에스페란토2024. 11. 26. 17:23

Ju pli proksimiĝas somera monato, des pli grandiĝas mia ĉagreno pro kategoria decido, ĉu aŭtune flugi al Koreiopor kongresi aŭ ne. Familiaj kaj laboraj cirkonstancoj implike malfaciligas mian rapidan decidon. Oktobre kutime en la korea Esperantujo okazas por mi interesaj du aranĝoj: unu estas Internacia Meditado (mallongigo de Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado) kaj la alia estas la Nacia Kongreso de koreaj esperantistoj.

Ĉi-jare aldoniĝis unu plia alloga evento, la 3a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, kie sendube kolektiĝus miaj malnovaj amikoj kaj konatoj el ambaŭ landoj. Mi do decidis flugi al Koreio. De Vilno al Seulo la du flugoj mem daŭris entute pli ol 12 horojn. Nekredeble, koreaj volontuloj afable bonvenigis eksterlandanojn en la Inĉona Flughaveno, kiu situas fore de Seulo kaj Ĝonĝuo.

 

Mia kongresa video: https://www.youtube.com/watch?v=EGYtuZdoOT4

 

Pluraj eventoj en unu kongreso

La Komuna Kongreso okazis en la Ĝonĝua Nacia Pedagogia Universitato, Ĝonĝuo (Jeonju) sudokcidente de Koreio, de la 4a ĝis la 6a de oktobro 2024. La temo estis “Nova tendenco de kulturaj mondoj en Japanio kaj Koreio”. Partoprenis 258 el 15 landoj kun dekoj da moralaj aliĝintoj. Estis 137 koreoj, 78 japanoj, 26 ĉinoj kaj la aliaj.

La Komuna Kongreso enhavis plurajn eventojn. Ili estis 1) la Simpozio pri Lingva Edukado kunlabore kun la universitato kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA), 2) 56a Korea Kongreso de Esperanto, 3) 111a Japana Esperanto-Kongreso de Japana Esperanto-Instituto (JEI), 4) la 6a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. Ili ja riĉigis la kongresan programon kaj instigis pli multajn homojn partopreni, precipe el Ĉinio.

 

Dika kongresa libro sen kongresa sako

La simpozio komenciĝis matene antaŭ la oficiala programo de la kongreso, tial la plimulto de la kongresanoj, inkluzive de mi, maltrafis la dulingvan sciencan kunvenon. Mian registriĝon malrapidigis intersalutoj kun delonge neviditaj amikoj ĉe la akceptejo. Kongresoj kutime donas tolajn aŭ plastajn sakojn kun kongresaj materialoj, sed ĉi-foje estis anoncite, ke ĉiuj kunportu sian propran sakon ricevitan en iama kongreso.

La kongresa libro estis imprese dika, 242-paĝa en la formato A4. Ĝi estas valora dokumento kaj la redaktinto plene meritas laŭdojn kaj aplaŭdojn. Tamen la tropezeco malemigis min kunporti ĝin dumkongrese kaj poste eŭropen. Mi sugestis al la organizantoj, ke la 80a Internacia Junulara Kongreso bone funkciis sen sia kongresa libro, utiligante la retgrupon de Telegram anstataŭe .

Inter la materialoj, ĉiuj kongresanoj donace ricevis la novan eldonon de la romano “Bunsun kaj Aiko” de CHO Sung Ho. Grandformata libro en la libroservo estis vere elstara. Ĝi estas fotoalbumo freŝe eldonita por memori la 55-jariĝon de esperantisto SO Jinsu. Mi ricevis ĝin por mia posta recenzo.

 

Verdstela parado kaj Nacia Vespero

Ĝonĝuo, la historia centro de sudokcidenta Koreio, estas la hejmloko de prauloj de la fondreĝo de la dinastio Ĝosono (1392-1897). La urbo allogas kaj enlandajn kaj eksterlandajn turistojn per tradiciaj muziko, kuirarto, papero kaj aliaj. La plej konata turismejo estas la hanoka kvartalo nomata Hanokmaul, kie dense staras ĉirkaŭ 800 hanokoj (koreaj tradiciaj domoj) unu apud la alia. Vizitantoj svarmas precipe semajnfine en la kvartalo.

