|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
008
天地寂然不動,而氣機無息稍停;日月盡夜奔馳,而貞明萬古不易。故君子閒時要有吃緊的心思(事),忙處要有悠閒的趣味。
008 – traduko de CHOE Taesok
Ĉielo-ero estas kvieta kaj senmova, tamen la mekanismo nek ĉesas, nek haltas; la suno kaj la luno rapide kuras tage kaj nokte, tamen por eterne ne ŝanĝiĝas la lumo. Tial al superulo necesas havi urĝan menson en libero kaj necesas havi liberan menson en okupateco.
稍 점점 초, 적을 초, 바야흐로 초
吃緊 끽긴 – 긴박하다
悠閒 유유 - 한가롭다
趣味(취미): 마음에 끌리어 일정한 지향성을 가지는 흥미의 뜻이 있지만, 여기서는 단순히 마음의 뜻으로 해석함.
008 - traduko de WANG Chongfang
Kvankam la universo ŝajnas esti en kvieteco, tamen ĝiaj elementoj estas en konstanta movado. La suno kaj luno rondkuras tage kaj nokte kaj verŝas lumon sur la teron. Simile, la klera homo sentas sin pelata de urĝeco eĉ dum senokupeco, kaj scias trovi ĝuon de ripozo eĉ en sia ĉiutaga klopodado.
007 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
009 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|