에스페란토2022. 11. 16. 09:38

10a Azia-Oceania Kongreso ekis per juno kaj finiĝis per gajo

 

Mi, azia esperantisto loĝanta tridekon da jaroj en Eŭropo, ĝis nun ne havis la ŝancon partopreni en unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj en Azio. Do la mallongigo AOK dumkongrese aŭdata sonis sufiĉe fremda al miaj oreloj. Ĉi-jare estis kroma bona kialo por konvinki mian familion pri mia fizika ĉeesto. La kialo estis ankaŭ viziti mian esperantiston-filinon, kiu portempe studas en Seulo. La aranĝo komence nomiĝis la Azia Kongreso (AK) de Esperanto kaj lastafoje alinomiĝis la Azia-Oceania Kongreso (AOK) de Esperanto.

 

Mi kun mia filino, vicprezidanto de Litova Esperantista Junulara Organizo

Okazis la unua kongreso en 1996 kaj la lasta kongreso en 2019. La kongreso okazas en ĉiu tria jaro. La ĉi-jara kongreso estis deka kaj aranĝita de la 3a ĝis la 6a de novembro en la havenurbo Busano, Koreio. La furiozo de la kronvirusa pandemio do ne sukcesis rompi ĝian regulan sinsekvon. Tamen ĝi draste reduktis la nombron de la fizikaj ĉeestantoj. La rekordan nombron de 552 partoprenantoj havas la tria kongreso en 2002. Al la nuna kongreso aliĝis 172 ĉeestaj partoprenantoj kaj 129 retaj partoprenantoj. Entute 301 homoj el 33 landoj. La parte hibrida kongreso utiligis Zoom kaj YouTube.

 

La kongresejo estis favorpreza hotelo, kiun funkciigas la municipa kooperativo; ĝi situas proksime de la fama plaĝo Haeundae en Busano kaj havas modernajn ekipaĵojn por kunvenoj en diversaj skaloj. La hotelo jam gastigis internacian Esperanto-aranĝon, la 50an Kongreson de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en 2017.

 

La kongresejo

La unuan kongresan tagon lanĉis junuloj per “Junulara Kunsido de Azio”. Surpodie reprezentis junuloj el Japanio, Koreio, Singapuro, Vjetnamio kaj rete partoprenis la nuna prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido kaj junaj movadaj aktivuloj el Tajlando, Novzelando, Orienta Timoro, Indonezio. Tran Hoan, iama prezidanto de TEJO lerte prezidis kaj retaj ĉeestantoj aktive partoprenis. Oni sugestis la okazigon de IJK en Azio kaj la baldaŭan relanĉon de KUŜEJO (Esperanto-aranĝo de junuloj en sudorienta Azio).

 

Junuloj el Singapuro, Japanio, Vjetnamio, Koreio: foto de Drako

La junularan programeron sekvis la maljuna organizaĵo, la Akademio de Esperanto. La akademiano BAK Giwan el Koreio kvazaŭ provoke ĵetis al la publiko la demandon, ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo. Ja malfacilas refuti la aserton, ke Esperanto estas eŭropa aŭ eŭropeca lingvo. Li konkludis, ke Esperanto estas imprese eŭropeca, sed gramatike internacieca. La akademiano François Lo Jacomo el Francio amplekse prezentis la sendependan lingvan institucion de Esperantujo ekde la fondiĝo ĝis la lastatempa kunlaboro pri ekzameno de la Komuna Eŭropa Referenckadro. Lia prelego estas spektebla ĉi tie.

 

 

La unua vespero ĝojigis per kvar partoj ĉeestantojn, kiuj multe sopiris amikajn kaj vidalvidajn renkontiĝojn. La unua parto estis konversacia rondeto tre populara en la korea Esperantujo. Tio nomiĝas duvica konversacio. Ĉeestantoj dividiĝas en du vicojn. Unu vico estas por progresintoj kaj la alia estas por komencantoj. Ili ambaŭ konatiĝas kaj interparolas por iom da tempo. Kaj poste nur komencantoj moviĝas tuj apuden kaj renkontas novajn progresintojn. Ĉi-foje la ĉeestantoj kvaropiĝis kaj interkonatiĝis por 50 minutoj. Poste mi aŭdis, ke pluraj nekoreaj esperantistoj aprezis ĉi tiun formon de la interkona vespero, ĉar ne sufiĉas interkonatiĝi unu kun la alia manpreme, salute aŭ kapkline kaj la metodo plikonatigas kaj pliproksimigas la anojn de ambaŭ vicoj. Tiel multaj kongresanoj konatiĝis jam en la unua vespero.