La kongresejo situis je piedira distanco al la kvartalo. La organizantoj enprogramigis paradon kun verdstelaj flagoj kaj verdaj vestoj por diskonigi Esperanton. Centoj da esperantistoj marŝis trotuare en bona ordo. Esperantistoj sentis sian kunecon en la verda fluo kaj pluraj preterpasantoj interesiĝis pri nia verdeco. Bedaŭrinde, mankis informaj flugfolioj por konigi Esperanton. En tia parado dezirindus rapidresponda kodo pri la aranĝo kaj Esperanto sur tabulo aŭ plato. La 40-minuta parado finiĝis ĉe la manĝostrato, kie kongresanoj ĝuis lokajn manĝaĵojn.                      

La vespero kulminis per la Nacia Vespero, kies tutan spektaklon donis la trupo Imsil Pilbong Nongak. La trupo heredis sian kamparan muzikon kun 400 jaroj da historio kaj estas aprezata kiel korea nacia kulturheredaĵo. Muzikistoj rakontis vilaĝan vivon per gaja, trista, arda ludoj aŭ kantoj, kiuj elvokis al kongresanoj gamon da emocioj. La finalo estis funebra procesio kun florornamita katafalko. Ĝi memorigis min pri mia vilaĝa vivo, dum kiu foje mi kiel knabo kunportis katafalkon ĝis fora monta tombejo. Ĉe la fino la trupo spontane inspiris monoferon kaj dekoj da kongresanoj volonte enmetis monbiletojn en pajlan ŝnuron. Iuj admiris, ke la Nacia Vespero superis spektakle tiun de Universalaj Kongresoj.

 

Kongresa parado

Mia parada video: https://www.youtube.com/watch?v=AOjAwJmKaDw

 

Abundis kunsidoj, sed malfacilis elekti

Pro la mallonga daŭro de la kongreso pluraj prezentoj, prelegoj aŭ kunsidoj okazis samtempe. Trifoje dividiĝis fakaj kunsidoj kun variaj temoj – komuna kantado, goo, recikligado, kaligrafio, Esperanto-movada prezento… Oomoto, budhismo, ŭonbulismo havis sian informan kunvenon. La salonoj estis bonege ekipitaj per granda ekrano, subplafona projekciilo, kapabla komputilo kaj rapida interreto, kion mi malofte trovis en eŭropaj kongresoj.

Ĉe amikaj babiloj aŭdiĝis laŭdoj al la prelego, en kiu KITAGAWA Hisasi komparis japanajn kaj koreajn idiotismojn, estigante viglan diskuton. Ili estas same, simile aŭ diference signifaj. Ekzemple, “vasta piedo” en la korea signifas “havi multajn konatojn pro vasta agado”, sed por tio japanoj uzas la idiotismon “vasta vizaĝo”. Domaĝe, mi maltrafis tiun interesan komparon. Ju pli multe, des pli malfacile por elekti. Iujn kunsidojn mi ĉeestis, aliajn mi forestis por kafumi kun malnovaj amikoj, babilante pri personaj vivoj aŭ movadaj aferoj.

 

Azia Karavano

Kiam en Koreio okazis tiaj internaciaj eventoj kiel Universalaj Kongresoj kaj Aziaj Kongresoj, KEA lanĉis projektojn por partoprenigi eksterlandajn aktivulojn per monkolekto. Ĉi tiu kongreso ne estis escepta. Sub la projekto Azia Karavano, oni sukcese kolektis la necesan sumon de 3,500 eŭroj nur en kelkaj tagoj. Danke al la projekto venis kvar movadanoj el Barato, Indonezio, Nepalo, Vjetnamio.

Ilia tasko estis pristudi sialandan Esperanto-movadon kaj raporti ĝin en la kongreso. Iliaj studaĵoj troviĝas en la kongresa libro kaj restas kiel bona historia materialo. Krome, JEI invitis unu indonezian esperantiston kiel oficialan gaston, la Zamenhofa Instituto en Koreio invitis du ĉinajn esperantistojn kaj la lokaj KEA-filioj invitis unu tajvanan esperantiston. La invititoj grande kontribuis al la programo.           

