagonoktojn kun arbofolioj ruĝaj.
Kie vi do estas?
Vi invitis min transiri montpasejon kaj transiris mi la montpasejon.
Vi unue sendis aron da anseroj al la montopinto
kaj el ili igas unu vidi ree ree per returno
kaj ĝin sendas al alia ĉielflanko. Kion vi do volas?
Vi elvokas min el pado en la mondon
kaj en plenplena strato de la mondo vi aperas kaj foriĝas,
supreniĝas kaj mergiĝas inter kvazaŭ tajde alfluantaj homoj.
Kiu vi do estas?
Vi pli frue donis vundon kaj suferon.
Antaŭmetis vi teleron da marsalo por ellavi vundon kaj malplenan tajdkotejon
kaj surskribis en mallumo, ke suferone alvenas sensignifeen ĉi mondo, kaj vi estis en silento.
Kiu vi do estas?
Mi nun estas febla kandelfajro skuiĝanta eĉ de herbinsektaj zumoj.
Vi fajrigis min, tial mi bruligas la tutkorpon,
sed vi kune sendis la mallumojn pli multnumbrajn ol duoblo de dek ok mil de la animeto mia.
Kiu vi do estas?
[번역 공부용] 2021-10-23 / 11-04/05
당신은 누구십니까 Kiu vi do estas 강으로 오라 하셔서 강으로 나갔습니다 처음엔 수천개 햇살을 불러내어 찬란하게 하시더니 산그늘로 모조리 거두시고 바람이 가리키는 아무도 없는 강 끝으로 따라오라 하시는 당신은 누구십니까 Vi ja petis min riveren veni kaj eliris mi al la rivero. Vi komence vokas milojn da radioj sunaj kaj briligas ilin, sed retiras ĉiujn per montombro kaj min petas sekvi vin plu ĝis la vaka riverfino, kiun montras vento. Kiu vi do estas?
숲으로 오라 하셔서 숲속으로 당신을 만나러 갔습니다 만나자 하시던 자리엔 일렁이는 나무 그림자를 대신 보내곤 몇날 몇밤을 붉은 나뭇잎과 함께 새우게 하시는 당신은 어디에 계십니까 Vi ja petis min arbaren veni kaj ekiris vin renkonti mi al la arbaro. Vi anstataŭ veni sendas al la renkontota loko skuiĝantan arboombron kaj instigas min pasigi kelkajn tagonoktojn kun arbofolioj ruĝaj. Kie vi do estas?
고개를 넘으라 하셔서 고개를 넘었습니다 고갯마루에 한 무리 기러기떼를 먼저 보내시곤 그 중 한 마리 자꾸만 뒤돌아보게 하시며 하늘 저편으로 보내시는 뜻은 무엇입니까 Vi ja petis min transiri montpasejon kaj transiris mi la montpasejon. Vi unue sendis aron da anseroj al la montopinto kaj el ili igas unu vidi ree ree per returno kaj ĝin sendas al alia ĉielflanko. Kion vi do volas?
저를 오솔길에서 세상 속으로 불러내시곤 세상의 거리 가득 물밀듯 밀려오는 사람들 사이에서 나타났단 사라지고 떠오르다간 잠겨가는 당신은 누구십니까 Vi elvokas min el pado en la mondon kaj en plenplena strato de la mondo vi aperas kaj foriĝas, supreniĝas kaj mergiĝas inter kvazaŭ tajde alfluantaj homoj. Kiu vi do estas?
상처와 고통을 더 먼저 주셨습니다 당신은 상처를 씻을 한 접시의 소금과 빈 갯벌 앞에 놓고 당신은 어둠 속에서 이 세상에 의미없이 오는 고통은 없다고 그렇게 써놓고 말이 없으셨습니다 당신은 누구십니까 Vi pli frue donis vundon kaj suferon. Antaŭmetis vi teleron da marsalo por ellavi vundon kaj malplenan tajdkotejon, kaj surskribis en mallumo, ke sufero ja ne venas sensignife en ĉi mondo, kaj vi estis en silento. Kiu vi do estas?
