에스페란토2019. 12. 16. 05:47

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo

신성으로 공부합시다 
Ni studu kun fido 

원기 105년 새해를 맞이하여 재가 출가 전 교도와 전 국민과 모든 인류의 앞날에 법신불 사은의 한량없는 은혜가 함께 하시기를 기원합니다. 

Renkonte al la nova jaro, la 105a jaro de ŭonbulismo mi bondeziras, ke la senlima favoro de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kune en la estonteco de la tuta laika kaj pastra kredantaro, la tuta popolo kaj la tuta homaro. 

새 시대의 구세성자로 오신 대종사께서는 복혜의 원천인 일원의 진리를 천명하시어 모든 인류가 다 같이 복과 혜가 구족한 광대 무량한 낙원에서 살 수 있도록 그 길을 인도해주셨습니다. 
우리는 그 길만 따라가면 한량없는 복혜의 주인공이 될 수 있습니다. 
Sotesano, kiu venis kiel la sanktulo savanta la mondon en nova epoko, proklamis la veron de unu cirklo kaj kondukis ĉiujn homojn al la vojo, por ke ili ĉiuj kune vivu en senlime vasta paradizo plena de feliĉo kaj saĝo. 
Se ni sekvas nur la vojon, ni povas fariĝi mastroj de senmezuraj feliĉo kaj saĝo. 

어떻게 하면 그 길을 따라갈 수 있을까요. 
대종사께서는 다음과 같이 말씀하십니다. “스승이 제자를 만나면 먼저 그의 신성을 본다. 왜냐하면 공부인이 독실한 신심이 있으면 그 법이 건네고 공을 이루는데 신심이 없으면 그 법이 건네지 못하고 공을 이루지 못하기 때문이다.” 
그러므로 신심이 있어야 대종사님의 법을 받아 그 길을 따라서 공을 이룰 수 있습니다. 
Kiel ni povas sekvi la vojon? 
Sotesano diris jene: “Ĉe la renkontiĝo instruisto unue ekzamenas la fidon de disĉiplo. Se studanto havas sindonan fidon, la instruo transdoniĝas kaj efikas. Alie ĝi ne transdoniĝas, nek efikas.” 
Tial ni devas havi fidon kaj nur tiam ni povas ricevi la instruon de Sotesano, sekvi la vojon kaj fine akiri rezulton. 

대종사께서는 또 말씀하십니다. “신심은 법을 담는 그릇이 되고, 의두를 해결하는 원동력이 되며 계율을 지키는 근본이 되므로 신이 없는 공부는 죽은 나무에 거름 하는 것 같아서 그 결과를 볼 수 없다.” 
그러므로 독실한 신을 세워야 마침내 그 공부가 결과를 보게 될 것입니다.
Sotesano diris ankaŭ la jenon: “Fido estas la ujo por enmeti instruon, la mova forto por solvi ĉiujn demandojn kaj la fundamento por plenumi ĉiujn preceptojn. Studi sen fido estas kiel sterki mortintan arbon, kio rezultigas nenion.” 
Tial ni devas starigi sindonan fidon kaj fine ni povas vidi la studrezulton. 


그렇다면 어떠한 마음이 신심일까요. 
대종사 말씀하십니다. 신심은 무엇인가. 첫째, 스승을 의심하지 않는 것이니 천만 사람이 천만 가지로 그 스승을 비방해도 믿음이 흔들리지 않으며 혹 직접 보는 바에 무슨 의혹 되는 점이 있어도 거기에 사량심을 두지 않는 것이 신이요, 
둘째, 스승의 모든 지도에 오직 순종하며 자기의 주견과 고집을 세우지 않는 것이 신이요, 
셋째, 스승이 어떠한 방법으로 대하더라도 다 달게 받고 조금도 불평이 없는 것이 신이요, 
넷째, 스승의 앞에서는 자기의 허물 등 모든 것을 조금도 속이지 아니하고 사실로 직고하는 것이 신이니 이 네 가지가 구비하면 특별한 신심이라 능히 불조(佛祖)의 법기(法器)를 이룬다고 하셨습니다. 
Do, kia menso estas fido? 
Sotesano diris: “Kio estas fido? Unue, fido estas ne dubi pri instruisto. Eĉ se ĉiuj homoj iel ajn kalumnias lin, via fido ne skuiĝu de tio. Eĉ se vi propraokule vidas ian suspektaĵon ĉe li, ne pesu ĝin. 
Due, fido estas nur obei ĉiun lian gvidon, neniel obstinante en via propra opinio. 
Trie, fido estas neniom plendi al li, ĝoje elportante tion, eĉ se li rigore instruas kaj severe admonas vin, aŭ publike malkaŝas vian eraron, aŭ taskas al vi penigan laboron, aŭ iel ajn traktas vin. 
Kvare, fido estas sincere paroli al li, neniel kaŝante vian eraron. 
Se fido enhavas ĉi tiujn kvar punktojn, ĝi nomiĝas sindona fido kaj povas elfari la darmujon de budho kaj patriarko.” 