 

 

 

La dua parto estis kulmina ero. Koncertis la muzika rondo Amuze, kiun gvidas la konata kantisto Amira Chun. Koreaj esperantistoj-kantemuloj regule retkunvenis por kunkantado kaj ilia asidueco fine floris en ĉi tiu kongreso. Krome, ĉi-jare eldoniĝis “Korea Kantaro en Esperanto” kun 140 popularaj kantoj, kio plivigligis ilian kantemon en Esperanto. Jen spektebla estas unu el la kantoj. 

 

 

La tria parto estis internacia vespero, en kiu diverslandaj esperantistoj prezentis sian talenton aŭ lertaĵon sub la gvido de la du junuloj OH Heeyeon el Koreio kaj Tran Hoan el Vjetnamio. Prezentiĝis kanto, danco, instrumentludo, magio. Grandan aplaŭdon altiris la klarvoĉa kaj elokventa recito de Zamenhofaj Vortoj fare de la 82-jara korea esperantisto SHIM Myungki.

 

La lasta parto estis la aŭkcio de Zamenhofaj Esperanto-Objektoj. Koreaj esperantistoj donacis siajn manlaboraĵojn al la aŭkcio. Ĉio foraĉetiĝis kaj la gajnita sumo (400 000 ŭonoj) iris al la Azia Fondaĵo de UEA. Dum la kongreso funkciis la budo “ANABADA” (mallongigo de la koreaj vortoj, kiuj signifas ‘Ni Ŝpare uzu, Divide uzu, Interŝanĝe uzu, Ree uzu!’), kiu vendis diversajn uzitajn objektojn de koreaj esperantistoj. Ankaŭ la gajnita sumo (303 000 ŭonoj) iris al la Azia Fondaĵo.

 

En la dua tago matene okazis la solena inaŭguro sub la prezido de NISINAGA Atusi, la prezidanto de la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM). Oni komencis per preĝa kapklino por la viktimoj de la Halovena terura tragedio ĵus okazinta en Itaewon, Seulo. La Kongresa Alta Protektanto, PARK Heong-joon, la urbestro de Busano mallonge ĉeestis kaj salutparolis al la kongreso. Sekvis kompilitaj video-salutmesaĝoj, kiujn sendis estraranoj de UEA, landaj reprezentantoj kaj diverslandaj esperantistoj. La kongreson salutis kaj gratulis ankaŭ ĉeestaj reprezentantoj de la organizoj kaj landoj de la partoprenantoj. Mi salutis en la nomo de mia loĝlando Litovio. Spektebla estas la inaŭgura video.

 

 

Post la komuna fotiĝo fakaj kunsidoj komencis okazi. Ĉi-kongrese kunsidis Budhana Ligo Esperantista, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio de Oomoto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Zamenhofa Instituto, Kantu kun Amira, Kun Libroj, Lernu portreti Zamenhof.

 

Lernu portreti Zamenhof: foto de Drako

Posttagmeze pri la kongresa temo “Novan Vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo” prelegis KITAGAWA Hisasi sub la titolo “Koncepta analizo de nia movado”. Li ampleksigis la koncepton de la Esperanto-movado, kies tradicia formulo estas la penado disvastigi la uzadon de Esperanto. Li dividis la movadon en kvar branĉojn: Disvastigi (larĝe informi kaj lernigi; dediĉi pli da tempo), Evoluigi (riĉigi Esperanto-literaturon; progresigi sian lingvo-kapablon), Praktiki (aktivigi Esperanto-uzadon; mem praktiki Esperanto-uzadon) kaj Ŝanĝi (reformi socion; reformi sin mem). Ĉe la vespermanĝa tablo li demandis min, ĉu mia traduka laboro kontribuas al la movado. Unuvorte mi jesis, ĉar kvankam mi sola prilaboras tekston surekrane, oni kantas aŭ legas mian tradukon, kio ja apartenas al unu branĉo de la supre menciita Esperanto-movado.

