에스페란토2022. 6. 12. 15:20

BONVENON al la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

 

* Partoprenantoj de la 13a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado en 2017.

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) 

ekde la jaro 2006 ĉiujare organizas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Post du jaroj da paŭzo pro la monde dissvastiĝinta pandemio de KOVIM-19, ni ĝojas fine anonci pri la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado. Ĝi okazos ne per virtualo, sed fizika ĉeesto. Ni elektis la daton, por ke vi pli longe ĝuu sinsekvajn Esperanto-aranĝojn. La 10a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos de la 3a ĝis la 6a de novembro en Busano, Koreio. Ni planas komune veturi de Deguo (Daegu) al la Kongreso. 

 

1. Kiam: 31 (lundo) oktobro - 03 (ĵaŭdo) novembro 2022

2. Kie: ŭonbulana templo Hansil en Deguo, Koreio [google-mapo]

3. Enhavo: meditado, prelegoj, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, ekskurso, bankedo kaj tiel plu 

4. Kotizo: 100 000 ŭonoj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso) 

5. Nombro: ĝis 40 personoj por fizika ĉeesto

6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.

7. Retaliĝilo: https://forms.gle/YX9dK2MiZgG8VJKB8

8. Aliĝlimdato: ĝis la fino de septembro 2022

9. Kontakto: ĉe CHOE Taesok (chojus@gmail.com)

 

Jen video de la 13a Internacia Meditado:

 

Fotoj de la templo Hansil, kie okazos la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

 


Esperantista Asocio de Ŭonbulismo
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) celas disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. En 1980 kelkaj junaj kredantoj de ŭonbulismo ekkonigis Esperanton al la eklezio kaj tradukadis sanktajn tekstojn de ŭonbulismo en Esperanton. La kvara eklezia estro, ĉefmajstro Ĝŭasano, forte subtenis la Esperanto-movadon. Danke al liaj inspiroj kaj al la eklezia subteno ĉiuj sanktaj libroj de ŭonbulismo estis tradukitaj en Esperanton.Unu el la grandaj atingoj de EAŬ estis en 2004 sukcesa enkonduko de Esperanto kiel alternativa studobjekto de la eklezia universitato Wonkwang. Dum pluraj jaroj pli ol 50 studentoj lernis Esperanton. Nun EAŬ strebas, por ke speciale Esperanton lernu estontaj gepastroj, kiuj interesiĝas pri internacia agado. EAŬ faris gravan paŝon al la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado, kiun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo ĉiujare organizis en la angla lingvo, sed ekde la jaro 2006 EAŬ konstante organizas ĝin en Esperanto. EAŬ komencis sian fakan kunsidon en la 90a UK en Vilno kaj daŭrigis ĝin en Florenco, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Hanojo, Rejkjaviko, Bonaero, Lillo, Nitro kaj Seulo. EAŬ-anoj invitas vin ĉeesti fakan kunsidon kaj internacian meditadon, ĝui la ŭonbulanan etoson, konatiĝi kun ŭonbulismo, kunlabori por reciproka kompreno kaj monda paco.
Esperantista Asocio de Ŭonbulismoĉe la Internacia Fako de ŬonbulismoIksandaero 501, Iksan-si, KR-570-754, Korea Respubliko; Tel. +82 63 850 3171; bwjung88@hanmail.net;

http://uonbulismo.net https://facebook.com/groups/152447724909961/

 

ŬONBULISMO 

 
Ŭonbulismo estas religio, kiun en 1916 fondis Sotesano (1891-1943) en Koreio. Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, la darmkorpan budhon, unu cirklon. Sotesano esprimis per unu cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis post dudekjara penado, kaj li renovigis la tradician budhismon. 
Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo. 
La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj (tiuj de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo al saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo al sindonulo), kaj el la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto) kaj la ok sintenoj (kredo, kuraĝo, scivolo, penado, nekredo, avido, maldiligento kaj malsaĝo). La kvar devizoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko. 
Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn tekstojn de tradiciaj religioj kaj fine konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo kaj ankaŭ utiligas instruojn de ekzistantaj religioj. Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. 
La religia nomo ŭonbulismo en Esperanto estas derivita el la nomo ŭonbulgjo en la korea: ŭon signifas la vero de unu cirklo, bul iluminiĝo, budho kaj gjo instruo. Do ŭonbulismo estas religio, kiu instruas homojn kredi, klarvidi kaj praktiki la veron de unu cirklo. 

 

Sanktaj libroj: http://wonscripture.org/
 
Informa video pri ŭonbulismo
 
Posted by 초유스