La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 28명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

066 人知名位爲樂,不知無名無位之樂爲最眞; 人知 饑寒爲憂,不知不 饑不寒之憂爲更甚。

066 - traduko de CHOE Taesok
Homo scias, ke honoro kaj rango estas plezuraĵo, sed ne scias, ke plezuro en senhonoreco kaj senrangeco estas plej sincera. Homo scias, ke malsato kaj frosto estas zorgaĵo, sed ne scias, ke zorgo en nemalsateco kaj nefrosteco estas pli severa.   

사람은 명예와 지위가 즐길거리인 줄 알지만 명예도 없고 지위도 없을 때의 즐거움이 가장 참되다는 것을 모르나니라. 사람은 주림과 추위가 근심거리인 줄 알지만 주리지도 않고 춥지도 않을 때의 근심이 더 심하다는 것을 모르나니라. 

 


○ 饑寒 기한: 굶주리고 헐벗어 배고프고 추움. 饑 기: (굶)주릴 기. 飢(주릴 기)와 혼동되고는 한다. 飢와 饑는 광운상 발음이 다르며, 饑의 본래 뜻은 '흉년이 들다', '기근'이고, 飢의 본래 뜻은 '배고프다'이고, 그러나 이러한 구별이 모호하여 서로 통용되었으며 현대에는 발음이 완전히 같아졌기에, 飢가 饑의 약자인 것처럼 취급되기도 한다. 기근(飢饉·饑饉): 먹을 양식이 모자라 굶주림.  사회에 널리 만연한 식량 부족 사태.
○ 更甚 갱심: 다시 심해진다. (근심이) 더 심해짐. 甚: very, great, exceedingly, serious, severe.

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14139 
https://m.blog.naver.com/swings81/221208231983
https://m.blog.naver.com/kalsanja/221996987522
https://m.blog.naver.com/aromatics/221307654041

060 - traduko de WANG Chongfang 
Oni scias, ke famo kaj rango alportas feliĉon al homoj, sed oni ne scias, ke la plej feliĉaj homoj estas tiuj, kiuj havas nek famon, nek rangon. Oni scias, ke malsato kaj malvarmo estas la kaŭzo de maltrankvilo, sed oni ne scias, ke ekzistas la kaŭzo de alia maltrankvilo eĉ pli granda.

 

065 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
067 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스