|
|
BONVENON al la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ)
ekde la jaro 2006 ĉiujare organizas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Post du jaroj da paŭzo pro la monde dissvastiĝinta pandemio de KOVIM-19, ni ĝojas fine anonci pri la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado. Ĝi okazos ne per virtualo, sed fizika ĉeesto. Ni elektis la daton, por ke vi pli longe ĝuu sinsekvajn Esperanto-aranĝojn. La 10a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos de la 3a ĝis la 6a de novembro en Busano, Koreio. Ni planas komune veturi de Deguo (Daegu) al la Kongreso.
1. Kiam: 31 (lundo) oktobro - 03 (ĵaŭdo) novembro 2022
2. Kie: ŭonbulana templo Hansil en Deguo, Koreio [google-mapo]
3. Enhavo: meditado, prelegoj, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, ekskurso, bankedo kaj tiel plu
4. Kotizo: 100 000 ŭonoj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso)
5. Nombro: ĝis 40 personoj por fizika ĉeesto
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Retaliĝilo: https://forms.gle/YX9dK2MiZgG8VJKB8
8. Aliĝlimdato: ĝis la fino de septembro 2022
9. Kontakto: ĉe CHOE Taesok (chojus@gmail.com)
Jen video de la 13a Internacia Meditado:
Fotoj de la templo Hansil, kie okazos la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) celas disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. En 1980 kelkaj junaj kredantoj de ŭonbulismo ekkonigis Esperanton al la eklezio kaj tradukadis sanktajn tekstojn de ŭonbulismo en Esperanton. La kvara eklezia estro, ĉefmajstro Ĝŭasano, forte subtenis la Esperanto-movadon. Danke al liaj inspiroj kaj al la eklezia subteno ĉiuj sanktaj libroj de ŭonbulismo estis tradukitaj en Esperanton.Unu el la grandaj atingoj de EAŬ estis en 2004 sukcesa enkonduko de Esperanto kiel alternativa studobjekto de la eklezia universitato Wonkwang. Dum pluraj jaroj pli ol 50 studentoj lernis Esperanton. Nun EAŬ strebas, por ke speciale Esperanton lernu estontaj gepastroj, kiuj interesiĝas pri internacia agado. EAŬ faris gravan paŝon al la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado, kiun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo ĉiujare organizis en la angla lingvo, sed ekde la jaro 2006 EAŬ konstante organizas ĝin en Esperanto. EAŬ komencis sian fakan kunsidon en la 90a UK en Vilno kaj daŭrigis ĝin en Florenco, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Hanojo, Rejkjaviko, Bonaero, Lillo, Nitro kaj Seulo. EAŬ-anoj invitas vin ĉeesti fakan kunsidon kaj internacian meditadon, ĝui la ŭonbulanan etoson, konatiĝi kun ŭonbulismo, kunlabori por reciproka kompreno kaj monda paco.
Esperantista Asocio de Ŭonbulismoĉe la Internacia Fako de ŬonbulismoIksandaero 501, Iksan-si, KR-570-754, Korea Respubliko; Tel. +82 63 850 3171; bwjung88@hanmail.net;
http://uonbulismo.net https://facebook.com/groups/152447724909961/
ŬONBULISMO
|
|