La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 28명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

075 心不可不虛,虛則義理來居; 心不可不實,實則物欲不入。

075 - traduko de CHOE Taesok
Menso devas ne esti ne malplena; kiam ĝi estas malplena, justa principo* venas loĝi. Menso devas ne esti ne plena; kiam ĝi estas plena, materia deziro ne eniras. 
* Justa principo: principo, kiun oni devas sekvi kiel morala homo; justeco, lojaleco, fideleco, sincereco, honesteco kaj similaj.

마음은 비어 있지 않으면 안 되고 비어 있을 때 의리가 와서 사나니라. 마음은 차 있지 않으면 안 되고 차 있을 때 물욕이 들어오지 않나니라.

 

○ 不可不 불가불: ~하지 않을 수 없다, ~할 수밖에 없다.
○ 義理 의리: 사람이 마땅히 지켜야 할 올바른 도리

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14328 
https://m.blog.naver.com/swings81/221214453568
https://m.blog.naver.com/aromatics/221309484053

075 – traduko de WANG Chongfang 
La homa koro devas esti libera de ĉiaj materialaj deziroj, por ke ĝi povu esti loĝata de justeco kaj honesteco; la homa koro devas esti plena de justeco kaj honesteco, por ke neniaj materialaj deziroj povu ĝin invadi.

 

074 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
076 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스