La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

菜根譚 017 
處世讓一步爲高,退步卽進步的張本;待人寬一分是福,利人實利己的根基。

017 - traduko de CHOE Taesok
Kiam oni vivas en la mondo, 
forcedi unu paŝon estas nobligo
kaj retroiri estas nome la fundamento por antaŭeniri;
kiam oni traktas aliulon,
indulgi eĉ iomon estas feliĉo
kaj profitigi aliulon estas la bazo por sin profitigi. 

세상을 살아갈 때
한발 양보하는 것이 높이는 것이고 
물러서는 것이 나아가는 근본이요,
사람을 상대할 때
조금이라도 너그러운 것이 복이고 
남을 이롭게 하는 것이 나를 이롭게 하는 토대이니라.  

○ 處世 처세: 세상에 살아가다. 处世:生活在人世间。
○ 爲高 위고: 높이 여기다. 爲는 생각하다, 삼다의 뜻. 爲: to do; to become; to be; to act; to behave as; to take something as. 高: tall; high; of high level; high place; loud.
○ 張本 장본: 일의 발단이 되는 근원. 근본. 張本: foreshadowing; hints; arrangements made in advance; reason; cause; basis; proof; foundation. 张本:前提,淮备。
○ 寬 관: 너그러움, 관용(寬容), 관대(寬大)함.
○ 一分 일분: 한 부분. 1/10.
○ 根基 근기: 뿌리를 잡은 터전. 토대. 根基: 基础.
○ 是福 시복: 복이 되다.

https://brunch.co.kr/@namuboss/111
https://blog.naver.com/swings81/221178270164
https://m.blog.naver.com/aromatics/221296992733
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13666
https://www.8bei8.com/book/caigentan_188.html

 

017 - traduko de WANG Chongfang
En la kondutado kontraŭ aliaj, montri sin cedema estas maniero plej alta, ĉar retroiri unu paŝon estas fari preparon por sia posta antaŭeniro. Trakti aliajn indulgeme estas parto de sia propra feliĉo, ĉar profitigante aliajn oni metas la fundamenton por sia estonta profito.

 

채근담 전집 016 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
채근담 전집 018 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스