|
원불교 종법사 신년법문 (2008) | Novjara mesaĝo
Ni konstruu paradizan mondon per spirita disvolvo
Venis jam la nova jaro esperplena. Mi elkore bondeziras, ke la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kun ĉiuj vivuloj, la tuta homaro, la popolo kaj la ŭonbulanaj familioj.
Pasintjare la tergloba vilaĝo travivis multajn suferojn pro diversaj disputoj kaj militoj inkluzive naturajn katastrofojn. Tamen la monda energio moviĝas al la epoko de reciproka helpo kaj paco kaj do, ekzemple, establiĝas paca sistemo inter Suda kaj Norda Koreioj. Mi esperas, ke la tuta homaro kontribuos al paca kunekzisto inter la popoloj kaj inter la ŝtatoj.
Proklaminte, ke “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton”, Sotesano malfermis la novan eklezion de ŭonbulismo por konstrui la vere civilizan mondon de la homaro per spirita disvolvo.
Nia tasko do estas bonuzi materian civilizon por la feliĉo kaj paco de la homaro kaj konstrui paradizan mondon, en kiu la tuta vivularo kunvivas harmonie.
Hodiaŭ, renkonte al la nova jaro, mi ŝatus diri pri la tri vojoj de spirita disvolvo por konstrui ĉi tiun paradizan mondon.
Unue, ni kultivu spiritan memstarforton.
Ajna homo havas senmakule puran menson kaj perfektan spiriton. Ni devas trovi ĉi tiujn puran menson kaj perfektan spiriton kaj kreskigi spiritan memstarforton.
Nuntempe pro materiaj abundo kaj plezuro la homaro perdis sian spiritan forton kaj vivas suferan vivon en la stato, ke la vosto svingas la hundon. Por forlasi la marĉon de malfeliĉo, en kiu ni estas tirataj de ĉiaj avidoj, afliktoj kaj iluzioj, ni devas kultivi spiritan memstarforton, por ke ni laŭvole bonuzu nian menson.
Kultivi spiritan memstarforton ja estas enteni perfektan spiriton, koncentri menson kaj praktiki mediton. Ĝuste tio estas vivi paradizan vivon. Vivo devas esti veka kaj perfekta per senĉesa mensostudo. Nur tiam, ĝi povas esti la vivo de budho kaj bodisatvo.
Due, ni kultivu saĝon bonuzi materian civilizon.
La nuna tergloba vilaĝo estas en krizo pro naturaj katastrofoj, ekosistemaj perturboj, neglekto de la vivo, kaj tiel plu. Ĉi tiuj multaj problemoj de nia homaro devenas de la blinda serĉado de materia civilizo.
Por venki la krizon ni ja devas kultivi saĝon bonuzi materian civilizon. Ĉiu unuopulo devas utiligi korpon per spirito kaj uzi materian valoron kiel ilon surbaze de morala valoro. Ĉiu gvidanto kaj ĉiu sciencisto devas distingi laboron farendan por la naturo disde tiu farenda por homo kaj grande klopodi, por ke scienco estu por la vera feliĉo de la homaro, kaj por ke evoluigo alportu realan feliĉon al homoj.
Trie, ni ĉefrolu por realigi pacon.
Nun individuoj kaj ŝtatoj alte taksas nur ekonomian valoron kaj oni egoisme vivas, strebante nur al materiaj riĉo kaj abundo. Rezulte, serioziĝas diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj multiĝas diversaj konfliktoj, tiel ke la homaro mem faras sian tragedian historion de malharmonio kaj batalo. Por venki konfliktojn kaj militojn ni devas nepre praktiki altruisman mahajanan agon. Nur tiam, venas vera paco.
Se ni donas feliĉon al aliuloj, ni fine ricevas feliĉon; se ni donas damaĝon al aliuloj, damaĝo nepre revenas al ni. Sciante ĉi tiun karman principon, ni pli konsideru kaj prizorgu suferajn najbarojn kaj malfortajn ŝtatojn kaj realigu pacan mondon. Eĉ kiam ni renkontas la plej malfacilan homon, ni trovu ĉe li ion lernindan kaj ion utilan kaj per reciproka danko pacu unu la alian. Ni praktiku la mezan vojon per reciproka profito kaj ĉefrolu por realigi reciprokan helpon kaj pacon.
Okaze de la nova jaro, ni ĉiuj strebu al ĉi tiuj tri aferoj de spirita disvolvo, konstruu paradizan mondon kaj larĝe malfermu la feliĉopordon de la homaro per disvastigo de Sotesana instruo.
Novjaran matenon en la 93a ŭonbulana jaro
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo
|