저는 지금 풀벌레 울음으로도 흔들리는 여린 촛불입니다 당신이 붙이신 불이라 온몸을 태우고 있으나 제 작은 영혼의 일만팔천 갑절 더 많은 어둠을 함께 보내신 당신은 누구십니까. Mi nun estas febla kandelfajro skuiĝanta eĉ de herbinsektaj zumoj. Vi fajrigis min kaj do mi bruligas tutan korpon, sed vi kune sendis la mallumojn ja pli multajn ol duoblo de dek ok mil de la animeto mia. Kiu vi do estas?
그대를 만나던 날 느낌이 참 좋았습니다 En la tago renkontiĝa kun vi mi ricevis tre agrablan senton
착한 눈빛, 해맑은 웃음 한 마디, 한 마디의 말에도 따뜻한 배려가 있어 잠시 동안 함께 있었는데 오래 사귄 친구처럼 마음이 편안했습니다. Milda okulbrilo, brila rido, ĉiu vorto havis en si vian varman konsideron. Ni kunestis dum momento, sed mi sentis min komforta, kvazaŭ estus vi amiko longa.
내가 하는 말들을 웃는 얼굴로 잘 들어주고 어떤 격식이나 체면 차림없이 있는 그대로 보여주는 솔직하고 담백함이 참으로 좋았습니다 Mian parolatan vorton bone vi aŭskultis ride. Sen afekto, formalaĵo ĉion montris vi nature. Via puro kaj honesto vere multe plaĉis al mi.
그대가 내 마음을 읽어주는 것만 같아 둥지를 잃은 새가 새 둥지를 찾은 것만 같았습니다 짧은 만남이지만 기쁘고 즐거웠습니다 Ŝajnis, ke vi legas mian menson. Mi do sentis, ke nestperda birdo trovis al si novan neston. Nia renkontiĝo kurtis, sed mi ĝojis kaj plezuris.
오랫만에 마음을 함께 맞추고 싶은 사람을 만났습니다 Ho, postlonge mi renkontis homon, ja kun kiu volas mi akordi.
마치 사랑하는 사람에게 장미꽃 한 다발을 받은 것보다 더 행복했습니다 Mi do havis tre feliĉan senton, pli ol kiam de l’ amata homo mi ricevis kvazaŭ rozbukedon.
그대는 함께 있으면 있을수록 더 좋은 사람입니다 Ju pli longe estas mi kunkune, des pli bona estas vi sendube.
번역: 2021-10-21/22
배려하다:관심을 가지고 보살펴 주거나 도와줌, konsidero, consideration, thoughtfulness
체면치레 체면차림: 체면 face, honour; 체면치레 saving face
afekti: 1 (tr) Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj: ⁓i solenan sintenadon, gravan mienon, modestecon, interesiĝon; ili ⁓is ne scii sian nacian lingvon. ☞ hipokriti. 2 (ntr) Fari mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon: ne ⁓u, infano, k ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! Z; ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie k jen ŝi komencas ⁓adi antaŭ la spegulo! Z; ĉu vi jam aŭdis, ke la ekzekutisto ⁓us, kiam li devas plenumi juĝan decidon? Z
Pli bona estas pino kurbe kreska, ol arbo rekte supren etendita.
Pli ama estas onda akvostrio, ol orte suprenira akvostrio.
Pli bela estas river-monta vojo, ol rekte glatigita rapidvojo. Pro tio, ke jam ĉesas rekta vojo kaj ne plu estas vojo, ne falsidiĝu, ne iru turne. La vivo estas iri kaj estas spite iri. Ke ni nun vivas, tio estas, ke estas vojo plu por iri. Ne estas vojo nur la rekta vojo. Ne estas vojo nur la brila vojo. Eĉ se la kurbe ĉirkaŭira vojo ja estas fora kaj dolore pena, ĝi venas pli profunda kaj pli hela. La vojo estas iri malrapide. La vojo estas iri respektive. La vojo estas iri ĝisvivfine.