 

En sia prelego “Nova KAOEM, Nova Vojo” SO Jinsu pririgardis la nunan situacion de la movado en Azio kaj Oceanio. Li proponis pli forte kunigi kaj ligi regionajn aktivulojn kaj edukadojn, ekzemplante la Esperanto-Forumon inter Ŝanhajo kaj Seulo kaj la Interviziton de KEA-filioj Jeonbuk kaj Gwangju kaj Tajvana Pingtung. Li substrekis la neceson kuraĝigi junularojn. Oni subtenu, por ke plu marŝu Komuna Seminario (ekde 1982), kiun alterne organizas Ĉina, Japana kaj Korea Junularoj, kaj Somera Renkontiĝo (ekde 2013), kiun organizas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo; oni bone flegu Esperanto-edukadon en la Universitatoj Zhaozhuang (Ĉinio) kaj Hankuk pri Fremdaj Studoj (Koreio); oni atentu ankaŭ la Fondaĵon kaj Fonduson de UEA por KAOEM.

 

Vespere en la Busana Arta Centro okazis la Nacia Vespero, kiun harmonie kombinis profesiaj dancistoj kaj muzikistoj. Tamburegoj kun tre impona ritmo malfermis la vesperon kaj sekvis dancoj, instrumentludoj de artistoj en buntkolora korea nacia kostumo. Al kongresanoj ĝojkriantaj de ravo la artisto provludigis sian ledteleran akrobataĵon sceneje. Ĉe la fino la dancista grupo invitis la ĉeestantojn kune danci laŭ korea folklora kanto. La tuta publiko dankante vigle sekvis la dancistojn. Kongresanoj havis tre altnivelan kulturan vesperon neĝuitan plurjare. Spektebla estas la tuto de la Nacia Vespero ĉi tie.  

 

 

En la tria tago enŝoviĝis en la kongresan programon la 4a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. La intervizitan forumon lanĉis Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Seula Filio de Korea Esperanto-Asocio en 2019 kaj tiam 13 koreaj esperantistoj surloke vizitis Ŝanhajon. Pro la pandemio la du pasintaj forumoj okazis nur rete kaj ĉi-foje hibride. Sub la temo “Transporto kaj Turismo’, la kvar prelegantoj de la Ŝanhaja flanko rete partoprenis kaj prelegis, dum la kvar de la Seula flanko ĉeeste prezentis sian respektivan studaĵon antaŭ cento da kongresanoj. Kiel SO Jinsu menciis en sia kongrestema prelego, ne nur interasocia, sed internacie interurba aŭ interkluba tia kunlaboro estas tre grava kaj dezirinda por la Esperanto-movado. Ambaŭ flankoj finis la forumon, forte dezirante fizike ĉeestan renkontiĝon en la sekva fojo.

 

 

 

La du kongresajn ekskursojn benis vetero per suna brilo kaj ĉiela klaro, do estis tipa korea aŭtuna tago. Unu estis busekskurso al la marborda klifo Taejongdae kaj la alia estis piedekskurso ĉirkaŭ la plaĝo Haeundae. Plejmulto de la kongresanoj aliĝis al la ekskursoj. La disvolviĝo de Busano, kiun mi de tempo al tempo vizitis en la studenta tempo, vere okulfrape ŝanĝiĝis dum jardekoj. Altegaj ĉielskrapuloj, puraj stratoj, bone aranĝitaj promenejoj, vicoj da kafejoj kaj manĝejoj...

 

La plaĝo Haeundae

Pro la Halovena tragedio kun pli ol 150 mortintoj, estis neatendite nuligita la Busana Fajraĵa Festivalo, kiun la kongreso planis utiligi kiel amuzan vesperan programeron. La LKK rapide aranĝis anstataŭe la Kamelian Vesperon, en kiu kongresanoj ope amikiĝis kaj distriĝis ĉambre, promene aŭ drinkeje. Mi aliĝis al la jaĥta ekskurso, kiun la bonkora korea esperantisto Studema mendis kaj donacis precipe al nekoreiaj kongresanoj. Trideko da kongresanoj satrigardis el sur serena maro lumbrilan marbordon. Spektebla estas la vespera panoramo. 

