|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).
Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
006 疾風怒雨,禽鳥戚戚;霽日風光,草木欣欣。可見天地不可一日無和氣,人心不可一日無喜神。
006 – traduko de CHOE Taesok
Furia vento kaj kolera pluvo tristigas beston kaj birdon; hela tago kaj agrabla vento ĝojigas herbon kaj arbon. Ni do povas vidi, ke en ĉielo-ero devas ne esti sen mildo eĉ en unu tago kaj en homa menso devas ne esti sen gajo eĉ en unu tago.
https://hm.cyberseodang.or.kr/search/similar_view.asp?idx=67
006 - traduko de Wang Chongfang
Kiam la vento furiozas kaj la pluvo torentas, eĉ la birdoj vee aspektas. Kiam la pluvo ĉesas kaj la vento mildiĝas, la herboj kaj arboj kreskas vigle en freŝa suno. El tio ni povas ekkompreni, ke en la naturo neniu tago povas esti sen paca tempopeco, kaj en la homa koro neniu tago povas esti tute sen ĝojo.
005 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
007 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|