봄처녀 제 오시네 새풀 옷을 입으셨네 하얀 구름 너울 쓰고 진주 이슬 신으셨네 꽃 다발 가슴에 안고 뉘를 찾아 오시는고
님 찾아 가는 길에 내 집 앞을 지나시나 이상도 하오시다 행여 내게 오심인가 미안코 어리석은양 나가 물어 볼가나
Printempino
Verkis LEE Eunsang
Tradukis CHOE Taesok
Printempino venas nune, ŝi vestitas en novherbo; vualitas ŝi blanknube, portas ŝuojn el rosperlo. Ho, al kiu por vizito venas ŝi kun flora sino?
Ĉu survoje al la homo pasas ŝi ĉe mia domo? Kia miro estas vere! Ĉu al mi ŝi venas eble? ĉu eliri por demando afektante kun malsaĝo?
Fraŭlin' Printempo
Verkis LEE Eunsang
Tradukis GIM Taekeng
Fraŭlin' Printempo jen venas kun nova vesto el herboj, kun blanka ŝalo el nubo, kun belaj ŝuoj el gemoj. Por kio, kiun ŝi serĉas kun florbukedo en brusto?
Ĉu nun sur vojo al kara, ŝi mian domon trapasas? Se ne ja strange, ho vere! Ĉu vere al mi ŝi venas? Eliru mi mem malsaĝa demandi al ŝi kuraĝe!
틈틈이 한국시를 국제어 에스페란토로 번역하고 있다. 이번에는 정현종 시인의 <방문겍>이다.
방문객
정현종
사람이 온다는 건 실은 어마어마한 일이다. 그는 그의 과거와 현재와 그리고 그의 미래와 함께 오기 때문이다. 한 사람의 일생이 오기 때문이다. 부서지기 쉬운 그래서 부서지기도 했을 마음이 오는 것이다. 그 갈피를 아마 바람은 더듬어볼 수 있을 마음. 내 마음이 그런 바람을 흉내낸다면 필경 환대가 될 것이다.
Vizitanto
Verkis JEONG Hyenjong Tradukis CHOE Taesok
Ke al mi venas homo, ja estas grandiozo. Ĉar venas li jen kun sia estinteco, kun sia estanteco kaj kun sia estonteco. Ĉar venas latutvivo unuhoma. Tio estas, ke jen venas menso rompiĝema kaj do eble eĉ rompita. Menso, kies interpaĝon povas eble palpi vento. Se imitos tian venton mia menso, tio fine iĝos la gastamo.
코로나바이러스 인한 삶의 변화 중 하나가 비대면 수업이나 강연이다. 요즘 빌뉴스대학교에서 한국어를 가르치는데 처음엔 이런 수업이 무척 힘들었다. 하지만 프로그램 활용에 익숙해지자 편리함에 점점 만족하고 있다. 이처럼 전혀 공간에 구애받지 않고 경험이나 지식을 나눌 수 있게 되었다.
한국에서 열심히 에스페란토 활동을 하고 있는 사람들로부터 강연 요청을 받았다. 유럽 리투아니아 빌뉴스에서 한국 여러 지역에 살고 있는 에스페란티스토들에게 이렇게 줌으로 강연을 할 수 있게 되었다.
내용은 이해인의 "3월에"과 박상철의 "무조건"으로 한국어 시와 노래를 에스페란토로 어떻게 할 것인가이다. 평소의 경험에 따르면 소설보다 시 번역이 더 어렵고, 시 번역보다 노래 번역이 훨씬 더 어렵다.
소설은 문장을 번역하면 되지만 시는 문장뿐만 아니라 나름대로 운율(주로 각운과 음수율이나 음보율)을 맞춰서 번역해야 하기 때문이다. 노래는 문장뿐만 아니라 각운을 비롯해서 음표의 강약과 단어의 강약을 하나하나 맞춰서 번역해야 하기 때문이다.
3월에
이해인
단발머리 소녀가
웃으며 건네준 한 장의 꽃봉투
새봄의 봉투를 열면
그애의 눈빛처럼
가슴으로 쏟아져오는 소망의 씨앗들
가을에 만날
한 송이 꽃과의 약속을 위해
따뜻한 두 손으로 흙을 만지는 3월
나는 누군가를 흔드는
새벽 바람이고 싶다
시들지 않는 언어를 그의 가슴에 꽂는
연두색 바람이고 싶다
En Marto
Verkis LEE Haein
Tradukis CHOE Taesok
Unu florkoverto ride transdonita
de mallongharulineto.
