|
Sotesano post sia iluminiĝo pririgardis la estontecon de la homaro, kiu enfalos en sklavecon al materio, kaj malfermis la pordon de ŭonbulismo, votante konstrui la civilizan mondon, en kiu homoj bone utiligas materian civilizon per spirita disvolvo kaj bone harmoniigas moralon kun scienco.
En la mondo, kie ni hodiaŭ vivas, la homaro senlime suferas pro malharmonio inter morala kaj scienca civilizoj. La evoluo de scienca civilizo alportas al la homaro ekonomian riĉon kaj oportunan vivon, sed rezulte morala civilizo relative malfortiĝis, tiel ke la mondo suferas pro militoj, malsanoj, ideologioj, kaj konflikto kaŭzita de serioza breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. La sufero en la vivo de ordinaruloj estas sama kiel la sufero traelportata por fariĝi budho, sed tamen la rezulto montriĝas per diferenco inter infero kaj paradizo. Do ni devas renaskiĝi kiel budho per praktikado de la jenaj punktoj:
Unue, ni devas atingi mensan liberecon.
Mensa libereco estas la fundamento kaj rezulto de la vivo por fariĝi budho. Vivuloj vivas malluman kaj malliberan vivon sub la kadro de ideo, sklavo al korpo kaj materio. Por liberiĝi el ĉi tio ni devas trovi la menson, kiu estas nia ĉiopova kreanto, kaj trejni vastan, trankvilan, saĝan kaj virtan menson. Se ni atingos mensan liberecon, ni fariĝos homo, kiu ĝuas la liberecon utiligi laŭvole medion, ekonomion kaj korpon.
Atingi mensan liberecon estas, ke nia menso fariĝas suvereno kaj strebas al laboro ĉu granda, ĉu malgranda, kiun ĝi taksas valora. Se ni longe daŭrigas la trejnon libere teni kaj lasi menson, ni povas fariĝi budho, kiu ĝuas mensan liberecon. Ni povas ĝui senĝenan kaj profundan plezuron per nenio krom mensa libereco kaj ankaŭ mensa libereco estas la fonto de kreemo kaj igas homon posedanto de elstara kapablo.
Due, ni prizorgu ĉiujn vivulojn kiel nian korpon.
En ĉi tiu universo kune vivas sennombraj vivuloj inkluzive de homoj. Ĉiuj vivuloj estas niaj kunvivuloj. Malprudente mortigi ĉi tiujn vivulojn rigardante ilin kiel nian manĝaĵon, uzaĵon aŭ senvaloraĵon estas senkompata ago, kiu malrespektas la dignecon de la vivo.
Same kiel oni karigas sian vivon, ni karigu kaj prizorgu ne nur homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivulojn. Ni devas mem kompreni, ke ĉiuj vivuloj havas la rajton kune vivi. Ni devas klare scii, ke se oni malprudente traktas la vivon, oni nepre ricevas karman repagon respondan al tio. Budho, kiu atingis mensan liberecon, estas la enkarniĝo de kompato, kiu ekstreme karigas kaj amas la vivon. La respondeco de budho estas dividi bonfaron kun ĉiuj vivuloj en la mondo kaj fari la mondon plena de feliĉo.
Trie, ni prenu la tutan mondon kiel nian hejmon kaj bone gardu la naturon.
Ni loĝas en la hejmo de bonfaro kaj la kampo de feliĉo, kiuj nomiĝas ĉielo kaj tero kaj la naturo. Tamen pro malsaĝo kaj avido homoj rigardas naturon kiel la objekton de konkrero kaj uzaĵon kaj kutimas damaĝi kaj detrui ĝin. Elĉerpado de naturhavaĵoj pro senprudenta disvolvo jam atingas tre zorgindan gradon. Ni devas tutkompreni kiel eble plej frue, ke ni ja ne povas vivi sen ĉielo kaj tero kaj la naturo. Ni devas admiri la naturon kaj klopodi por gardi ĝin, kiel ĝi estas. Ni devas malpli evoluigi, malpli uzi kaj malpli konsumi la naturhavaĵojn kaj redoni la konsumitajn kaj heredigi ilin al niaj postaj generacioj. Tio estas ĝuste la vivo de budho.
Kiu transiras la barilon de sia hejmo kaj sia lando kaj faras grandan mastrumadon kaj prenas la mondon kiel sian familion kaj la universon kiel sian hejmon, tiu estas budho. Ankaŭ ni fariĝu budho, kiu transiras sian malvastan barilon kaj mastrumas la tutan universon.
Ni pli frue ol aliaj sciis la bonfaron de la granda iluminiĝo de Sotesano. Por danki lin pro la instruo ni devas fariĝi budho kaj atingi mensan liberecon; ni devas vivi la vivon de budho, kiu prenas ĉiujn vivulojn kiel siajn familianojn kaj la tutan mondon kiel sian hejmon.
Ni atingu mensan liberecon,
prenu l’ vivajn kiel nian korpon,
la tutmondon kiel nian hejmon,
kaj konstruu paradizan mondon.
28an de aprilo en la ŭonbulana jaro 100 (2015)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo
부처의 삶을 향하여
|