La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 28명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다. 

 

055 奢者富而不足,何如儉者貧而有餘; 能者勞而府怨,何如拙者逸而全真。

055 - traduko de CHOE Taesok

Malmodestulo estas riĉa kaj tamen sentas mankon. Kiel do tiu egalus modestulon, kiu estas malriĉa kaj tamen sentas reston? Lertulo faras penon kaj tamen vekas plendon. Kiel do tiu egalus mallertulon, kiu estas libera kaj tamen konservas veron?

사치스러운 사람은 넉넉하되 부족함을 느끼니 가난하되 남음을 느끼는 검소한 사람과 어찌 같으리오? 능숙한 사람은 애를 쓰되 원망을 사니 한가하되 진리(참된 성품)를 지키는 서투른 사람과 어찌 같으리오?   

 


○ 何如: 어찌 같겠는가.
○ 府怨 부원: 원망을 사는 것.  府는 곳집(倉庫창고)를 뜻하니, 원망이 쌓이게 된다는 의미이다.
○ 逸 일: 한가함, 여유가 있고 편안함.  편안할 逸.
○ 全眞 전진: 본성(本性)을 보전함.  全은 ‘온전하다’. 全 온전할 전, complete; whole; entire; completely; wholly; everything; all; perfect; flawless; faultless; to preserve; to save; to keep whole or intact (sendifekta); to maintain; to keep

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14022 

https://www.8bei8.com/book/caigentan_562.html (중국어 해석)
豪奢的人财富再多也感到不够用,这如何比得上贫穷节俭却感到富裕的人呢?有才干之人如果由于心力交瘁而招致大众怨恨,如何比得上愚笨的人由于安闲无事却保全纯真本性呢?

https://zhidao.baidu.com/question/1929429886291386347.html

Asonanco: Sonfiguro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekz. en "Noktuo jam ululis sur forumo" aŭ "Mia magia akvilegio", kie "u" aŭ "i" faras asonancojn.
Aliteracio: sonfiguro, konsistanta en la efekta ripeto de unu sama, voĉa aŭ senvoĉa konsonanto ĉefe en la komenco de la akcenta silabo de kelkaj vortoj, en unu verso aŭ frazo. Ekzemploj estas "Luktu firme, forte, fajre!" 

055 - traduko de WANG Chongfang
Tiu, kiu diboĉas en riĉa lukso, neniam estas kontentigita, dum la ŝparemulo, kiu havas ne sufiĉe, tamen havas pli ol bezone. Kiel multe pli riĉa la ŝparemulo estas, ol la diboĉulo! 
Kapablulo, kiu tro pene laboras, tamen vekas nur ĝeneralan envion, dum la mallertulo vivas komfortan vivon kaj konservas sian kunnaskitan naturon. Kiel multe pli saĝa la mallertulo estas, ol la kapablulo!

 

054 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
056 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스