La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

002
涉世淺,點染亦淺;歷事深,機械亦深。故君子與其練達,不若朴魯;與其曲謹,不若疏狂。


002 – traduko de CHOE Taesok
Kiu malpli sin mondumas, tiu malpli sin makulas; kiu spertas multe, tiu plenas ruze. Tial, al superulo pli bonas esti simpla ol esti lerta; pli bonas esti senafekta ol esti singarda. 

 

朴魯 순박하고 어수룩하다
不若 불약 ...만 못하다;  같을 약, 만약 약, 어릴 약, 어떠할 약,  및 약, 이에 약, 지혜 야
曲謹 지나치게 삼가하다
疏狂 소탈하고 거칠다 - 소탈하다: 예절이나 형식에 얽매이지 않고 수수하고 털털하다; senafekta: tute natura en siaj manieroj - la vere grandaj homoj estas senafektaj. 

 

002 - traduko de WANG Chongfang
Tiu, kiu havas malmulte da vivospertoj, estas apenaŭ makulita per aĉaĵoj de l' mondo; tiu, kiu estas multe vidinta la mondon, estas plenplena de artifikoj kaj ruzaĵoj. Tial, homo nobla preferas konservi siajn simplecon kaj krudecon, ol fari sin tro mondsperta kaj taktoplena, kaj preferas esti grandanima kaj tolerema, ol fari sin tro singarda pri bagatelaj aferoj.

 

001 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

003 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스