|
파초
김동명
조국을 언제 떠났노,
파초의 꿈은 가련하다.
남국(南國)을 향한 불타는 향수(鄕愁),
너의 넋은 수녀(修女)보다도 더욱 외롭구나!
소낙비를 그리는 너는 정열의 여인,
나는 샘물을 길어 네 발등에 붓는다.
이제 밤이 차다.
나는 또 너를 내 머리맡에 있게 하마.
나는 즐겨 너를 위해 종이 되리니,
너의 그 드리운 치맛자락으로 우리의 겨울을 가리우자.
Bananujo
verkis KIM Dongmyeong*
tradukis CHOE Taesok
Kiam vi forlasis la patrujon?
Kompatindas revo de la bananujo
Flama nostalgio al la sudo,
via koro pli solecas ol la monaĥino!
Vi, sopira pri pluvduŝo, estas ino de pasio;
la fontakvon mi elĉerpas kaj surverŝas sur la pieddorson vian.
Nun la nokto estas frida.
Vin mi ree lasos apud mia kapkuseno.
Mi kun ĝojo servos al vi;
Per la drapirita jupo via ni forbloku nian vintron.
* KIM Dongmyeong (1900-1968):
poeto, politikisto; verkis multajn poemojn pri patriotaj, religiaj kaj filozofiaj temoj. Liaj poemlibroj estas <Bananujo> en 1938, <La 38a Paralelo Norda> en 1947, <La Perla Haveno> en 1954. <Mia Koro> en 1964 kaj tiel plu.
|