|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
007
醲肥辛甘非真味,真味只是淡;神奇卓異非至人,至人只是常。
농비신감비진미 진미지시담 신기탁이비지인 지인지시상
007 – traduko de CHOE Taesok
Vera gusto ne troviĝas en fortvino kaj grasaĵo, acidaĵo kaj dolĉaĵo, sed estas nur sensapora; superega homo ne estas magia kaj elstara, sed estas nur ordinara.
* 醲肥 독한/진한 술과 기름진 음식
* Saporo: ĉiu el la kvar ĉefaj gustoj – sala, dolĉa, acida, amara.
* Sensapora / sapormanka: 맛이 담백하다
007 - traduko de WANG Chongfang
Vera gusto ne kuŝas en aroma likvoro, nek en rafinitaj pladoj; ĝi estas nenio alia ol la preskaŭa sengusteco. Homo, kiu atingis la perfektecon de virto, ne kondutas mirinde, nek elstaras super aliaj. Li troviĝas nur inter la ordinaruloj.
006 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
008 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|