La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 28명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

074 一苦一樂相磨練,練極而成福者,其福始久; 一疑一信相參勘,勘極而成知者,其知始真。樂相磨練 - 樂相磨鍊

074 - traduko de CHOE Taesok
Sufero kaj plezuro poluras kaj hardas sin reciproke. Se feliĉo atingiĝas per tia hardo eksterma, nur tiam la feliĉo estas eterna. Dubo kaj fido konsultas kaj esploras sin reciproke. Se scio atingiĝas per tia esploro eksterma, nur tiam la scio estas vera.

고통과 기쁨은 서로 연마하고 단련하나니 그러한 지극한 단련으로 행복이 얻어지면 그 행복이야말로 영원하나니라. 의문과 믿음은 서로 참조하고 조사하나니 그러한 지극한 조사로 지식이 얻어지면 그 지식이야말로 참된 것이니라.

 


○ 磨練 마련: 갈고 닦음. 연마(鍊磨). 練과 鍊은 같은 뜻으로 쓴다.
○ 者 자: 명사로 놈, 사람, 장소, 곳, 일, 물건, 것. 조사로 ~은, ~라는 것은. 접속사로 ~면 (其亡叛為大人所捕者 만약 도망하거나 배반한 자가 대인에게 사로잡히면). 동사로 ~와 같다; 기재하다; 적다.
○ 始 시: 비로소. 始 시: beginning; start; to begin; to start; initial; first; proto-; eo-; then; only then; only after.
○ 參勘 참감: 참작하여 깊이 생각함.  勘은 ‘살피다, 깊이 생각하다, 헤아리다, 조사하다, 따져 묻다’ 의 뜻. 參勘 = 參考, 契勘
參: (Min Nan) to mix; to be spread out; to be displayed; to join; to study; to discuss; to understand; † to greet; to refer; to consult; to visit; to pay one's respect to; to impeach. 勘 감: 헤아릴 감. to proofread; to compare; to investigate; to considerate.

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14302 
https://m.blog.naver.com/swings81/221213663831
https://m.blog.naver.com/aromatics/221309383666

074 – traduko de WANG Chongfang 
Ripetada sinhardado per alterno de ĝojo kaj malĝojo ebligas al homo ĝui longedaŭran feliĉon. Ripetadaj esploroj kaj kontroloj en la procezo de dubo al kredo kaj de kredo al dubo ebligas al homo akiri verajn sciojn.

 

073 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
075 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스