이제 거주하고 있는 리투아니아에도 한국대사관이 개설되었다. 그동안 대사관에서 해야 할 일이 생기면 관할 대사관이 있는 폴란드 대사관이 있는 바르샤바까지 가야 했다. 당일치기로는 불가능했다. 빌뉴스에서 바르샤바까는 왕복 1000킬로미터라 전날에 가서 자고 다음날 일보고 와야 하는 거리다.
가까운 대사관에서도 투표를 할 수 있게 되어 라트비아 한국대사관이 있는 리가에서 투표를 하기도 했다. 리가는 빌뉴스에서 왕복 700킬로미터 떨어진 곳이다. 이제는 다 그럴 필요가 없게 되어 좋다.
리투아니아 대사관이 개설되고 내가 가장 먼저 한 일 중 하나가 21대 대통령 선거 재외투표다. 교민수가 적어 5월 22일부터 25일까지 4일에 걸쳐 이루어지고 있다. 첫날 아침 일찍 걸어서 대사관에 도착한다. 대사관 앞에서 헌법 1조를 응얼거려본다.
대한민국은 민주공화국이다. 대한민국의 주권은 국민에게 있고 모든 권력은 국민으로부터 나온다.
이 문장이 내가 그동안 거리와 무관하게 주권행사를 하기 위해 '미친 애국자'라는 소리를 들으면서 투표장에 간 이유이다. 주위에 투표권자가가 여러 있지만 내가 리투아니아 역사상 리투아니아 땅에서 투표라는 신성한 대한민국 주권행사를 한 사람 1호가 된다.
기표를 할 때 혹시나 내 표가 사표가 되지는 않을까봐 안경까지 벗고 해당칸에 기표도장이 벗어나지 않도록 조심조심 올려놓는다. 용지가 눌려서 뚫어지지 않을 정도로 꾹 누른다. 인주가 퍼질까봐 입김을 분다.기표용지를 봉투에 넣고 하얀 붙이개(스티커)를 떼어내고 봉한다. 그리고 투표함에 넣으니 내 봉투가 힘있는 생물처럼 바닥에 툭 떨어진다. 서울까지 잘 가서 함께 어울려 주권의 꽃을 피워라~~~
* Partoprenantoj de la 13a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado en 2017.
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-enkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.
Dum la aranĝo oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al najbara vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. La 19a IERM okazos en la trejnejo Bongdo, kiu troviĝas ĉe la piedo de la monto Bukhansan en Seulo, Koreio. Jen estas la aliĝinformo. Ni kore invitas vin.
La Meditado komenciĝos en la sama tago tuj post la Korea Kongreso de Esperanto en Seulo kaj do oni povas ĉeesti sinsekve en la du regulaj aranĝoj en Seulo. .
Jen la video de la 18a Internacia Meditado en 2024:
Jen la video de la 13a Internacia Meditado en 2017:
Jen la promena video en la ĉefsidejo de ŭonbulismo, kie okazis la 18a Internacia Meditado
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) celas disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. En 1980 kelkaj junaj kredantoj de ŭonbulismo ekkonigis Esperanton al la eklezio kaj tradukadis sanktajn tekstojn de ŭonbulismo en Esperanton. La kvara eklezia estro, ĉefmajstro Ĝŭasano, forte subtenis la Esperanto-movadon. Danke al liaj inspiroj kaj al la eklezia subteno ĉiuj sanktaj libroj de ŭonbulismo estis tradukitaj en Esperanton.Unu el la grandaj atingoj de EAŬ estis en 2004 sukcesa enkonduko de Esperanto kiel alternativa studobjekto de la eklezia universitato Wonkwang. Dum pluraj jaroj pli ol 50 studentoj lernis Esperanton. Nun EAŬ strebas, por ke speciale Esperanton lernu estontaj gepastroj, kiuj interesiĝas pri internacia agado. EAŬ faris gravan paŝon al la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado, kiun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo ĉiujare organizis en la angla lingvo, sed ekde la jaro 2006 EAŬ konstante organizas ĝin en Esperanto. EAŬ komencis sian fakan kunsidon en la 90a UK en Vilno kaj daŭrigis ĝin en Florenco, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Hanojo, Rejkjaviko, Bonaero, Lillo, Nitro kaj Seulo. EAŬ-anoj invitas vin ĉeesti fakan kunsidon kaj internacian meditadon, ĝui la ŭonbulanan etoson, konatiĝi kun ŭonbulismo, kunlabori por reciproka kompreno kaj monda paco. Esperantista Asocio de Ŭonbulismoĉe la Internacia Fako de ŬonbulismoIksandaero 501, Iksan-si, KR-570-754, Korea Respubliko; Tel. +82 63 850 3171; bwjung88@hanmail.net;
Ŭonbulismo estas religio, kiun en 1916 fondis Sotesano (1891-1943) en Koreio. Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, la darmkorpan budhon, unu cirklon. Sotesano esprimis per unu cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis post dudekjara penado, kaj li renovigis la tradician budhismon.
Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.
La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj (tiuj de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo al saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo al sindonulo), kaj el la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto) kaj la ok sintenoj (kredo, kuraĝo, scivolo, penado, nekredo, avido, maldiligento kaj malsaĝo). La kvar devizoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.
Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn tekstojn de tradiciaj religioj kaj fine konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo kaj ankaŭ utiligas instruojn de ekzistantaj religioj. Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo.
La religia nomo ŭonbulismo en Esperanto estas derivita el la nomo ŭonbulgjo en la korea: ŭon signifas la vero de unu cirklo, bul iluminiĝo, budho kaj gjo instruo. Do ŭonbulismo estas religio, kiu instruas homojn kredi, klarvidi kaj praktiki la veron de unu cirklo.
verkis YANG Saeun tradukis CHOE Taesok el la ĉinskriba poemo
Tajsan, kvankam altega, estas ĝuste nur monto.
Se vi grimpus senĉese, kiel estus maleble?
Homoj ja ne volontas peni per la memforto
kaj do simple parolas: "Mont' tro altas por grimpi."
태산이 높다한들
그저 산일 뿐이요. 쉼없이 오른다면
어찌 못 하겠으리. 사람이 몸소 하려 않고
산 높아 못 오른다 하네.
○ YANG Saeon 楊士彦 양사언: korea civila oficisto kaj konata kaligrafo (1517-1584). ○ Tajsan 태산 泰山: la monto Tajsan en la ĉina provinco Sandong estas alta je 1,545 metroj kaj grava en la kulturo kaj literaturo de orienta Azio. ○ 亦 역: also, too; only, just; although; again ○ 不已 불이: 멈추지 않다, 끊임 없다. to be without end; to a great extent ○ 不肯 불긍: to be unwilling to ○ 勞 로: to toil; work; labour... ○ 身 신: body; main part; oneself; personally; in person... ○ 世人 세인: ordinary persono; common people ○ 只 지: only; simply; merely; originally ○ 攀 반: to climb upwards; to clamber; to pull; to cling to; to seek connections in high place.
Ju pli proksimiĝas somera monato, des pli grandiĝas mia ĉagreno pro kategoria decido, ĉu aŭtune flugi al Koreiopor kongresi aŭ ne. Familiaj kaj laboraj cirkonstancoj implike malfaciligas mian rapidan decidon. Oktobre kutime en la korea Esperantujo okazas por mi interesaj du aranĝoj: unu estas Internacia Meditado (mallongigo de Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado) kaj la alia estas la Nacia Kongreso de koreaj esperantistoj.
Ĉi-jare aldoniĝis unu plia alloga evento, la 3a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, kie sendube kolektiĝus miaj malnovaj amikoj kaj konatoj el ambaŭ landoj. Mi do decidis flugi al Koreio. De Vilno al Seulo la du flugoj mem daŭris entute pli ol 12 horojn. Nekredeble, koreaj volontuloj afable bonvenigis eksterlandanojn en la Inĉona Flughaveno, kiu situas fore de Seulo kaj Ĝonĝuo.
La Komuna Kongreso okazis en la Ĝonĝua Nacia Pedagogia Universitato, Ĝonĝuo (Jeonju) sudokcidente de Koreio, de la 4a ĝis la 6a de oktobro 2024. La temo estis “Nova tendenco de kulturaj mondoj en Japanio kaj Koreio”. Partoprenis 258 el 15 landoj kun dekoj da moralaj aliĝintoj. Estis 137 koreoj, 78 japanoj, 26 ĉinoj kaj la aliaj.
La Komuna Kongreso enhavis plurajn eventojn. Ili estis 1) la Simpozio pri Lingva Edukado kunlabore kun la universitato kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA), 2) 56a Korea Kongreso de Esperanto, 3) 111a Japana Esperanto-Kongreso de Japana Esperanto-Instituto (JEI), 4) la 6a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. Ili ja riĉigis la kongresan programon kaj instigis pli multajn homojn partopreni, precipe el Ĉinio.
Dika kongresa libro sen kongresa sako
La simpozio komenciĝis matene antaŭ la oficiala programo de la kongreso, tial la plimulto de la kongresanoj, inkluzive de mi, maltrafis la dulingvan sciencan kunvenon. Mian registriĝon malrapidigis intersalutoj kun delonge neviditaj amikoj ĉe la akceptejo. Kongresoj kutime donas tolajn aŭ plastajn sakojn kun kongresaj materialoj, sed ĉi-foje estis anoncite, ke ĉiuj kunportu sian propran sakon ricevitan en iama kongreso.
La kongresa libro estis imprese dika, 242-paĝa en la formato A4. Ĝi estas valora dokumento kaj la redaktinto plene meritas laŭdojn kaj aplaŭdojn. Tamen la tropezeco malemigis min kunporti ĝin dumkongrese kaj poste eŭropen. Mi sugestis al la organizantoj, ke la 80a Internacia Junulara Kongreso bone funkciis sen sia kongresa libro, utiligante la retgrupon de Telegram anstataŭe .
Inter la materialoj, ĉiuj kongresanoj donace ricevis la novan eldonon de la romano “Bunsun kaj Aiko” de CHO Sung Ho. Grandformata libro en la libroservo estis vere elstara. Ĝi estas fotoalbumo freŝe eldonita por memori la 55-jariĝon de esperantisto SO Jinsu. Mi ricevis ĝin por mia posta recenzo.
