La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

005 
耳中常聞逆耳之言,心中常有拂心之事,纔是進德修行的砥石。若言言樂耳,事事快心,便把此身(生)埋在鴆毒中矣。
     
005 – traduko de CHOE Taesok 
Ĉiam aŭdi en orelo orelĉagrenajn vortojn kaj ĉiam havi en menso mensafliktajn aferojn estas ĝuste ŝtonakrigilo, kiu antaŭenigas virton kaj kultivas konduton. Se ĉiu vorto plezurigas orelon kaj ĉiu afero feliĉigas menson, tio estas ĝuste kapti ĉi korpon kaj enterigi ĝin en mortiga veneno. 

砥石 지석 숫돌 씬돌 ŝtonakrigilo, akrigŝtono
鴆毒 짐독 맹독 veneno de venenpluma birdo         

005 - traduko de Wang Chongfang 
La ofta aŭdado de vortoj malagrablaj al la orelo kaj la ofta pensado pri aferoj malagrablaj al la koro, efikas kiel akriga ŝtono, sur kiu ni plibonigas nian naturon kaj kondutadon.
Se ĉiu vorto aŭdita estas agrabla al la orelo, kaj ĉiu afero pripensata estas agrabla al la koro, tio egalas nur trempadi nian vivon en venenita vino.

 

004 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
006 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스