La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

003
君子之心思(事),似青天白日,不可使人不知;君子之才華,玉韞珠藏,不可使人易知。

003 - traduko de CHOE Taesok
Menso (Intenco, mensteno) de superulo estas tiel brila suno en blua ĉielo, ke neniu povas ĝin ne scii; talento de superulo estas tiel kaŝita jado aŭ perlo, ke neniu povas ĝin facile scii.

 

玉韞珠藏 옥온주장 옥이 바위 속에 박혀 있고 진주가 바다 깊이 잠겨 있는 것

003 - traduko de Wang Chongfang 
La koro de noblulo estas tiel serena, kiel la blua ĉielo, tiel klara, kiel la taglumo, ke ĉiuj aliaj neniel povas ĝin miskompreni; sed liaj talentoj estas tiel zorge gardataj, kiel juveloj altvaloraj, ke ilin ĉiuj aliaj ne povas facile ekkoni.

 

002 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
004 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스