 

 

En la lasta kongresa tago matene okazis la 54a Korea Kongreso de Esperanto. Premiiĝis aktivaj kaj kontribuaj membroj kaj grupo kaj prezentiĝis la nova estraro de Korea Esperanto-Asocio (KEA) por trijara mandato. SO Jinsu, samtempe UEA-estrarano, daŭrigas sian prezidantecon kun la kvin vicprezidantoj de GIM Inhong, CHANG Youngeun, KANG Hongu, LI Hyonsuk kaj HAN Sugheui. Per la transdono de la kongresa flago al la Seula Filio de KEA finiĝis la landa kongreso.

 

Estis dediĉita denove al junuloj la unua posttagmeza programero sub la nomo “Kie mi volas ‘esperantumi’ post la kronvirusa pandemio”. Ses studentoj de la Universitato Hankuk pri Fremdaj Studoj, kie Esperanto estas instruata, rakontis siajn dezirojn vojaĝi respektive al Dominika Respubliko, Germanio, Japanio, Svislando, Irano kaj Britio. Do sendube Esperanto estas utila por efektivigi iliajn dezirojn.

 

La kongreso venis al sia fino. La dumkongresajn laborojn raportis la komisia prezidanto NISINAGA Atusi kaj formiĝis la nova estraro de la Komisiono, al kiu nove aliĝis GIM Inhong el Koreio kaj Tran Hoan el Vjetnamio, kaj el kiu foriris OH Soonmo kaj Nguyen Thi Phuong Mai. La kongreso donacis la supre menciitan monsumon (500 eŭrojn) al la Azia Fondaĵo, per kiu funkcias KAOEM. Grandan aplaŭdon ricevis LKK, kiu sukcese preparis la kongreson spite al malfacila kaj malfavora kronvirusa situacio. Aparte menciindas senavara mondonaco de koreaj esperantistoj por la financa sano de la kongreso. Estas nekredeble mirinde, ke en nur kelkaj tagoj kolektiĝis ĉirkaŭ 12 000 000 ŭonoj (9 000 eŭroj) pli ol la fiksita monsumo de 7 000 000 ŭonoj.

 

Kutime malgajo, bedaŭro kaj eĉ morno enŝteliĝas en kongresan fermon post eĉ kelktaga kunvivo. Sed ĉi-kongrese aperis surpriza ideo, ke ĉiuj kongresanoj surpodiiĝu unu post la alia kaj ĝisu dance laŭ gaja muziko. Tiel folan fermon de Esperanto-aranĝo mi unuafoje spertis en mia kvardekjara esperantista vivo. Fina ĝojo plifaciligas atendon de la sekva kongreso en Irano aŭ Japanio. Spektebla estas la gaja adiaŭo. 

 


 

Ĉio estas kiel monero kaj havas ambaŭ flankojn. Tiel same la kronviruso havas negativaĵon kaj pozitivaĵon. Esperantistoj perdis kutimajn ĉeestajn renkontiĝojn kaj akiris sennombrajn retajn renkontiĝojn. La ĉi-foja AOK estis la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio kaj kongresanoj pli forte sentis la indecon de rektaj renkontiĝoj. Estus pli granda kongreso, se ĉeeste partoprenus ne nur movadaj gvidantoj, sed ordinaraj esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj aliaj landoj. Espereble la sekva 11a AOK formos multe pli grandan familion.

 

Gaja adiaŭo: foto de Drako

Dum la kongreso mi rimarkis unue, ke ĉeestis multe pli da nekonatoj ol miaj jamaj amikoj, kaj due, ke de la komenco ĝis la fino de la kongreso junuloj grave rolis en la programo, kaj trie, ke klare riveliĝis fervoro kaj eĉ sindonemo ĉe multaj esperantistoj. Mi estis ĝoja kaj feliĉa propraokule vidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de mia unua patrujo, kiun mi forlasis kiel juna homo. Jam AOK ne plu estas fremda al miaj oreloj kaj buŝo. Dankon al ĉiuj!

CHOE Taesok

 

Iom mallongigita raporto aperis en Libera Folio:

http://www.liberafolio.org/2022/11/15/azia-kaj-oceania-kongreso-kun-juno-kaj-gajo/

Posted by 초유스