에스페란토2025. 12. 19. 17:51

Raportas CHOE Taesok

 

De la 26a ĝis la 29a de oktobro 2025 en la korea ĉefurbo Seulo okazis la 19a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (mallonge IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas de la jaro 2006 sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo.

 

La religio ŭonbulismo estis fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto bonfaro, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj la ok sintenoj (kvar havendaj: kredo, kuraĝo, scivolo, penado; kvar forlasendaj: nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo). En la religio aktivas plurdekoj da esperantistoj kaj la eklezio favoras la Esperanto-movadon kaj eldonis ĉiujn siajn sanktajn librojn en Esperanto.

 

La renkontiĝejo estis la ŭonbulana junulara trejnejo Bongdo piede de la monto Bukhansan. La ejo estis bone ekipita per modernaj teknikaĵoj. La renkontiĝon ĉeestis 30 esperantistoj, inkluzive de 8 personoj el 6 landoj (Ĉinio, Hungario, Litovio, Pollando kaj Serbio). Aparte menciindas la ĉeesto de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović, kiuj estas tre konataj artistoj en Esperantujo.

 

En la inaŭguro bonvenigis la superpastro KIM Sangik, substrekante, ke la tuta homaro sciu unu veron, unu familion, unu mondon kaj ĉiu vivu pacan kaj komfortan vivon; ĉeestis la oficisto de la Internacia Fako kaj anstataŭlegis la gratulmesaĝon de ĝia direktoro, kiu bondeziris al la partoprenantoj rigardi la originan menson, kiu estas granda kaj luma, kaj profunde sperti la vivon de vero, kiu estas malplena kaj tamen ĉiam viva. Ankaŭ salutparolis la gvidpastrino Sveka Jung.

 

Matene oni meditis kaj fizike ekzerciĝis, tage oni prelegis pri diversaj temoj kaj libere rakontis pri siaj travivaĵoj, vespere oni faris 108 riverencojn kun preĝo. En la renkontiĝo prelegis CHOE Taesok (La kvar nepraĵoj de ŭonbulismo), kiu publikigis la agadon de la Sotesana Afrika Stipendio, danke al kiu afrikaj helpobezonaj lernantoj daŭrigas sian lernadon jam de 10 jaroj); Gábor MÁRKUS (Turnu vian vizaĝon al la suno), kiu parolis pri la lumo de pasintaj sanktuloj kaj asertis alporti lumon al la mondo per niaj agoj; ZHANG Wei (Sub subteno kun celo internacia), kiu rakontis pri sia esperantista agado, precipe Esperanto-instruado per la angla lingvo; GIM Inhong (Psikologia aspekto de meditado), kiu emfazis meditadon, kiu estas la vojo forlasi 'min efemeran' kaj atingi 'min eternan'; PARK Younghoon (Spirita kultivo per ŭonbulana mensostudo), kiu, diktinte la difinon de la spirito, ke menso estas klara, trankvila, malplena de distingo kaj alkroĉiĝo, prezentis plurajn kazojn de mensostudo.

 

En la programero "Spertiĝo pri korea kaj alilanda kulturoj" unue la pastro GOOK Namju ludis diversĝenrajn kantojn per pluraj harmonikoj samtempe kaj fascinis la aŭskultantojn. LEE Youngran prezentis korean tradician dancon kun tre eleganta hanboko kaj ŝia danco ĝuste montris 'movon en kvieto', kio estas egala al 'klaro en trankvilo' en medito. Georgo Handzlik kantis amuzajn kaj movadecajn kantojn, inkluzive de "Mi volas danki vin" kaj foje melankolie pensigis la ĉeestantojn. Saša Pilipović kantis diversnaciajn kantojn kaj precipe liaj ciganaj kantoj ekscitis la publikon, kiu per sia ritma aplaŭdo akompanis lian kantadon. La halo estis plena de amika kaj familia etoso.     

  

Por Liberaj Rondoj ĉeestantoj estis dividitaj en tri grupojn kaj havis liberajn interparolojn kun kvar alilandanoj: Gábor MÁRKUS el Hungario, ZHANG Wei el Ĉinio kaj Georgo Handzlik el Pollando kun Saša Pilipović el Serbio. En Liberaj Rakontoj oni havis la okazon libere rakontis pri sia temo antaŭ la ĉeestantoj en Esperanto. Ambaŭ programeroj celis, ke ĉiuj vigligu sian ĉeeston en la renkontiĝo. Oni diversteme rakontis de la malapero de ĉiuj katidoj ĝis la renovigo de la plurgeneracia domo malzorgita.

 

La ĉiufoje varia manĝo estis tre plaĉa al la ĉeestantoj kaj post la matenmanĝo oni promenis laŭ la montara vojo kun aŭtunfolia etoso en sunbrilo. La lastan tagon antaŭtagmeze unu grupo piedmarŝis en la facile grimpebla montpasejo Uirjong, dum la alia grupo ŝvite grimpis ĝis la pinto de la monto Bukhansan. Poste la du grupoj renkontiĝis kaj bankedis kun tre bongusta anasaĵo.

 

En la fermo de la renkontiĝo Gábor MÁRKUS, la plej multfoja ĉeestanto eksterlanda en la IERM, esprimis sian bedaŭron, ke li ne povas plu ĉeesti pro sia aĝiĝo, kiu malfaciligas multhoran interkontinentan flugadon. PARK Haesim donis sian impreson, ke ŝi daŭrigos trejnadon por rekoni la menson, kiu estas kaptita en antaŭjuĝo, juĝemo kaj kulpigemo kaj por renkonti la originan puran menson. Georgo Handzlik mire diris, ke en lialanda religia rondo neniu parolas aŭ eĉ pensas pri mensostudo, dum ŭonbulanoj serioze studas menson, kiel trankviligi, saĝigi, justigi ĝin.

La sekva renkontiĝo okazos de la 27a de februaro ĝis la unua de marto 2026 en Iksano, kie troviĝas la ĉefsidejo de ŭonbulismo. 

 

La video pri la 19a Internacia Meditado:

 

Posted by 초유스