Verdstela parado kaj Nacia Vespero
Ĝonĝuo, la historia centro de sudokcidenta Koreio, estas la hejmloko de prauloj de la fondreĝo de la dinastio Ĝosono (1392-1897). La urbo allogas kaj enlandajn kaj eksterlandajn turistojn per tradiciaj muziko, kuirarto, papero kaj aliaj. La plej konata turismejo estas la hanoka kvartalo nomata Hanokmaul, kie dense staras ĉirkaŭ 800 hanokoj (koreaj tradiciaj domoj) unu apud la alia. Vizitantoj svarmas precipe semajnfine en la kvartalo.
La kongresejo situis je piedira distanco al la kvartalo. La organizantoj enprogramigis paradon kun verdstelaj flagoj kaj verdaj vestoj por diskonigi Esperanton. Centoj da esperantistoj marŝis trotuare en bona ordo. Esperantistoj sentis sian kunecon en la verda fluo kaj pluraj preterpasantoj interesiĝis pri nia verdeco. Bedaŭrinde, mankis informaj flugfolioj por konigi Esperanton. En tia parado dezirindus rapidresponda kodo pri la aranĝo kaj Esperanto sur tabulo aŭ plato. La 40-minuta parado finiĝis ĉe la manĝostrato, kie kongresanoj ĝuis lokajn manĝaĵojn.
La vespero kulminis per la Nacia Vespero, kies tutan spektaklon donis la trupo Imsil Pilbong Nongak. La trupo heredis sian kamparan muzikon kun 400 jaroj da historio kaj estas aprezata kiel korea nacia kulturheredaĵo. Muzikistoj rakontis vilaĝan vivon per gaja, trista, arda ludoj aŭ kantoj, kiuj elvokis al kongresanoj gamon da emocioj. La finalo estis funebra procesio kun florornamita katafalko. Ĝi memorigis min pri mia vilaĝa vivo, dum kiu foje mi kiel knabo kunportis katafalkon ĝis fora monta tombejo. Ĉe la fino la trupo spontane inspiris monoferon kaj dekoj da kongresanoj volonte enmetis monbiletojn en pajlan ŝnuron. Iuj admiris, ke la Nacia Vespero superis spektakle tiun de Universalaj Kongresoj.
Pro la mallonga daŭro de la kongreso pluraj prezentoj, prelegoj aŭ kunsidoj okazis samtempe. Trifoje dividiĝis fakaj kunsidoj kun variaj temoj – komuna kantado, goo, recikligado, kaligrafio, Esperanto-movada prezento… Oomoto, budhismo, ŭonbulismo havis sian informan kunvenon. La salonoj estis bonege ekipitaj per granda ekrano, subplafona projekciilo, kapabla komputilo kaj rapida interreto, kion mi malofte trovis en eŭropaj kongresoj.
Ĉe amikaj babiloj aŭdiĝis laŭdoj al la prelego, en kiu KITAGAWA Hisasi komparis japanajn kaj koreajn idiotismojn, estigante viglan diskuton. Ili estas same, simile aŭ diference signifaj. Ekzemple, “vasta piedo” en la korea signifas “havi multajn konatojn pro vasta agado”, sed por tio japanoj uzas la idiotismon “vasta vizaĝo”. Domaĝe, mi maltrafis tiun interesan komparon. Ju pli multe, des pli malfacile por elekti. Iujn kunsidojn mi ĉeestis, aliajn mi forestis por kafumi kun malnovaj amikoj, babilante pri personaj vivoj aŭ movadaj aferoj.
Azia Karavano
Kiam en Koreio okazis tiaj internaciaj eventoj kiel Universalaj Kongresoj kaj Aziaj Kongresoj, KEA lanĉis projektojn por partoprenigi eksterlandajn aktivulojn per monkolekto. Ĉi tiu kongreso ne estis escepta. Sub la projekto Azia Karavano, oni sukcese kolektis la necesan sumon de 3,500 eŭroj nur en kelkaj tagoj. Danke al la projekto venis kvar movadanoj el Barato, Indonezio, Nepalo, Vjetnamio.
Ilia tasko estis pristudi sialandan Esperanto-movadon kaj raporti ĝin en la kongreso. Iliaj studaĵoj troviĝas en la kongresa libro kaj restas kiel bona historia materialo. Krome, JEI invitis unu indonezian esperantiston kiel oficialan gaston, la Zamenhofa Instituto en Koreio invitis du ĉinajn esperantistojn kaj la lokaj KEA-filioj invitis unu tajvanan esperantiston. La invititoj grande kontribuis al la programo.
Ŝanhajo kaj Seulo modele kunlaboras
La du organizoj, Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Seula Filio de KEA, alterne aranĝas reciprokajn vizitojn kaj interŝanĝas spertojn kaj opiniojn pri elektitaj temoj. La ŜoSon de la forumo estigis SO Jinsu, UEA-estrarano kaj la unua forumo okazis en 2019 en Ŝanhajo kaj la ĉi-foja forumo estis la sesa.
Kvin koreaj kaj ĉinaj esperantistoj prelegis pri “Kiel vivi en maljuniĝanta socio?” kaj “Nova tendenco de kulturo en Ĉinio kaj Koreio”. La forumon ĉiam sekvas plurtaga ekskurso. La Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo pruviĝas modela evento por urboj, kiuj havas iun kvanton da aktivuloj.
