La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

011
藜口莧腸者,多冰清玉潔;袞衣玉食者,甘婢膝奴顏。蓋志以澹泊明,而節從肥甘喪也。
여구현장자 다빙청옥결 곤의옥식자 감비슬노안. 개지이담박명 이절종비감상야. 

011 – traduko de CHOE Taesok

Kiu satigas sin modeste*, tiu estas glacie klara kaj jade pura; kiu vestas sin reĝe kaj manĝas luksege**, tiu plezuras eĉ preni al si mem sklavinan genuon kaj sklavan mienon. Aspiro klariĝas per simpleco kaj fidelo perdiĝas en la sekvado de delikataĵo.

* Per kenopodiacoj kaj amarantacoj
** Per blanka rizaĵo, metafore luksa kaj bongusta manĝo  

藜 명아주 (풀) 여 kenopodiacoj 검소한 음식
莧 비름 (나물) 현 amarantacoj
多冰 많은 얼음 少氷 적은 얼음
袞衣 곤의 – 임금이 입는 옷 곤룡포
錦衣玉食 금의옥식 비단옷과 흰쌀밥 사치스러운 생활; 옥식은 맛있는 음식
婢膝 비슬 – 여좀의 무릎으로 여종이 주인 앞에서 무릎 걸음하는 모양
奴顏 노안 – 남종의 안색으로 주인의 비위를 맞추느라 하는 비굴한 얼굴 모습
蓋 덮을 개, 부사로서는 아마도 또는 대개 大蓋
喪 잃을 상 자로 잃다, 죽다, 상례(喪禮) 등을 뜻한다.
肥甘 살지고 맛이 좋음

011 - traduko de WANG Chongfang
Tiu, kiu prenas nefajnajn nutraĵojn kaj simplajn trinkaĵojn, plejofte estas klara kiel glacio kaj pura kiel jado; tiu, kiu vestas sin en silko kaj nutras sin per delikataĵoj, emas humiliĝi kun fleksitaj genuoj kaj sklaveca mieno. Tial homaj aspiroj povas sin montri nur en la kora pureco kaj en la malmultigo de la deziroj, dum la alta moraleco povas facile perdiĝi en la ĝuado de ĉetablaj plezuroj. 

 

010 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
012 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스