|
Vojo al mensa paradizo
Sotesano,
nova budho de nova epoko, iluminiĝis pri la vero de unu cirklo, je kiu la
universo estas plena, kaj klarigis la grandan vojon de unu cirklo, kiu savos
ĉiujn vivulojn. Tial hodiaŭ la tago de
granda iluminiĝo kaj eklezia fondo estas la tago de granda saĝo kaj la tago de
granda bonfaro.
La homaro ankoraŭ ne liberiĝis de militoj, malsanoj kaj malriĉoj. Eĉ materia civilizo, kiu alportis al ni oportunaĵojn, male fariĝis jugo kaj malliberigas ĉiujn vivulojn.
Nia
vivo do senfine vagas tra labirintoj kaj ni, vivuloj fariĝas vojperdintoj kaj
ĉagreniĝas flosante sur sufermaro. Trankvile
rigardu al la maro de vivo, en kiu ondoj senĉese fluas. Tie ondoj de sufero kaj ondoj de plezuro kruciĝas
kaj estigas ventojn kaj ondojn, en kio ni vivas baraktante. Onoj de sufero kaj plezuro, kiuj skuas nian
vivon, komenciĝas de la nescio pri la vero, de karma malhelpo kaŭzita en la
pasintaj vivoj kaj de troa koriklinio al posedo.
Ĉiuj
budhoj kaj sanktuloj de la tri tempoj jam instruis al ni
Unue, ni devas traelporti la nunan
suferon.
Neniu rezulto en la mondo estas sen
kaŭzo. Ni devas klare scii, ke la nun havataj ekonomia malriĉo,
ĉagreno pro homa rialto kaj fizika malsano aŭ malforto, ĉi ĉiuj suferoj estas
rezultoj, kiujn ni konscie aŭ senkonscie kaŭzis de la pasinteco.
Tial,
se ni scias, ke la nuna sufero estas la ŝuldo, je kiu ni devas esti nepre
kvitaj, kaj estas la malluma tunelo, kiun ni devas trairi por atingi luman
mondon, la vojo de sufero povas fariĝi kurtvojo al plezuro. Ne konsideru malfacila la vojon de ‘sen
doloro, sen gajno’. Se ni kun pacienco
kaj atendo serĉas la kaŭzon de sufero kaj kun fido kaj kuraĝo fidele penas,
nepre la sufero ŝanĝiĝos al plezuro.
Due, ni devas klopodi fari la nun
ĝuatan plezuron eterna plezuro.
Ĉio
en la mondo ŝanĝiĝas. Nun ni estas
plenaj je plezuro, sed iam ajn sufero povas veni al ni. Tial anstataŭ esti ebriaj de plezuro, ni kontrolu
nin kaj dividu feliĉon kun najbaroj. Ni
bezonas saĝon kaj kuraĝon por tiamaniere akumuli plezuron eterne kaj
pligrandigi ĝin.
Ĝenerale,
se homoj troviĝas en plezuraj cirkonstancoj, ili ebriiĝas de la plezuro kaj
senkonscie iĝas fieraj kaj maldiligentaj kaj faras tian stultaĵon, ke ili
detruas la akumulitan plezuron. Ni do iluminiĝu
pri la principo de karmo kaj pleje penu, por ke la nuna plezuro fariĝu eterna plezuro
kaj senlime vasta plezuro.
Trie, ni devas kreskigi la darman
forton trancendi suferon kaj plezuron.
La fundamenta kaŭzo de sufero kaj
plezuro naskiĝas de mensa funkcio. Se homo trankvilas eĉ pri la nunaj suferaj
cirkonstancoj kaj havas esperon por morgaŭ, li estas homo, kiu ŝanĝas suferon
al plezuro kaj havas luman estontecon.
Tamen, se homo, eĉ ĝuante la nunan plezuron, malkontentas kaj plendas
pro la nepovado plenigi sian deziron, la plezuro ja kaŭzas suferon.
Tial
ni devas bone trejniĝi al la darmo de mensuzo, kiu estas la ĉefa el ĉiuj
darmoj. Ni devas havi menson de superulo,
kiu, kvankam suferante, ne plendas al la mondo kaj aliaj homoj, nek al la vero. Ni devas, kvankam plezurante, kultivi la
menson transcendi plezuron, kaj kreskigi la darman forton ruli plezuron. Plie ni devas fariĝi mastro de la paradizo en
memnaturo, kiu transcendas suferon kaj plezuron, kaj granda sinkultivanto, kiu
ĝuas mensan plezuron
Nun
nia eklezio prepariĝas por sia centjara jubileo kaj ĉiuj kredantoj faras ĉian
penon por ‘granda
albudha ofero por disvastigo de ŭonbulismo’ kaj por ‘celebro de persona spirita
atingo’. En ĉi tiu tempo, se multaj el
ni fariĝos budhoj kaj bodisatvoj, kiuj klare iluminiĝas pri vojo al mensa
paradizo kaj ĝuas grandan mensan plezuron, tio estos granda ĝojo de la eklezio
kaj estos la mondo de bonfaro, kiun la nova budho Sotesano deziris.
Mi
deziras, ke tra la senlima tempo ni ĉiuj kutimiĝu al pravaj suferoj kaj
plezuroj per darmo kaj eterne ĝuu ilin.
La 28an de aprilo de la 97a ŭonbulana jaro
Gjongsan
Ĉefmajstro de
ŭonbulismo
|