Loĝo, manĝo, vespera distriĝo
Kongresanoj loĝis dise en hanokaj gastejoj. Do plejparte ĉambroj ne havis litojn kaj oni dormis sur la planko. Certe estis malkomforte al uzantoj de lito, sed estis nova sperto kun alikultura dormado. Miaokaze, du nekonatoj dividis la saman ĉambron, en kiu troviĝis nur unu granda matraco kaj unu granda kovrilo. Kion fari? Petite, la mastro alportis novan kovrilon. Mi dormis sur la dekstra rando de la matraco, kaj la alia sur la maldekstra. Matene min sen kovrilo trovas mi sur la varmigata planko.
Gastejoj laŭinforme liveras matenmanĝon, sed ĝi estis tute simpla – pano, marmelado kaj iom da aliaj manĝaĵoj. Krom tagmanĝo, kiun la kongreso organizis en universitata manĝejo, oni devis mem zorgi matenmanĝon kaj vespermanĝon. Iuj trovis bongustan manĝaĵon en la proksima bazaro kaj tuj disvastigis la novaĵon. Tie esperantistoj kolektiĝis unu post la alia. Tiel estis ankaŭ kun vespermanĝo. Ju pli persimone ruĝiĝis de makolio vizaĝoj, des pli profundiĝis kunsentoj en proksima restoracio aŭ en gasteja korto.
Loka man ĝaĵo – supo kun sojfabaj ŝosoj
Bankedo kaj arta prezento
Ne necesis aparte pagi la bankedon, ĉar la kongresa kotizo jam inkluzivis luksan bufedon kun viandaĵoj, legomaĵoj, tortoj, rizkukoj. Kial al Koreio? Unu el la por mi nerefuteblaj kialoj estas tre variaj manĝaĵoj. La bankedejo estis la universitata vasta sportejo, kiu estis provizita per grandaj rondtabloj. Ok personoj sidis ĉe unu rondtablo. Kiel sidigi la ĉeestantojn? Enirinte, ili prenis loton el la kesto kaj ricevis sian tablon. Proksimaj amikoj aŭ eĉ geedzoj devis disiĝi laŭ sia lotado, tamen estis bona ŝanco por babili kun tute nekonataj personoj. Kompreneble, nature malordiĝis sidlokoj post drinko kaj por tosto. Ĉiuj satiĝis.
Sekvis distriĝo. Kantis grupo de koreaj esperantistoj (Amuze), grupo de japanaj esperantistoj (Verdaj Ranetoj), grupo de oomotanoj, ĉina familio. Fine gajagumo (korea tradicia kordinstrumento) akompanis komunan dancadon laŭ la kanto Arirang. “Ho, karulo iranta for de mi vundos en dek lioj gambojn al si.” En la lasta kongresa vespero la kantofrazo kvazaŭ esprimis la nevolon adiaŭi kaj bedaŭron de kongresanoj.
Ekskurso kun hanbokoj
La kongreso aranĝis dutagan postkongresan ekskurson al samprovincaj vizitindaj lokoj. La ekskurso kun du busoj da partoprenantoj komenciĝis per vestado de hanbokoj (koreaj tradiciaj kostumoj). La plejparto alivestis sin kiel reĝo, reĝino, princino, kortegano, klerulo kaj dancis laŭ la kanto Arirang. La efemera nobelaro promenis en la kampo de kosmosaj floroj sur la antikva akvobaseno konstruita en la kvara jarcento. Tiu eksterordinara sceno fascinis nin mem kaj ankaŭ elvokis al turistoj scivolemon pri ni kaj Esperanto. Estis amuze, ke nia alifigurado pluis ĝis la fino de tagmanĝo, malgraŭ tio, ke tiaj hanbokoj estis tute malkomfortaj por manĝi.
Posttagmeze ni havis unikan sperton en hanoka arĥitekturo. Profesoro lekciis pri la arĥitekturo kaj montris hanokojn kaj ni, novicoj, mem segis kaj ĉizis lignojn por ĉarpentaĵo. Ne ĉiuj sukcesis fini ĝin en mallonga tempo, sed ni donace ricevis fortikan grandan tranĉtabulon. Kvankam ĝi estis peza, ĉiuj portis ĝin hejmen. Vespermanĝe, rara marmolusko admirigis nian langon pri loka gastronomio kaj dolĉa rubusvino stimulis nian cerbon ĝis bazara bruo. Ankoraŭ eĥiĝas “Je via sano! Je via gano! (gan estas koree hepato)”.
Sekvatage ni vizitis la dolmenejon Goĉang, la Mondan Kulturheredaĵon de Unesko, kiu dense havas pli ol 500 diversformajn dolmenojn. En la Korea Duoninsulo troviĝas pli ol 35, 000 dolmenoj, kiuj okupas 40 procentojn de la monda tuto. La urbestro de Ĝongup regalis nian ekskursan delegacion el ok landoj per loka tagmanĝo. La turisme, manĝe, tranokte riĉa ekskurso finiĝis ĉe la monumento al la ĉefa figuro ĜON Bongĝun en la Muzeo de la Kamparana Revolucio de Orienta Lerno, kiu okazis en 1894-1895 kontraŭ feŭdismo kaj eksterlanda influo. Iu kriis, ke ni ankaŭ iĝu revoluciuloj por Esperanto.
