La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

21 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 21명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

스페인 테네리페에서 찍은 꽃

菜根譚 채근담 공부 105 

不責人小過,不發人陰私,不念人舊惡。三者可以養德,亦可以遠害。

105 - traduko de CHOE Taesok
Ne riproĉu aliulan malgrandan eraron; ne rivelu aliulan kaŝitan sekreton; ne memoru aliulan pasintan fiaĵon. Ĉi tiuj tri povas nutri virton kaj ankaŭ povas malproksimigi damaĝon.  

남의 작은 허물을 책망하지 말고 남의 숨은 비밀을 드러내지 말고 남의 지난 악행을 생각하지 말아라. 이 세 가지가 덕을 기를 수 있고 또한 해를 멀리하게 할 수 하나니라.

 

 

○ 小過 소과: 작은 잘못, 작은 과오(過誤).
○ 發 발: 들추다. 밝히다.
○ 陰私 음사: 개인의 비밀. hidden secret; shameful secret
○ 不念舊惡 불념구악 : 지난날의 잘못을 마음에 새겨두지 않음. 
○ 可以 가이: ~ 할 수 있다.

https://m.blog.naver.com/swings81/221236540934
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14818 
https://m.blog.naver.com/aromatics/221315382613
https://www.8bei8.com/book/caigentan_261.html

 

105 – traduko de WANG Chongfang
Ne riproĉu aliajn pri iliaj kulpetoj; ne malkaŝu alies privatajn aferojn; ne nutru en vi malnovan rankoron kontraŭ aliaj. Sekvante tiujn ĉi tri kondutregulojn, vi povos kulturi vian moralan karakteron kaj eviti malutilojn.

 

104 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
106 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

 

Posted by 초유스