La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

25 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 25명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

菜根譚 082 
風來疏竹,風過而竹不留聲;雁度寒潭,雁去而潭不留影。故君子事來而心始現,事去而心隨空。
풍래소죽 풍과이죽불류성 안도한담 안거이담불류영. 고군자사래이심시현 사거이심수공.

080 - traduko de CHOE Taesok
Vento venas maldensan bambuaron kaj pasas for, 
sed la bambuaro ne restigas la sonon; 
ansero vadas malvarman lagon kaj iras for, 
sed la lago ne restigas la ombron.
Tial por superulo 
afero venas kaj lia menso fine aperas;
afero iras kaj lia menso sekve malplenas.

바람이 듬성한 대숲에 와서 지나가되 
대숲은 그 소리를 남겨 두지 않고 
기러기가 차가운 연못을 건너서 가되
연못은 그 음영을 남겨 두지 않으니
군자는 
일이 오니 마침내 마음이 나타나고
일이 가니 따라서 마음이 비느니라.  

 

 

○ 疎竹 소죽: 드문드문 난 대나무 숲.  疎는 疏와 동자(同字)이다. 
○ 留 류: to stay; to remain; to ask someone to stay; to detain; to keep; to save; to hold in reserve; to retain; to maintain; to leave behind (a package, a message, an impression, etc.)
○ 度 도: 건너다. ‘법도 도 / 헤아릴 탁’ 으로도 읽음, 여기서는 渡 건널 도와 같음
○ 寒潭 한담: 차가운 못. 潭 담: deep pool; lake; (literary) deep; profound      
○ 始現 시현: 비로소 나타난다. 始: then; only then; only after
○ 隨空 수공: 따르다 / 따라. Incidentally (parenteze, flanke, hazarde, 부수적으로, 따라서 발생하는, 우발적으로, 덧붙이면); conveniently (oportune); in passing

http://www.hynews.kr/news/view.php?idx=40271
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14444
https://m.blog.naver.com/swings81/221219691928
https://m.blog.naver.com/aromatics/221311108078
https://www.8bei8.com/book/caigentan_241.html

082 – traduko de WANG Chongfang 
Kiam la vento ekblovas tra inter maldense kreskantaj bambuoj, ĝi aŭdigas susurajn sonojn. Sed tuj kiam ĝi pasas, ĝi postlasas nenian sonon, kaj silento denove regas inter la bambuoj. Kiam sovaĝa ansero superflugas lageton en vintro, ĝia reflektita bildo estas vidata en la akvo. Sed tuj kiam la ansero pasas, ĝia reflektita bildo malaperas. Tial la noblulo montras sian naturan dispozicion nur tiam, kiam li koncentras sin sur la aferon, kiu sin prezentas. Sed kiam la afero jam apartenas al la pasinteco, lia menso revenas al la kvieteco kaj ripozo.

 

081 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
083 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스