Postkongresa ekskurso en hanbokojNekutima sperto pri la hanoka ar ĥitekturoGranda marmoluskoParto de la ekskursanoj
Eble iuj jam rimarkis en internacia renkontiĝo, ke koreaj partoprenantoj rapide komunikiĝas inter si, realtempe donas informojn kaj reciproke dividas fotojn… Koreoj uzas la socian retan servon Kakaotalk, japanoj uzas tiun Line, ĉinoj uzas tiun WeChat.
En ĉi tiu kongreso mankis komuna socia reta servo, tial al mi malfacilis komunikiĝi kun nekoreaj amikoj, kiuj troviĝas dise en la kongresejo. Mi spertis en la pasinta Internacia Junula Kongreso en Litovio, kiu utiligis Telegram kiel paperajn kongresajn libron kaj gazeton.
Kiel kutime, ni ĝuis ĝis la malfrua nokto
Aŭtune vojaĝu tien
Unuvorte, mi estis tre kontenta pri mia decido ĉeesti en la kongreso kaj milfoje konvinkiĝis pri la graveco kaj utileco de Esperanto por interpopola komunikado kaj interhoma amikeco. En nek varmega, nek malvarmeta oktobra vetero mi ĝuis belegan tempon kun internaciaj esperantistoj. Mia ĉefa bedaŭrindaĵo estas, ke kurtis la tiel bona kongreso. Mi dankas al la LKK kaj movadaj funkciuloj, kiuj kunlabore rikoltis sukcesan kaj profitan kongreson.
Septembre-oktobre-novembre esperantistoj en orienta Azio Meditas, Kongresas, Forumas, Kuŝas… Sekvajare okazos la 11a Azia-Oceania Kongreso en Japanio paralele kun la Japana Kongreso (09-20/22), la 19a Internacia Meditado en Koreio (10.23/26), la Korea Kongreso oktobre, la Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo novembre en Ĉinio. Do, lige kun kelkaj sinsekvaj aranĝoj, aŭtune vojaĝu tien.
Sur la tablo estas grandformata peza libro antaŭ miaj okuloj kaj ĝin preni eĉ per unu mano estas malfacile. Teni ĝin nepras per du manoj, kvazaŭ mi oferus ĝin al la sankta altaro de memoro. La libro estas fotoalbumo titolita per “Esperanto – 55-jariĝo de Esperantisto SO Jinsu”, kio mem aludas, ke per ĝi la aŭtoro festas sian esperantistan jubileon. Ĝin en 2024 aŭtoris SO Jinsu, eldonis LAY ViLLAG Ekaj presis Desing Studio Gaeul. La paĝoj nombras 156 kaj grandas inter A4 kaj A3.
SO Jinsu naskiĝis en 1956 kaj doktoriĝis pri ekonomiko kaj estas emerita profesoro de la korea universitato Kangnam. Li, 13-jara, eksciis pri Esperanto en 1969 kaj aktivis diversskale en la Esperanto-movado, organizante multajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie, la Komunan Seminarion inter Korea kaj Japana Junularoj. En la junaĝo li starigis kaj gvidis plurajn Esperanto-klubojn kaj nun li estas internacia movada gravulo: li prezidis la Azian-Oceanian Komisionon de UEA (KAOEM); li membris en la LKK de la du Seulaj Universalaj Kongresoj en 1994 kaj 2017; li estas estrarano de UEA kaj samtempe prezidanto de KEA de 2019.
Lia supra aktiva movada kariero montras lian ampleksan agadon en Esperantujo. Mi memoras en mia junaĝo, ke li ĉiam estis kun fotilo en Esperanto-renkontiĝoj kaj zorge fotadis okazaĵojn. Li tiel stampis la vivon de personoj kaj renkontiĝoj en siaj fotoj. Do, lia movada fotoalbumo estas sufiĉe antaŭvidita verko. La plejmulton de la fotoj faris la aŭtoro mem kaj partojn faris John HUANG, JEON Daebong kaj SHIN Youngmuk.
La fotoj temas pri lia agado de 2016 ĝis 2024 dum la tempo, kiam li fervore engaĝis sin en la enlanda kaj la internacia Esperanto-movadoj. La fotoj pri lia agado kadre de UEA rakontas grandajn internaciajn eventojn, inkluzive universajn kongresojn de UEA de Nitro ĝis Aruŝo, naciajn Kongresojn de Japanio kaj Ĉinio, komunan kongreson de Japanio kaj Koreio, virtualajn kongresojn de UEA kaj aliajn. La fotoj pri lia agado kadre de KEA rakontas koreajn kongresojn kaj aliajn aranĝojn, kiuj okazis en Koreio.
