La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

041 念頭濃者,自待厚,待人亦厚,處處皆濃; 念頭淡者,自待薄,待人亦薄,處處皆淡。故君子居常嗜好,不可太濃豔,亦不宜太枯寂。

041 - traduko de CHOE Taesok
Kiu estas grandanima, 
tiu traktas sin malavare 
kaj ankaŭ traktas aliulon malavare, 
tiel ke ĉiuloke li estas tute grandanima; 
kiu estas etanima, 
tiu traktas sin avare 
kaj ankaŭ traktas aliulon avare, 
tiel ke ĉiuage li estas tute avara.
Tial, por ĝuo en la ĉiutaga vivo, 
superulo devas ne esti tro ekstravaganca, 
nek esti tro indiferenta.

마음이 관대한 사람은 
자기도 후하게 대하고 
타인도 후하게 대하니 
곳곳마다 다 관대하고,
마음이 옹졸한 사람은
자기도 박하게 대하고 
타인도 박하게 대하니
일일마다 다 옹졸하느니라.
그런즉 평상시 즐김에  
군자는 너무 지나쳐도 안 되고
너무 무심해서도 안 되느니라.

○ 念頭 생각의 시초, 마음속, 마음
○ 念頭濃者 염두농자: 마음이 너그럽고 후한 사람, 念头浓,即心念宽厚.
○ 念頭淡者 염두담자: 冷淡한 사람, 마음이 옹졸하고 각박한 사람. 여기서 말한 淡은 채근담의 큰 주제에 해당하는 담박(淡泊/澹泊)과는 조금 거리가 먼 부정적인 의미로 읽혀진다. 음식으로 치자면 싱거움에 해당하는 것으로 인정이 없고 냉정한 함을 의미한다. 
○ 厚薄 후박: thick and thin; malavara kaj avara. 厚 후: thick, deep, profound, generous (malavara, grandanima), kind, favour. 薄 박: thin; slight; poor; ungenerous; unkind; mean.
○ 居常 거상:平时;经常
○ 嗜好 즐기고 좋아함. Hobby. 嗜好:喜好,特殊的爱好。
○ 枯寂 고적: dull (dry) and lonely; teda kaj senvigla; 무미건조하다, 야박하다. 인정머리가 없고 냉담하다. 무덤덤하다; 무심하다. 枯寂:枯燥烦闷,寂寞无聊。金元好问《鹿泉新居二十四韵》:"岩居枯寂朝市喧,喧寂两间差有趣。"寂寞到极点之意,此处当吝啬解。극도의 외로움의 의미는 인색하게 해석되어야합니다.
○ 濃淡 농담: light and dark, thick and thin, larĝmensa kaj mallarĝmensa, grandanima kaj malgrandanima, etanima. 
○ 濃豔 농염: rich and gaudy (riĉa kaj puca: tro ŝarĝita de ornamoj malbongustaj); 짙고 고움; 인정이 많고 후함, 浓艳:色彩浓重而艳丽,华丽。此处作奢侈无度解。여기에 사치의 의미가 있습니다.
○ 不宜 안 된다 
○ Grandanima: havanta noblan, altan animon
○ Favorkora: indulga, inklina favori
○ Bonkora: kompatema, sentema
○ Senkora: senkompata, nesentema = ŝtonkora
○ Indulga: montranta indulgon (malseverecon, pardonemon)
○ Senindulga: montranta nenian indulgon
○ 옹졸하다: narrow-minded (mallarĝmensa), intolerant, petty (etanima)
○ Ekstravaganca: 기발한, 터무니 없는, 낭비하는, 상식을 넘는, 사치스러운; atentokapta, malmodesta, malprudenta

https://www.8bei8.com/book/caigentan_207.html
http://www.hynews.kr/news/view.php?idx=36173 (해석 좋음)
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13911
https://lui508133.pixnet.net/blog/post/6474292 (설명 좋음)
故君子平常居住嗜好,不可以過於奢侈,但也不能過於枯淡乏味。
https://m.blog.naver.com/swings81/221191095270
https://m.blog.naver.com/aromatics/221301942756

 

041 - traduko de WANG Chongfang
Se iu grandanime traktas sin mem kaj ankaŭ aliajn kun konsideroj, tiam ĉie ĉirkaŭ li regas grandanimeco. Se iu malgrandanime traktas sin mem kaj ankaŭ aliajn sen konsideroj, tiam ĉie ĉirkaŭ li regas malgrandanimeco. Tial la noblulo devas eviti en sia ĉiutaga vivo kiel troan konsideremon, tiel ankaŭ troan indiferentecon.

 

040 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
042 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스