La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

004
勢利紛華,不近者為潔,近之而不染者尤潔;智械機巧,不知者為高,知之而不用者為尤高。

004 – traduko de CHOE Taesok 
Kiu ne apudestas al potenco kaj lukso, tiu estas pura; kiu apudestas, sed ne makuliĝas de ili, tiu estas pli pura. Kiune scias ruzon kaj artifikon, tiu estas nobla; kiu scias, sed ne uzas ilin, tiu estas pli nobla.

004 - traduko de Wang Chongfang 
Pura estas tiu, kiu tenas sin for de la potenco, riĉaĵoj kaj luksaĵoj, sed tiu, kiu tuŝas tiaĵojn kaj restas senmakula, estas eĉ pli pura. Nobla estas tiu, kiu ne konas ruzaĵojn kaj artifikojn, sed tiu, kiu konas tiaĵojn kaj trovas neinda ilin uzi, estas eĉ pli nobla.

 

003 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
005 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스