Elektitaj fotoj el la enorma kvanto de lia persona arĥivo kaptis kolektivajn historiajn momentojn, kio levas al mi demandon, ĉu efektive la fotoalbumon eldonigis unuopa persono aŭ publika instanco. La fotoalbumo estas kvazaŭ dokumenta filmo de la Esperanto-movado. Ĝi ne nur memorigas lian esperantistan vivon, sed ankaŭ sopirigas legantojn pri ilia iamo. Multaj fotoj estas artisme faritaj, kio facile rivelas lian kroman specialecon pri belarta merkato. Pluraj fotoj de UEA-estraranoj, kvankam reĝisoritaj, estas aparte imponaj kaj efektaj.
La libro memorigas min pri lerneja biblioteko, sur kies bretoj troviĝas buntkoloraj fotoalbumoj pri nekonata mondo, kiuj hazarde okulfrapas legantojn kaj altiras ilin al tiu mondo por ilia tuta vivo. Admirindas, ke unu esperantisto persone entreprenis eldoni tian verkon utilan publike, en kiu ja ne malmultas spuroj de mia esperantista vivo.
세계적인 조직의 일원이 되어 세계인으로 한번 활동해보는 것은 인생의 보람 중 하나이겠다. 세계에스페란토협회 가입은 우선적으로 국가지부인 한국에스페란토협회를 통해서 하길 권한다. 아래는 아직 한 번도 회원이 아닌 사람이 편리하고 빠르게 인터넷을 통해 직접 회원으로 가입하고자 하는 경우에 도움이 될것이다.
Mi aliĝas al UEA/TEJO por la jaro 2025 ▼ 붉은 화살표를 누르면 회원 가입하고자 하는 연도를 단수 혹은 복수로 선택할 수 있다. 세계대회 참가비에서 회원 할인을 받으려면 가입 시점에 회원이어야 한다. 즉 2024년을 선택한다. 하지만 세계대회 참가 할인을 위한 회원 가입보다는 지속적 운동 참여를 위한 가입으로 내년도 회비를 같이 내길 권하다. 즉 2024과 2025를 선택한다.
회원종류에서 MB와 MA의 가장 큰 차이는 다음과 같다. MB는 인터넷판 기관지를 받고 MA는 인터넷판과 종이판을 받는다. MB 회원만으로도 충분할 것이다.
2024 MB를 선택하면 27유로 2024 2025 MB를 선택하면 54유로
La elektita kotizo EUR란에 해당 숫자를 기입한다. SZ, PT 등은 후원금이다.
2. 개인 정보 입력 Personaj informoj pri la aliĝanto 빈칸을 채운다. 반드시 Retadreso(이메일)을 정확하게 기재한다.
3. 지불 방법 아직 UEA로부터 개인코드를 부여받지 않았기 때문에 지불방법은 협회나 카드나 송금 중 하나를 선택한다.
가. 협회를 선택할 경우 사무국장에게 이 내용을 알리고 사무국장은 financoj골팽이표co.uea.org (UEA-kasisto 이메일)에 협회 계좌에서 누구의 회원 가입비를 인출해가라는 편지를 써야 할 것이다. [Saluton, Mi, la ĝenerala sekretario de KEA, petas ĝiron de 00€
de la KEA-konto aaaa-a al la konto xxxx-x
pro la membrokotizo 2025 (aŭ la membrokotizoj 2024 kaj 2025) Dankon Korea (사무국장 이름)]
나. 카드 결제 참고로 어떤 분이 대회 참가비를 카드로 결제했는데 수수료가 발생하지 않았다고 한다. 초유스 경험상 한국여행에서 유럽 직불카드(debit card)를 사용해서
온라인이나 현장에서 지불했는데 수수료가 따로 발생하지 않았다. 이 경우 카드 정보를 UEA의 financoj골팽이표co.uea.org 알려줘야 한다.
ㅁ Mi komprenas, ke la membreco validas ekde la alveno de la pago al UEA 칸에 체크를 한고 Sendu 버튼을 누르면 된다.
메일함으로 UEA가 접수해 처리할 것이라는 편지가 올 것이다.
스팸메일함에서도 확인해보는 것이 좋다.
회원 가입이 완료되면 xxxx-x라는 코드를 부여받게 되는데 이는 UEA에서 주민등록번호나 은행계좌번호처럼 활용된다. 반드시 기억해 놓아야 한다.
수신자주소: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando tel.: +31 10 436 1044 송금목적란이나 비고란에 반드시 ĝiro al xxxx-x (본인의 코드)기재해야 한다. .
송금한 후에 송금영수증을 첨부하고.
financoj골팽이표co.uea.org (UEA-kasisto 이메일)에 송금 사실을 아래와 같이 알린다.
Saluton, Mi, Korea (본인/송금시 이름과 동일), hodiaŭ sendis al ABN-Amro Bank 000 eŭrojn kaj petas ĝiron de la tuta sumo al mia konto xxxx-x. Dankon Korea (본인/송금시 이름과 동일)
2. UEA 본인 계좌 사용 1) 참가비 등 계좌이체
이제 본인 UEA계좌에 충분한 금액이 있다. 인터넷으로 UK 참가비 등을 낼 때에는 본인 UEA 계좌에서 지급할 경우 따로 UEA-kasisto에게 연락할 필요는 없다.
하지만 ILEI나 다른 국제행사 참가비를 UEA계좌에서 지급할 경우에는 반드시 financoj골팽이표co.uea.org (UEA-kasisto 이메일)에 아래와 같은 편지를 보내야 한다.
