|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).
Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
021 家庭有個真佛,日用有種真道。人能誠心和氣,愉色婉言,使父母兄弟間,形骸兩釋, 意氣交流,勝於調息觀心萬倍矣。
021 - traduko de CHOE Taesok
En la hejmo estas unu vera budho, en la ĉiutaga vivo estas unu vera vojo. Se homo ja povas, estante sincera kaj paca, per gaja mieno kaj milda parolo kvazaŭ unukorpigas gepatrojn kaj gefratojn kaj kore interkomunikigas ilin, tio estas dekmiloble pli bona ol moderigi spiron kaj rigardi menson.
○ Vojo: kondutregulo
○ 愉色(유색) : 유쾌하고 즐거운 얼굴빛.
○ 婉言(완언) : 부드러운 말씨.
○ 意氣交流(의기교류) : 서로의 마음이 통함.
○ 意氣 spirit, herat, disposition
○ 形骸兩釋(형해양석) : 두 몸이 한 몸인 양, 곧 부모형제가 한 몸인 양 화합함을 뜻한다. 形骸 사람의 몸과 몸을 이룬 뼈
○ 釋 풀다 풀어내다 없애다 녹아없어지다
○ 調息(조식) : 도사가 수행하는 기공의 방법. 숨을 고름.
○ 觀心(관심) : 법사(法師)가 수행하는 좌선의 방법. 마음의 본성을 살핌.
021 - traduko de WANG Chongfang
Oni devas havi veran kredon en la hejmo kaj verajn kondutregulojn en la ĉiutaga vivo. Se oni kondutas sincere kaj afable, kun rideta mieno kaj ĝentilaj vortoj, tiam estos nenia malkonkordo kaj fremdeco inter la familianoj, kaj iliaj interesoj plene akordos. Tio estos miloble pli bona, ol sidi en meditado kiel la budhano, aŭ ol praktiki spirekzercon kaj memobservon de la konscienco.
020 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
022 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|
댓글을 달아 주세요