|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
009
夜深人靜,獨坐觀心,始覺妄窮而真獨露,每於此中得大機趣;既覺真現而妄難逃,又於此中得大慚忸。
009 – traduko de CHOE Taesok
Kiam profundiĝas nokto kaj kvietiĝas homtumulto, sidu sola kaj rigardu menson, kaj vi ekkomprenos, ke ĉesas falso kaj sola riveliĝas vero, kaj vi ĉiam per tio akiros grandan plezuron. Se vi jam komprenos la aperon de vero kaj tamen al vi malfacilos eviti falson, vi ankaŭ per tio akiros grandan honton.
人靜: 인적이 고요하다
窮 다하다 끝나다
逃 달아날 도, 도망할 도, 피할 도
慚忸: 부끄러워할 참, 부끄러워할 뉵(육)
機趣: 정신적 즐거움
https://www.aladin.co.kr/m/mletslooks.aspx?ISBN=8964940229
기회와 뜻:
https://m.blog.naver.com/aromatics/221296287664
009 - traduko de WANG Chongfang
En la nokta silento, kiam homo sidas sola en meditado, li ekhavas la senton, ke ĉiaj malbonaj ideoj malaperas, kaj nur la pura sereneco regas en lia menso. Ĉiufoje, kiam tio okazas, li multe ĝuas la naturan inspiron, kiu venas el lia vera interno. Sed baldaŭ, ekkonstatante la realecon, li ree sentas, ke por li ja estas malfacile ĵeti flanken la malbonajn pensojn, kaj tiam hontego lin ekkaptas.
008 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
010 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|