Saluton, Mi petas ĝiron de 000€ de mia konto xxxx-x (본인 코드) al la konto bbbb-b (대회 주최자) pro mia kongresa kotizo Dankon Korea (본인 이름)
2) 타인에게 계좌이체 이런 경우도 있다. 송금 수수료를 절약하기 위해 여러 사람이 필요한 금액을 한 사람이 한꺼번에 송금한다. 송금한 후 아래와 같이 financoj골팽이표co.uea.org (UEA-kasisto 이메일)에 편지를 쓴다.
Saluton, Mi petas ĝiron de 000€ de mia konto xxxx-x al la konto cccc-c pro mia ŝuldo, al la konto dddd-d pro mia ŝuldo, al la konto ffff-f pro mia ŝuldo. Dankon Korea (본인 이름)
De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (mallonge IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas de la jaro 2006 sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo.
La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj la ok sintenoj (havendaj kredo, kuraĝo, scivolo, penado + forlasendaj nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo). En la religio aktivas plurdekoj da esperantistoj kaj la eklezio favoras la Esperanto-movadon kaj eldonis ĉiujn sanktajn librojn en Esperanto.
La renkontiĝejo troviĝis en la ĉefsidejo de ŭonbulismo, kies tereno ĉi-jare festas la centjariĝon de sia ekzisto. La ejo estis bone ekipita per modernaj teknikaĵoj kaj havis senpiedajn apogseĝojn, kiuj helpis al seĝosiduloj, al kiuj malfacilas sidi kruckrure por mediti sur la planko. La renkontiĝon ĉeestis 25 esperantistoj el 7 landoj, inkluzive 10 eksterlandanoj, kiuj poste partoprenis ankaŭ en la 3a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio.
En la inaŭguro gratulis ĉeeste la direktoro de la Internacia Fako kaj bondeziris al la ĉeestantoj trovi sian budhan menson, prezentante interesan dialogon inter la reĝo kaj lia instruisto-monaĥo: “La reĝo diras al sia instruisto, ke li similas porkon. La instruisto replikas, ke li similas budhon, eldirante, ke oni rigardas aliulon laŭ sia menso.” Enŝoviĝis ceremonio por la ŭonbulaniĝo (kredanto de ŭonbulismo) de la hungara esperantisto Gábor MÁRKUS, kiu ĉeestis la renkontiĝon jam pli ol dek fojojn.
Ceremonio por la ŭonbulaniĝo de Gábor MÁRKUS
Matene oni meditis kaj fizike ekzerciĝis, tage oni prelegis pri diversaj temoj kaj libere rakontis pri siaj travivaĵoj, vespere oni faris 108 riverencojn kun preĝo. En la renkontiĝo prelegis HONG Sungcho (Ĉiutaga praktikado kaj la vivo de Verdi), CHOE Taesok (Centjara jubileo de la ĉefsidejo, Sotesano kaj Zamenhofo), SHIN Youngmuk (Kvin agregaĵoj de La Kora Sutro), Joël FONTAINE (Esperantaj agadoj en Alzaco), KONG Lei (Tajĝi-kulturo kaj kungfuo), Masamiĉi TANAKA (Religia interŝanĝo de Oomoto) kaj Gábor MÁRKUS (ITÔ Eizô pravas). Menciindas, ke bone kunlaboras oomotanoj kaj ŭonbulanoj en la Esperanto-movado per reciprokaj vizitoj kaj subtenoj.
Masamiĉi TANAKA prelegas
En Liberaj Rondoj partoprenantoj estis dividitaj en tri grupojn kaj havis liberajn interparolojn kun tri alilandanoj: Gábor MÁRKUS el Hungario, Masamiĉi TANAKA el Japanio kaj Joël FONTAINE el Francio. En Liberaj Rakontoj oni havis la okazon libere rakontis pri sia temo antaŭ la ĉeestantoj en Esperanto. Ambaŭ programeroj celis, ke ĉiuj vervigu sian partoprenon en la renkontiĝo. Oni entuziasme rakontis de sia rura vivo ĝis sia ĉiutaga vido al Nord-Koreio, pri perdo kaj pri gajno en sia esperantista vivo.
La manĝejo distancis je 10 minutoj da piediro kaj estis bone lokita por promeni ĉiumanĝe en la tereno aŭ la najbara botanika ĝardeno kun aŭtunaj koloroj. Oni spertis tre unikan misteran noktan pilgrimon kun historiaj rakontoj rilataj al la ĉefsidejo de ŭonbulismo, vizitante ĝiajn kulturheredajn domojn.
La lastan tagon oni antaŭtagmeze ekskursis al la Naŭdraka Bambuejo, en kiu la esperantista grupo neatendite renkontiĝis kun la emerita ĉefmajstrto (ekleziestro) de ŭonbulismo, kiu iam lernis Esperanton kaj daŭre asertas, ke la facillernebla, logika kaj pacocela lingvo Esperanto estu kiel tutmonda komuna lingvo. La ekskurso pluis ĝis la budhana templo Miruksa, parto de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko (Bekĝea Historia Areo). La renkontiĝo finiĝis per bongusta bufedo de lokaj ekologiaj manĝaĵoj, per kiu regalis la partoprenantojn la ŭonbulana superpastro KIM Sangik (Vero).