 

Ŝanhajo kaj Seulo modele kunlaboras

La du organizoj, Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Seula Filio de KEA, alterne aranĝas reciprokajn vizitojn kaj interŝanĝas spertojn kaj opiniojn pri elektitaj temoj. La ŜoSon de la forumo estigis SO Jinsu, UEA-estrarano kaj la unua forumo okazis en 2019 en Ŝanhajo kaj la ĉi-foja forumo estis la sesa.

Kvin koreaj kaj ĉinaj esperantistoj prelegis pri “Kiel vivi en maljuniĝanta socio?” kaj “Nova tendenco de kulturo en Ĉinio kaj Koreio”. La forumon ĉiam sekvas plurtaga ekskurso. La Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo pruviĝas modela evento por urboj, kiuj havas iun kvanton da aktivuloj.

 

Loĝo, manĝo, vespera distriĝo

Kongresanoj loĝis dise en hanokaj gastejoj. Do plejparte ĉambroj ne havis litojn kaj oni dormis sur la planko. Certe estis malkomforte al uzantoj de lito, sed estis nova sperto kun alikultura dormado. Miaokaze, du nekonatoj dividis la saman ĉambron, en kiu troviĝis nur unu granda matraco kaj unu granda kovrilo. Kion fari? Petite, la mastro alportis novan kovrilon. Mi dormis sur la dekstra rando de la matraco, kaj la alia sur la maldekstra. Matene min sen kovrilo trovas mi sur la varmigata planko.

Gastejoj laŭinforme liveras matenmanĝon, sed ĝi estis tute simpla – pano, marmelado kaj iom da aliaj manĝaĵoj. Krom tagmanĝo, kiun la kongreso organizis en universitata manĝejo, oni devis mem zorgi matenmanĝon kaj vespermanĝon. Iuj trovis bongustan manĝaĵon en la proksima bazaro kaj tuj disvastigis la novaĵon. Tie esperantistoj kolektiĝis unu post la alia. Tiel estis ankaŭ kun vespermanĝo. Ju pli persimone ruĝiĝis de makolio vizaĝoj, des pli profundiĝis kunsentoj en proksima restoracio aŭ en gasteja korto.

 

Loka man ĝaĵo – supo kun sojfabaj ŝosoj

Bankedo kaj arta prezento

Ne necesis aparte pagi la bankedon, ĉar la kongresa kotizo jam inkluzivis luksan bufedon kun viandaĵoj, legomaĵoj, tortoj, rizkukoj. Kial al Koreio? Unu el la por mi nerefuteblaj kialoj estas tre variaj manĝaĵoj. La bankedejo estis la universitata vasta sportejo, kiu estis provizita per grandaj rondtabloj. Ok personoj sidis ĉe unu rondtablo. Kiel sidigi la ĉeestantojn? Enirinte, ili prenis loton el la kesto kaj ricevis sian tablon. Proksimaj amikoj aŭ eĉ geedzoj devis disiĝi laŭ sia lotado, tamen estis bona ŝanco por babili kun tute nekonataj personoj. Kompreneble, nature malordiĝis sidlokoj post drinko kaj por tosto. Ĉiuj satiĝis.

Sekvis distriĝo. Kantis grupo de koreaj esperantistoj (Amuze), grupo de japanaj esperantistoj (Verdaj Ranetoj), grupo de oomotanoj, ĉina familio. Fine gajagumo (korea tradicia kordinstrumento) akompanis komunan dancadon laŭ la kanto Arirang. “Ho, karulo iranta for de mi vundos en dek lioj gambojn al si.” En la lasta kongresa vespero la kantofrazo kvazaŭ esprimis la nevolon adiaŭi kaj bedaŭron de kongresanoj. 

 

Ekskurso kun hanbokoj

La kongreso aranĝis dutagan postkongresan ekskurson al samprovincaj vizitindaj lokoj. La ekskurso kun du busoj da partoprenantoj komenciĝis per vestado de hanbokoj (koreaj tradiciaj kostumoj). La plejparto alivestis sin kiel reĝo, reĝino, princino, kortegano, klerulo kaj dancis laŭ la kanto Arirang. La efemera nobelaro promenis en la kampo de kosmosaj floroj sur la antikva akvobaseno konstruita en la kvara jarcento. Tiu eksterordinara sceno fascinis nin mem kaj ankaŭ elvokis al turistoj scivolemon pri ni kaj Esperanto. Estis amuze, ke nia alifigurado pluis ĝis la fino de tagmanĝo, malgraŭ tio, ke tiaj hanbokoj estis tute malkomfortaj por manĝi.