우리는 이 네 가지 특별한 신심을 갖추어 일원대도 영겁법자가 되고 일원회상 영겁주인이 되어 일원대법륜을 굴려야 하겠습니다. 
그런데 우리가 신심을 가지고 공부해 나가는 중 위험한 고비가 있다고 하셨습니다. 
그것은 중근의 고비입니다. 
Ni devas havi ĉi tiujn kvar specialajn fidojn por fariĝi eternaj adeptoj de la granda vojo de unu cirklo, por fariĝi eternaj mastroj de la eklezio de unu cirklo kaj por ruli la grandan darmradon de unu cirklo. 
Tamen Sotesano diris, ke dum ni studas kun fido, estas danĝera krizo. 
Ĝi estas la krizo de meza kapablo. 

중근이란 자세히 아는 것도 없고 혹은 모르지도 아니하여 항상 의심을 풀지 못하고 법과 스승을 저울질하는 근기입니다. 
이 과정에서 모든 병증이 발동하여 평생의 수고를 헛되게 하거나 영생의 앞길을 망칠 수가 있습니다. 
Meza kapablo estas tia kapablo, ke oni ĉiam ne povas solvi sian dubon kaj pesas instruon kaj instruiston, ĉar oni estas nek ĉioscia, nek senscia. 
Ĉiaj simptomoj leviĝas dum ĉi tiu studprocezo kaj ili povas vanigi la tutvivan penadon kaj difekti la eternan estontecon. 

그러므로 중근의 고비는 참으로 무서운 것이라고 하셨습니다. 
중근의 고비를 넘으려면 처음의 발원을 다시 챙기고 신심을 돈독히 하며 중근의 말로가 위태함을 자주 반조하고 법 있는 이를 가까이하여 적공해야 합니다. 
Tial Sotesano diris, ke la krizo de meza kapablo estas vere terura. 
Se ni volas trapasi la krizon de meza kapablo, ni devas ofte retrorigardi danĝeron de la fina etapo de meza kapablo kaj akumuli penojn ĉe homo kun darmo, reprizorgante nian komencan aspiron kaj plifortigante nian fidon. 

대산 종사께서는 법마상전급의 중근과 법강항마위의 중근을 말씀하시며 “상전급의 중근은 혹 자력으로 넘어설 수도 있으나 항마위의 중근은 반드시 스승의 지도가 필요하다”고 하셨으니 명심해야 하겠습니다. 
Desano diris pri la mezkapablaj krizoj de la grado de darma-demona interbatalo kaj de la sankta grado de demonvenka darmforto: “Oni povas sola trapasi la mezkapablan krizon de la grado de darma-demona interbatalo, sed oni nepre bezonas la gvidon de instruisto por trapasi la mezkapablan krizon de la sankta grado de demonvenka darmforto.” Ni devas bone memori tion. 

주세성자는 우주의 대 진리에 합일하여 무한동력을 얻으셨으므로 우리가 신성을 바치면 그 힘을 타서 제생의세의 큰일을 이룰 수 있습니다. 
La epoksava sanktulo unuiĝis kun la granda vero de la universo kaj akiris senliman movforton, tial se ni donas al li fidon, ni povas ricevi la forton kaj plenumi la grandan laboron de vivulsavo kaj mondkuraco.

선후천이 교역되는 새 시대를 맞이하여 전 교도와 전 인류는 주세성자의 대도 정법에 큰 신성을 세우고 공부해서 모두 다 광대 무량한 대 낙원에서 즐기시기를 마음 깊이 심축합니다. 
Mi korfunde bondeziras, ke renkonte al nova epoko, kiam la frua ĉielo ŝanĝiĝas al la posta ĉielo, la tuta kredantaro kaj la tuta homaro starigu grandan fidon pri la granda vojo kaj ĝusta darmo de la epoksava sanktulo kaj ĝuu plezuron en senlime vasta paradizo. 

원기 105년 새해 아침 종법사 
Novjaran matenon en la 105a jaro de ŭonbulismo (2020) 
Ĝonsan, la ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스