La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

048 肝受病,則目不能視;腎受病,則耳不能聽;病受於人所不見,必發於人所共見。故君子欲無得罪於昭昭,先無得罪於冥冥。

048 - traduko de CHOE Taesok

Kiam malsaniĝas la hepato, 
ne vidpovas la okuloj;
kiam malsaniĝas la renparo, 
ne aŭdpovas la oreloj. 
Malsaniĝo do ekestas 
en la loko nevidebla por aliaj 
kaj tutcerte riveliĝas 
en la loko kunvidebla por aliaj.
Tial, se superulo deziras ne kulpi en brillumo, 
li devas unue ne kulpi en obskuro.  

간장이 병들면 
눈이 안 보이고  
신장이 병들면 
귀가 안 들리느니라.
병은 남들이 못 보는 곳에 들고
필히 남들이 다 보는 곳에 드러나느니라
고로 군자는 밝음에서 죄짓지 않으려면 
먼저 어둠에서 죄짓지 말아야 하느니라.

○ 肝臟 간장: 콩팥  
○ 受病 수병: 병들다, 병이 생기다.
○ 人所不見 인소불견: 사람이 볼 수 없는 곳
○ 腎 신: 腎臟.
○ 發 발: 드러나다, 나타나다.
○ 昭昭 소소: 환하게 밝은 곳. 
○ 冥冥 명명: 어두운 곳

http://www.hynews.kr/news/view.php?idx=36864
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13967
https://m.blog.naver.com/swings81/221195446251
https://m.blog.naver.com/aromatics/221302921458
https://www.8bei8.com/book/caigentan_213.html

肝脏遭受病变眼睛就不能看东西,肾脏遭受病变耳朵就不能听声音;病变发生在人们所看不见的地方,必然发作在人们都能看见的时候。所以君子想不获罪于明显处,必须首先不获罪于隐蔽场所。

 

048 - traduko de WANG Chongfang
Kiam la hepato suferas malsanon, la okuloj malklariĝas. Kiam la renoj suferas malsanon, la aŭdado difektiĝas. Kvankam la perturboj estas en lokoj nevideblaj, tamen la simptomoj estas percepteblaj por ĉiuj. Tial, se noblulo volas, ke neniaj kulpoj liaj manifestiĝu en lokoj videblaj por ĉiuj, li devas antaŭ ĉio certigi, ke nenio misa estu ĉe li en lokoj kaŝitaj for de la homaj okuloj.

 

047 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
049 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스