Espersemoj jen alŝutiĝantaj miasinen
same kiel ŝia okulbrilo
ĉe l’ malfermo de l’ koverto fruprintempa.
Ho en marto varmamane terotuŝa
por promeso ja al unu floro
renkontota en aŭtuno,
mi nun volas esti frumatena vento,
kiu skuas iun;
mi nun volas esti flavoverda vento,
kiu ĝisenpikas la senvelkan lingvon ja al ties sino.
일전에 유럽블루베리로 알려진 빌베리(bilberry) 열매를 따러 빌뉴스 인근에 있는 숲 속을 다녀왔다. 이곳 리투아니아 숲에서 어릴 시절 한국 꽃밭이나 숲에서 흔히 보던 꽃이 발걸음을 멈추게 했다.
바로 패랭이꽃이다.
쭉쭉 위로 뻗은 소나무에 가려진 그늘진 곳에 분홍빛깔이 더욱 선명하게 빛을 발한다.
시대가 시대인 만큼 집으로 돌아와 사회교제망에 이 패랭이꽃 사진을 올렸다. 그렇더니 한국 에스페란티스토 한 분이 <패랭이꽃> 한시를 알려줬다. 옛날 중국에서는 꽃 중의 왕으로 모란을 꼽았다. 이 모란과 대조해 야생에서 흔하게 자라는 패랭이꽃의 아름다움을 읊은 고려시대 한시(漢詩)다.
님의 침묵 님은 갔습니다. 아아, 사랑하는 나의 님은 갔습니다. 푸른 산빛을 깨치고 단풍나무 숲을 향하여 난 작은 길을 걸어서 차마 떨치고 갔습니다. 황금(黃金)의 꽃같이 굳고 빛나든 옛 맹서(盟誓)는 차디찬 티끌이 되어서 한숨의 미풍(微風)에 날아갔습니다. 날카로운 첫 키스의 추억(追憶)은 나의 운명(運命)의 지침(指針)을 돌려 놓고, 뒷걸음쳐서 사라졌습니다. 나는 향기로운 님의 말소리에 귀먹고, 꽃다운 님의 얼굴에 눈멀었습니다. 사랑도 사람의 일이라, 만날 때에 미리 떠날 것을 염려하고 경계하지 아니한 것은 아니지만, 이별은 뜻밖의 일이 되고, 놀란 가슴은 새로운 슬픔에 터집니다 그러나 이별을 쓸데없는 눈물의 원천(源泉)을 만들고 마는 것은 스스로 사랑을 깨치는 것인 줄 아는 까닭에, 걷잡을 수 없는 슬픔의 힘을 옮겨서 새 희망(希望)의 정수박이에 들어부었습니다. 우리는 만날 때에 떠날 것을 염려하는 것과 같이, 떠날 때에 다시 만날 것을 믿습니다. 아아, 님은 갔지마는 나는 님을 보내지 아니하였습니다. 제 곡조를 못 이기는 사랑의 노래는 님의 침묵(沈默)을 휩싸고 돕니다.
아래는 2021년 10월 13일 윤문본
La Silento de l' Amato
Iris la amato. Ho ve! iris mia plejamato.
Verdan montolumon trabatante, ŝi neeviteble piediris laŭ alacerara pado.
La malnova ĵuro oroflore firma kaj lumbrila iĝis frida polvo kaj forflugis de brizeto de vespiro.
La memoro pri l’ unua akra kiso turnis la montrilon de l’ destino mia kaj foriĝis retropaŝe.
Mi surdiĝis de l’ aroma parolsono ŝia kaj blindiĝis de l’ florvizaĝo ŝia.
Ankaŭ amo estas la afero homa, do ĉe l’ renkontiĝo ne malestas anticipa zorgo, malatento pri foriro, sed disiĝo iĝas neatenditaĵo kaj la koro konsternita krevas de malĝojo nova.
Tamen scias mi, ke fari la disiĝon fonto de nenepra ploro estas mem rekoni amon. Tial movis mi la forton de malĝojo neregebla kaj enverŝis en la verton de espero nova.
