La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

044 學者要收拾精神,併歸一路。如修德而留意於事功名譽,必無實詣;讀書而寄興於吟詠風雅,定不深心。

044 - traduko de CHOE Taesok
Kiu lernas, tiu devas kolekti spiriton 
kaj revenigi ĝin al unu vojo.
Se, kultivante virton, oni atentas meriton kaj famon, 
oni nepre ne povas havi solidan atingon;
se, tralegante libron, oni plezuras per skando de versoj, 
oni certe ne povas atingi profundan esencon.

배우는 사람은 정신을 가다듬어 
한 길로 돌아오게 해야 하느니라. 
덕을 닦으면서 공적과 명예에 유의하면 
반드시 실다운 성과를 달성하지 못하고, 
책을 읽으면서 읊조림에 재미를 붙이면 
정녕코 깊은 핵심에 이르지 못하느니라.

○ 要 요: 중요하다, 해야 한다.
○ 收拾 수습: 흩어진 것을 거두어들임. 
○ 倂歸一路 병귀일로: 한 곳에 집중하는 것.  倂은 ‘아우르다, 모두, 나란히’ 의 뜻; to combine; to amalgamate..
○ 如 여: 만약.  如 若 모두 ‘같다’ 의 뜻이나 가정법으로도 쓰임.
○ 留意 유의: 마음에 둠.
○ 事功 사공: 일을 성공시킴, 곧 공을 이루어 출세하는 것.
○ 實詣(실예) : 참된 경지, 참다운 조예(造詣). 詣는 ‘학예(學藝)가 높은 경지에 오름’ 을 뜻함. 實: real, true, seed. 詣: to go to or visit or call upon a superior; achievement or accomplishment.  
○ 詣: to visit a superior; one’s current attainment in learning or art; to reach
○ 吟呤 음영: 운율을 붙여 글을 읽는 것. 시부를 읊조림.
○ 風雅 풍아: 시경(詩經)의 풍(風)과 아(雅). 곧 시, 시문 뜻함.
○ 寄興 기흥: 흥을 일으킴.  寄는 ‘기대다, 붙이다, 맡기다’ 의 뜻.
○ 定 정: 부사로 정녕코.
○ Esenco: 3) la kerno, la plej ĉefa parto. 
○ Skandi: 2)legi verson, emfazante la ritmon kaj iom apartigante la verspiedojn 

http://www.hynews.kr/news/view.php?idx=36378
https://www.8bei8.com/book/caigentan_210.html
https://m.blog.naver.com/swings81/221192776587 (해석 좋음)
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13932
https://m.xuite.net/blog/specialmissyou/twblog/203084530
https://zhuanlan.zhihu.com/p/427900470

044 - traduko de WANG Chongfang
Tiu, kiu sin dediĉas al lernado, devas kolekti siajn distritajn pensojn kaj koncentri sin sur la studojn. En la kulturado de virto, se la celo estas nur akiri riĉaĵojn kaj famon, la atingoj certe fariĝos vantaj. En la studado, se la tuta intereso kuŝas nur en la recitado de versaĵoj kaj aprezo de beletraĵoj, tiuokaze ankaŭ la pliprofundiĝo fariĝos neebla.

 

043 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
045 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스