|
Esperanto – 55-jariĝo de Esperantisto SO Jinsu
CHOE Taesok
Sur la tablo estas grandformata peza libro antaŭ miaj okuloj kaj ĝin preni eĉ per unu mano estas malfacile. Teni ĝin nepras per du manoj, kvazaŭ mi oferus ĝin al la sankta altaro de memoro. La libro estas fotoalbumo titolita per “Esperanto – 55-jariĝo de Esperantisto SO Jinsu”, kio mem aludas, ke per ĝi la aŭtoro festas sian esperantistan jubileon. Ĝin en 2024 aŭtoris SO Jinsu, eldonis LAY ViLLAG Ekaj presis Desing Studio Gaeul. La paĝoj nombras 156 kaj grandas inter A4 kaj A3.
SO Jinsu naskiĝis en 1956 kaj doktoriĝis pri ekonomiko kaj estas emerita profesoro de la korea universitato Kangnam. Li, 13-jara, eksciis pri Esperanto en 1969 kaj aktivis diversskale en la Esperanto-movado, organizante multajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie, la Komunan Seminarion inter Korea kaj Japana Junularoj. En la junaĝo li starigis kaj gvidis plurajn Esperanto-klubojn kaj nun li estas internacia movada gravulo: li prezidis la Azian-Oceanian Komisionon de UEA (KAOEM); li membris en la LKK de la du Seulaj Universalaj Kongresoj en 1994 kaj 2017; li estas estrarano de UEA kaj samtempe prezidanto de KEA de 2019.
Lia supra aktiva movada kariero montras lian ampleksan agadon en Esperantujo. Mi memoras en mia junaĝo, ke li ĉiam estis kun fotilo en Esperanto-renkontiĝoj kaj zorge fotadis okazaĵojn. Li tiel stampis la vivon de personoj kaj renkontiĝoj en siaj fotoj. Do, lia movada fotoalbumo estas sufiĉe antaŭvidita verko. La plejmulton de la fotoj faris la aŭtoro mem kaj partojn faris John HUANG, JEON Daebong kaj SHIN Youngmuk.
La fotoj temas pri lia agado de 2016 ĝis 2024 dum la tempo, kiam li fervore engaĝis sin en la enlanda kaj la internacia Esperanto-movadoj. La fotoj pri lia agado kadre de UEA rakontas grandajn internaciajn eventojn, inkluzive universajn kongresojn de UEA de Nitro ĝis Aruŝo, naciajn Kongresojn de Japanio kaj Ĉinio, komunan kongreson de Japanio kaj Koreio, virtualajn kongresojn de UEA kaj aliajn. La fotoj pri lia agado kadre de KEA rakontas koreajn kongresojn kaj aliajn aranĝojn, kiuj okazis en Koreio.
Elektitaj fotoj el la enorma kvanto de lia persona arĥivo kaptis kolektivajn historiajn momentojn, kio levas al mi demandon, ĉu efektive la fotoalbumon eldonigis unuopa persono aŭ publika instanco. La fotoalbumo estas kvazaŭ dokumenta filmo de la Esperanto-movado. Ĝi ne nur memorigas lian esperantistan vivon, sed ankaŭ sopirigas legantojn pri ilia iamo. Multaj fotoj estas artisme faritaj, kio facile rivelas lian kroman specialecon pri belarta merkato. Pluraj fotoj de UEA-estraranoj, kvankam reĝisoritaj, estas aparte imponaj kaj efektaj.
La libro memorigas min pri lerneja biblioteko, sur kies bretoj troviĝas buntkoloraj fotoalbumoj pri nekonata mondo, kiuj hazarde okulfrapas legantojn kaj altiras ilin al tiu mondo por ilia tuta vivo. Admirindas, ke unu esperantisto persone entreprenis eldoni tian verkon utilan publike, en kiu ja ne malmultas spuroj de mia esperantista vivo.
* Mia recenzo aperis en La Lanterno Azia 2024-11
|