|
|
20a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
- 2026. 02.27 – 03.02 Trejnejo Sangĝu en Iksano -
raportas HAN Sugheui

De la 27a de februaro ĝis la 2a de marto 2026, la trejnejo Sangĝu de la ĉefsidejo de ŭonbulismo, Iksano, Koreio okazis la 20a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado, kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas de la jaro 2006 sub la aŭspicioj de la internacia fako de la eklezia administrejo de ŭonbulismo.
La religio ŭonbulismo estis fondita de Sotesano (1891-1943) en 1916 kaj en 1924 la ĉefsidejo de ŭonblismo estis fondita en Iksano por disvastigi lian instruon al la mondo sub la fondslogano “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton.” Estas vere signife, ke la ĉi-foja meditado okazis en ĉi tiu historia sankta loko, kun la temo “Unu vero, unu mondo” kaj la celoj “Mensa paco per meditado, spertado de korea kulturo kaj unu mondo per bonfarplena renkontiĝo.”
La renkontiĝon ĉeestis 30 esperantistoj, inkluzive de 5 personoj el 2 landoj (2 Pollando, 1 Japanio, 1 Hungario morale kaj 1 Litovio internete). La ĉi-foja renkontiĝo estas la 20-jara jubileo kaj ni preparis specialajn du eventojn: unu estis aljuĝi diplomojn pri merito kaj la alia estis aranĝi ceremonion por ŭonbulaniĝo. En la inaŭguro ĉeestis kaj bonvenigis la pastro NA Sangho, la ĉefdirektoro de la tuteklezia administrejo, kiu esprimis sian profundan dankemon, dirante: “Mi sincere dankas vin pro tio, ke vi strebas, ke enlandaj kaj eksterlandaj interŝanĝoj daŭru per Esperanto, kun unu koro kaj unu menso.”
Okaze de la 20a Jubilea Internacia Esperanto-Meditado, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, pere de la internacia fako, rekomendis al la tuteklezia administrejo de ŭonbulismo honori la tri ŭonbulanajn esperantistojn per diplomoj pri merito. La diplomitoj pri merito estis KIM Sangik (Vero), HONG Sungcho (Avo) kaj CHOE Taesok (Ŝtonego). Kaj ŭonbulaniĝis novaj kredantoj (2 poloj - Jerzy Handzlik (Georgo) kaj Wiesława Handzlik (Vinjo) kaj 1 serbo Saŝa Pilipović). Ili ricevis sian membrokarton kun la honorinda ŭonbulana nomo – Saŝa Ŭon Ĝaju (圓自由), Vinjo Ŭon Saeun (圓四恩) kaj Georgo Ŭon Daeji (圓大智), kiu diris: "Mi unue lernis pri ŭonbulismo en la Universala Kongreso de Esperanto kaj estis profunde kortuŝita de la sankta loko de ŭonbulismo, kiu kondukis min ĉi tien. Mi daŭre fidele subtenos la preceptojn, kiujn mi ricevis de ŭonbulismo."
KANG Hungu, la prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, ĉeeste gratulparolis la jubileo kaj OH Soonmo, la prezidanto de EAŬ salutparolis kaj ankaŭ d-ro MARKUS Gabor sendis sian gratulmesaĝon.
Dum la renkontiĝo estis kvin prelegoj: PARK Younghoon pri “Verreligia kredo”, GIM Inhong pri “Kio pri homa psiko interesas vin?”, Jerzy HANDZLIK pri “Kiel fari lokan radion”, WATANABE Saki pri “Por realigi pacan mondon”, kaj CHOE Taesok pri “Poeziumi ŭonbulane”. Kaj oni matene meditis, vespere riverencis 108 fojojn, partopreni en la komuna darmkunveno dimanĉa, kaj ĉeestis en aŭdienco kun la ĉefmajstro Ŭangsano. Li diris, ke la vasta kaj senlima paradizo, al kiu strebis Sotesano, kaj la homara paco per komuna lingvo, al kiu strebas Zamenhof, estas tute samaj kaj iliaj spiritoj interligĝas de koro al koro, kaj donis donacojn al ŭonbulaniĝintoj kaj partoprenantoj,
Ni ekskursis al vizitindaj lokoj de la urbo Iksano: Gosrak, la templo Miruksa kaj la ŝtonminejo Hŭangdung kaj poste ni ĝuis bongustan bankedon en la restoracio Jujuba Floro.
En la ferma ceremonio, partoprenantoj ĉiu dividis siajn pensojn kaj impresojn. Interalie JANG Youngeun parolis: “Mi estas tre ĝoja kaj feliĉa, ke dum la meditada renkontiĝo mi spertis 108 riverencojn kaj lernis pri la mensostudo de ŭonbulismo.” La prezidanto de EAŬ resumis, ke la 20a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado funkciis kiel valora ŝanco disvastigi la veron de ŭonbulismo per Esperanto, kaj ĉiuj partoprenantoj persone realigu la moton “Unu vero, unu mondo”.
La 21a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazos de la 26a de februaro ĝis la 1a de marto 2027 en la la ŭonbulana trenejo Bongdo en Seulo. Bonvenon!
* La raporto aperis en La Lanterno Azia, la organo de Korea Esperanto-Asocio
|
|

