|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).
Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
022 好動者,雲電風燈;嗜寂者,死灰槁木。須定雲止水中,有魚躍鳶飛氣象,纔是有道的心體。
022 - traduko de CHOE Taesok
Moviĝemulo estas kiel nuba fulmo kaj venta lampo; kvietemulo estas kiel morta cindro kaj velka arbo. Ke sur stabila nubo kaj en serena akvo milvo soras kaj fiŝo saltas, tian spiriton nepre havi ja estas la mensa esenco de iluminiĝinto.
○ 雲電風燈 운뇌풍등: 구름 속 번개와 바람 앞 등불 – 안정성이 없음
○ 嗜 훈 즐기다 좋다
○ 死灰槁木 사회고목: 꺼진 재와 말라버린 나무 - 생기가 없음
○ 鳶 솔개 연, 躍 뛰어오를 약, 纔 겨우 재 비로소
○ 纔是 재시: 이것이야 말로 ~ 이다
○ 有道的心體 도를 깨친 사람의 마음 본체.
https://blog.naver.com/swings81/221180289516
https://m.blog.naver.com/aromatics/221297992887
022 - traduko de WANG Chongfang
Tiu, kiu estas moviĝema, povas esti kiel fulmo trakuranta nubojn, aŭ kiel kandela flamo flagranta en la vento. Tiu, kiu estas kvietema, povas esti kiel mortinta cindro aŭ sekiĝinta arbo. La esenco de la Taŭo kuŝas en tio, ke en moveco estu trovita senmoveco, kaj en la senmoveco estu moveco. Moveco kaj senmoveco estas en harmonio unu kun la alia, tiel same kiel milvo traflugas nubojn lante flosantajn, aŭ kiel fiŝo saltas super la kvietan akvon de la lageto.
021 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
023 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|
댓글을 달아 주세요