에스페란토2024. 9. 26. 06:46

Ŭangsano elektiĝis kiel la nova ĉefmajstro de ŭonbulismo

La ĉefmajstro de ŭonbulismo estas eklezia estro. La nove elektita supera konsilio de ŭonbulismo, la plej alta decida organo de ŭonbulismo elektis Ŭangsanon, pastron SONG Doĝong kiel la novan ĉefmajstron en la 25a de septembro 2024. Li estras kaj reprezentas la eklezion por ses jaroj.    

Ŭangsano naskiĝis en familio de fidelaj ŭonbulanoj en la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio. Ses el liaj naŭ gefratoj fariĝis pastroj de ŭonbulismo. Li pastriĝis en 1968 kaj oficis kiel estro de la Postdiploma Lernejo de Ŭonbulismo kaj estro de la Seula Eklezia Distrikto. Laste li oficis kiel la supera pastro de la Centra Trejnejo Ĝungdo, kiu trejnas ŭonbulanajn pastrojn.         

Tuj post la elektiĝo li anoncis sian elektiĝon en la Halo de Eterna Memoro, kie estas entenataj la animtabuletoj de la ekleziaj forpasintoj kaj vizitis la stupaojn de Sotesano, Ĝongsano kaj Desano. La enoficiĝa kaj retiriĝa ceremonio okazos en la tria de novembro 2024.     

Ĉefmajstron elektas per sekreta baloto la supera konsilio, kiu nun konsistas entute el 26 membroj - naŭ pastroj, naŭ pastrinoj, kvar laikoj kaj kvar laikinoj. 

Ne estas aparta kandidatiĝo kaj tamen la supera konsilio elektas ĉefmajstron el la homoj, kiuj havas kvalifikon por ĉefmajstro. Li devas havi pli ol la darmrangon ‘perfekta ĝusta instruisto’ kaj inkluzive kaj malpli ol la aĝon de 74 jaroj kaj inkluzive. Li devas ricevi pli ol du trionojn da voĉoj kaj inkluzive. Li povas sinsekve elektiĝi por la oficperiodo de ses jaroj.

Ĉefmajstro, kun la povoj nomumi kaj demisiigi la personaron, la povoj  amnestii kaj rerajtigi kaj aliaj povoj, reale estras la eklezion.      

  
Ŭangsano estas ĉefmajstro post Sotesano (1916-1943), Ĝongsano (1943-1962), Desano (1962-1994), Ĝŭasano (1994-2006), Gjongsano (2006-2018) kaj Ĝonsano (2018-2014). Ŭangsano estas la sepa ĉefmajstro laŭ homoj kaj la 16a ĉefmajstro laŭ oficperiodoj.

Retiriĝinta ĉefmajstro nomiĝas ‘emerita ĉefmajstro’ kaj estas honorata egale al ĉefmajstro. Desano, forpasinta en 1998, transdonis sian ĉefmajstrecon en 1994, kiam li ankoraŭ vivis, kaj li enposteniĝis kiel la unua emerita ĉefmajstro. Ĝŭasano, Gjongsano kaj Ĝonsano (baldaŭ) estas emeritaj ĉefmajstro.

Posted by 초유스