Kiel ni ja zorgas pri disiĝo ĉe la renkontiĝo, ni tiele kredas rean renkontiĝon ĉe l’ disiĝo.
Ho ve! iris la amato, sed mi ne sendis la amaton.
Amkanto nepovanta venki sian melodion turniĝadas, ĉirkaŭante la silenton de la amato.
아래는 2014년 번역본 La silento de la amato
Aŭtoro: HAN Yong-un
Traduko: CHOE Taesok
Iris la amato. Ho ve! iris mia kara amato.
Verdan montlumon rompante, ŝi neeviteble piediris laŭ vojeto direktita al aceraro.
La olda promeso firma kaj brila kiel ora floro fariĝis malvarma polvero kaj flugis kun vespiro da venteto.
La memoro pri la akra unua kiso returnis la montrilon de mia sorto kaj malaperis per retropaŝo.
Mi surdiĝis de ŝia aroma parolo kaj blindiĝis de ŝia flora vizaĝo.
Ankaŭ amo estas homa afero, kaj do zorgo kaj malatento pri foriro ne malestas ĉe renkonto, sed disiĝo iĝas neatendita okazo kaj konsternita koro eksplodas de nova malĝojo.
Tamen, mi scias, ke fari disiĝon la fonto de nenecesa ploro estas mem rekoni amon, tial mi movis la forton de neregebla malĝojo kaj enverŝis ĝin en la verton de nova espero.
Kiel ni zorgas disiĝon, kiam ni renkontiĝas, tiel same ni kredas rerenkontiĝon, kiam ni disiĝas.
Ho ve! iris la amato, sed mi ne sendis la amaton.
La kanto de amo nepovanta venki sian melodion turniĝadas, volvante la silenton de la amato.
참고로 번역 비교에 관심있는 분들을 위해 위키백과에 게재된 영어 번역본을 아래 소개한다. My Lord’s Silence
My Lord has gone. O, my dear Lord has left. Breaking away the azure color of hills, my Lord has departed on foot On the tiny trail toward maple woods, hesitantly dragging himself away. The age-old oath, firm and gleaming like golden flowers, turned to chaff And with a of sigh of breeze, it was blown away. The memory of a jolting first kiss that changed the direction of my fate, Now has disappeared, walking backward. My eyes and ears were numbed by your sweet words and flowery face. For love is a human affair, about parting I was nor unwary nor without caution. Yet my Lord’s departure was sudden, and my startled heart burst into sorrow. Even so, for I know letting this parting 'bootless source of tears' Might itself blight the spirit of my love, I changed gear of the force in this unbearable sorrow And poured it into the scoop of “Hope”. As we care about parting when we meet, so do we believe in "reunion" when we part. Ah, my Lord has left, yet I’ve not sent him. The melodious love tune, not able to overcome its own rhyme Just circles around in My Lord’s Silence. (English Translation by MHLEE)
요즘 시간이 나는 대로 국제어 에스페란토 사용자들에게 한국 현대시를 알리기 위해 시를 번역하고 있다. 이번에는 김소월의 시 <먼 훗날>이다. 이 시는 3.3.4조 음율로 이루어져 있다.
먼 훗날
먼 훗날 당신이 찾으시면
그때에 내 말이 "잊었노라"
당신이 속으로 나무라면
"무척 그리다가 잊었노라"
그래도 당신이 나무라면
"믿기지 않아서 잊었노라"
오늘도 어제도 아니 잊고
먼 훗날 그 때에 "잊었노라"
En fora oso
Aŭtoro: KIM Sowol*
Traduko: CHOE Taesok
Se serĉos min vi en fora oso,
tiame mi diros: "Mi forgesis."
Se min vi riproĉos en la koro,
"Pro arda sopiro mi forgesis."
Se min vi riproĉos tamen fine,
"Pro nekredebleco mi forgesis."
Memoras mi ase kaj eĉ ise;
en fora tiamo: "Mi forgesis".
* KIM Sowol (1902-1934):
estas unu el la plej popularaj poetoj en la korea moderna poezio. En siaj poemoj vaste legataj li priskribis ritmojn kaj temojn de koreaj folkloraj kantoj. Lia poemlibro estas "Azaleoj" en 1925.