에스페란토2011. 12. 24. 18:30

Novjara mesaĝo:
 
Vojo de gvidanto

 

Jam eklumiĝis la esperplena nova jaro, la 97a ŭonbulana jaro.  Mi tutkore preĝas, ke kun la tuta kredantaro, la tuta popolo kaj la tuta homaro estu la grandaj protekto kaj bonfaro de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj.    

Mi petas, ke plu en la nova jaro perfekte plenumiĝu ‘granda albudha ofero por disvastigo de ŭonbulismo’ kaj ‘celebro de persona spirita atingo’, kaj ĉiuj kredantoj unuanimiĝu por la centjara jubileo de ŭonbulismo.
Ĉi-jare nove elektiĝos gvidantoj de nia eklezio, nia lando kaj gravaj landoj de la mondo.  La mondo ŝanĝiĝas al la komunumo de tergloba vilaĝo kaj do la rolo de gvidanto, kiu kondukas ĉi tiun epokon, fariĝas pli grava ol iam antaŭe.
Tamen ja ne eblas havigi al si lertecon kaj kapablon de gvidanto en mallonga tempo. Ĉiuj laikaj kaj pastraj kredantoj en sia pozicio devas klopodi havigi al si la karakteron kaj virton de gvidanto sur la bazo de ‘Ĉefaj punktoj preparendaj por gvidanto’, kiun Sotesano klarigis en La Fundamenta Instruo.

Unue, gvidanto havu saĝokulon.
Sotesano diris, ke gvidanto pli multe sciu ol gvidato.  Gvidanto devas percepti la sentojn kaj ŝanĝojn, kiujn la popolo deziras, kaj havi kapablon kaj saĝokulon por kunigi la saĝojn de la popolo kaj orienti la popolon.  Ankaŭ en la scia kaj informa socio gvidanto devas vaste akiri diversajn informojn kaj analize distingi iliajn verecon de falseco.  Kaj necesas saĝo por fari ĝustan decidon surbaze de tio.  Do, se la saĝo de gvidanto alfrontas la realon kaj estos malfermita al la estonteco, ĉiuj homoj trankviliĝos kaj la mondo paciĝos.            
Plie, la mondo fariĝos senlime vasta paradizo, se ĉiu gvidanto bazos sin sur la instruoj de sanktuloj, kiuj estas saĝtorĉo por la homaro, profunde studos iliajn dirojn, iluminiĝos pri la funkcia principo de la universo kaj ekvidos la ŝanĝon de la monda popolo.

Sekve, gavidanto havu ardan publikbonan spiriton.
Gvidanto ne estas homo, kiu zorgas pri siaj personaj bono kaj sekureco.  Gvidanto estas homo, kiu en avano direktas sian organizaĵon aŭ grupon kaj havas misian senton por krei publikan bonon, publikan celon, publikan ordon kaj publikan feliĉon.  Tial gvidanto devas esti fervora por dediĉi ĉiujn siajn kapablojn. 
Gvidanto devas atenti kaj atenti, por ke li ne perdu la ekvilibron de publika bono, tirate de persona bono aŭ reprezentante bonon de sia ĉirkaŭmedio nek damaĝu publikan bonon, tro persistante en sia gusto aŭ sia valornormo.    
Gvidanto de luma epoko povas fariĝi vera mastro de publika bono kaj granda mastro de la mondo, nur kiam li ĉefigas publikan bonon, forgesas sin kaj gvidas kun la normo, ke oni metas publikan intereson antaŭ persona intereso kaj laboras juste kaj malegoisme.

Fine, gvidanto devas montri sinceran fidindecon.
Gvidanto kaj gvidato povas diferenci per penso, kutimo kaj celo.  Estas tute klare, ke devas esti fidindeco por unuigi malsamajn homojn, strebi al komuna bono kaj garantii popolan feliĉon.
Fidindeco de gvidanto iom post iom formiĝas depende de tio, kiom lia parolo koincidas kun lia ago, kiom li estas honesta kaj morala, kiom li amas la popolon kaj kiom li poluris sian personecon per tolero kaj modero.  Tial gvidanto devas kultivi personecon bazitan sur moraleco, kaj nur tiam li povos akiri de la popolo fidindecon.
Estas dirite, ke la popola menso estas ĝuste la ĉiela menso.  Kiam gvidanto gardos fidindecon kiel sian vivon, nia socio fariĝos pli honesta kaj nature la ĉiela menso direktiĝos al la gvidanto.

Gvidanto estas la fajra lumo de espero en la popola socio de kunvivo.  Ĉiuj vivuloj kune iras laŭ la fajra lumo.  Tial la saĝokulo de gvidanto fariĝas kilometroŝtono, publikbona spirito malfermas pli vastan vojon, kaj la kun fidindeco irata vojo donas kuraĝon por trabati malfacilojn.  Do ni ĉiuj devas havi ĉi tiujn tri virtojn.  

Novjaran matenon en la 97a ŭonbulana jaro
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스