Posttagmeze ni havis unikan sperton en hanoka arĥitekturo. Profesoro lekciis pri la arĥitekturo kaj montris hanokojn kaj ni, novicoj, mem segis kaj ĉizis lignojn por ĉarpentaĵo. Ne ĉiuj sukcesis fini ĝin en mallonga tempo, sed ni donace ricevis fortikan grandan tranĉtabulon. Kvankam ĝi estis peza, ĉiuj portis ĝin hejmen. Vespermanĝe, rara marmolusko admirigis nian langon pri loka gastronomio kaj dolĉa rubusvino stimulis nian cerbon ĝis bazara bruo. Ankoraŭ eĥiĝas “Je via sano! Je via gano! (gan estas koree hepato)”.

Sekvatage ni vizitis la dolmenejon Goĉang, la Mondan Kulturheredaĵon de Unesko, kiu dense havas pli ol 500 diversformajn dolmenojn. En la Korea Duoninsulo troviĝas pli ol 35, 000 dolmenoj, kiuj okupas 40 procentojn de la monda tuto. La urbestro de Ĝongup regalis nian ekskursan delegacion el ok landoj per loka tagmanĝo. La turisme, manĝe, tranokte riĉa ekskurso finiĝis ĉe la monumento al la ĉefa figuro ĜON Bongĝun en la Muzeo de la Kamparana Revolucio de Orienta Lerno, kiu okazis en 1894-1895 kontraŭ feŭdismo kaj eksterlanda influo. Iu kriis, ke ni ankaŭ iĝu revoluciuloj por Esperanto.

 

Postkongresa ekskurso en hanbokoj
Nekutima sperto pri la hanoka ar ĥitekturo
Granda marmolusko
Parto de la ekskursanoj

Mia ekskursa video: https://www.youtube.com/watch?v=-7yC6-lBaFE

 

Necesas komuna socia reta servo

Eble iuj jam rimarkis en internacia renkontiĝo, ke koreaj partoprenantoj rapide komunikiĝas inter si, realtempe donas informojn kaj reciproke dividas fotojn… Koreoj uzas la socian retan servon Kakaotalk, japanoj uzas tiun Line, ĉinoj uzas tiun WeChat.

En ĉi tiu kongreso mankis komuna socia reta servo, tial al mi malfacilis komunikiĝi kun nekoreaj amikoj, kiuj troviĝas dise en la kongresejo. Mi spertis en la pasinta Internacia Junula Kongreso en Litovio, kiu utiligis Telegram kiel paperajn kongresajn libron kaj gazeton.

 

Kiel kutime, ni ĝuis ĝis la malfrua nokto

 Aŭtune vojaĝu tien

Unuvorte, mi estis tre kontenta pri mia decido ĉeesti en la kongreso kaj milfoje konvinkiĝis pri la graveco kaj utileco de Esperanto por interpopola komunikado kaj interhoma amikeco. En nek varmega, nek malvarmeta oktobra vetero mi ĝuis belegan tempon kun internaciaj esperantistoj. Mia ĉefa bedaŭrindaĵo estas, ke kurtis la tiel bona kongreso. Mi dankas al la LKK kaj movadaj funkciuloj, kiuj kunlabore rikoltis sukcesan kaj profitan kongreson.

Septembre-oktobre-novembre esperantistoj en orienta Azio Meditas, Kongresas, Forumas, Kuŝas… Sekvajare okazos la 11a Azia-Oceania Kongreso en Japanio paralele kun la Japana Kongreso (09-20/22), la 19a Internacia Meditado en Koreio (10.23/26), la Korea Kongreso oktobre, la Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo novembre en Ĉinio. Do, lige kun kelkaj sinsekvaj aranĝoj, aŭtune vojaĝu tien.

 

* Ĉiuj fotoj faritaj de CHOE Taesok

* Mallongigita teksto aperis en Libera Folio:

https://www.liberafolio.org/2024/11/26/koreoj-kaj-japanoj-komune-kongresis-kun-cinoj/

Posted by 초유스