|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
001
棲守道德者,寂寞一時;依阿權勢者,淒涼萬古。達人觀物外之物,思身後之身,寧受一時之寂寞,毋取萬古之淒涼。
001 - traduko de CHOE Taesok
Kiu observas moralan principon (vojon kaj virton), tiu solecas portempe; kiu flatas al potenculo, tiu mornplenas eterne. Iluminiĝinto rigardas aferon ekster la afero kaj pensas korpon post la korpo. Li do trankvile ricevas portempan solecon, sed tamen ne prenas eternan mornon.
棲守 서수 棲는 '보금자리로 삼아 산다'는 의미. 곧 도덕적인 삶을 영위한다는 의미.지키고살다, 깃들일 서, 서식하다 서
依阿 아첨하다
001 - traduko de WANG Chongfang
Tiuj, kiuj gardas sian moralecon, suferas solecon nur dumtempan; tiuj, kiuj flate kroĉiĝas al potenculoj, estas destinitaj por senfina forlasiteco. Personoj filozofemaj rigardas ekster la aferojn de la mondo kaj direktas siajn konsiderojn al la postmorta reputacio. lli preferas suferi solecon dumtempan, ol senfinan forlasitecon.
|
|