Neatendita renkontiĝo kun la emerita ĉefmajstro de ŭonbulismo
En la fermo de la renkontiĝo Joël FONTAINE diris siajn impresojn: “Ni devas konfesi, ke ni iomete hezitis, kiam ni trovis ĉi tiun eventon ĉe Eventa Servo. Ĉar ni ne estas religiemaj, kvankam bonaj homoj. Ni scias, kio estas meditado, sed ne multe praktikis ĝin. Ĉi tiu renkontiĝo tre tre ravis nin. Ĉi-tiea etoso estis tre agrabla kaj tre libera. Ni ne povis imagi tion. Ni estas tre kontentaj, ke ni fine decidis partopreni. Certe ni ankoraŭ meditos kaj eble ni revenos en la sekva jaro.” Gábor MÁRKUS klarigis la kialon de sia ofta ĉeesto al la ŭonbulana ĵurnalisto, dirante: “La renkontiĝo daŭras nur kelkaj tagojn, sed ĝi donas al mi fortan energion por la tuta jaro. Min vere kortuŝas la frateco, amikeco kaj bonkoreco, kiun mi sentas ĉi tie. Mi plu venos al la renkontiĝo, ĝis mia sano permesos tion.”
La sekva renkontiĝo okazos en 23-26 oktobro 2025. La dato povas ŝanĝiĝi depende de gravaj Esperanto-eventoj, kiuj okazos similtempe en Koreio aŭ najbara lando, por ke malproksimuloj trafu unu post la alia evento. Krome, ni ĝoje anoncas, ke Esperantista Asocio de Ŭonbulismo elektis OH Soonmo kiel novan prezidanton.
Ŭangsano elektiĝis kiel la nova ĉefmajstro de ŭonbulismo
La ĉefmajstro de ŭonbulismo estas eklezia estro. La nove elektita supera konsilio de ŭonbulismo, la plej alta decida organo de ŭonbulismo elektis Ŭangsanon, pastron SONG Doĝong kiel la novan ĉefmajstron en la 25a de septembro 2024. Li estras kaj reprezentas la eklezion por ses jaroj.
Ŭangsano naskiĝis en familio de fidelaj ŭonbulanoj en la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio. Ses el liaj naŭ gefratoj fariĝis pastroj de ŭonbulismo. Li pastriĝis en 1968 kaj oficis kiel estro de la Postdiploma Lernejo de Ŭonbulismo kaj estro de la Seula Eklezia Distrikto. Laste li oficis kiel la supera pastro de la Centra Trejnejo Ĝungdo, kiu trejnas ŭonbulanajn pastrojn.
Tuj post la elektiĝo li anoncis sian elektiĝon en la Halo de Eterna Memoro, kie estas entenataj la animtabuletoj de la ekleziaj forpasintoj kaj vizitis la stupaojn de Sotesano, Ĝongsano kaj Desano. La enoficiĝa kaj retiriĝa ceremonio okazos en la tria de novembro 2024.
Ĉefmajstron elektas per sekreta baloto la supera konsilio, kiu nun konsistas entute el 26 membroj - naŭ pastroj, naŭ pastrinoj, kvar laikoj kaj kvar laikinoj.
Ne estas aparta kandidatiĝo kaj tamen la supera konsilio elektas ĉefmajstron el la homoj, kiuj havas kvalifikon por ĉefmajstro. Li devas havi pli ol la darmrangon ‘perfekta ĝusta instruisto’ kaj inkluzive kaj malpli ol la aĝon de 74 jaroj kaj inkluzive. Li devas ricevi pli ol du trionojn da voĉoj kaj inkluzive. Li povas sinsekve elektiĝi por la oficperiodo de ses jaroj.
Ĉefmajstro, kun la povoj nomumi kaj demisiigi la personaron, la povoj amnestii kaj rerajtigi kaj aliaj povoj, reale estras la eklezion.
Ŭangsano estas ĉefmajstro post Sotesano (1916-1943), Ĝongsano (1943-1962), Desano (1962-1994), Ĝŭasano (1994-2006), Gjongsano (2006-2018) kaj Ĝonsano (2018-2014). Ŭangsano estas la sepa ĉefmajstro laŭ homoj kaj la 16a ĉefmajstro laŭ oficperiodoj.
Retiriĝinta ĉefmajstro nomiĝas ‘emerita ĉefmajstro’ kaj estas honorata egale al ĉefmajstro. Desano, forpasinta en 1998, transdonis sian ĉefmajstrecon en 1994, kiam li ankoraŭ vivis, kaj li enposteniĝis kiel la unua emerita ĉefmajstro. Ĝŭasano, Gjongsano kaj Ĝonsano (baldaŭ) estas emeritaj ĉefmajstro.
Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo en la 109a jaro de ŭonbulismo (2024)
우리 모두 개벽 성자로 삽시다
Ni ĉiuj vivu kiel sanktuloj de la granda malfermo
원기 109년 새해가 밝았습니다. 올 한해도 교단과 국가•세계 모두에 일원대도의 교법정신이 두루 미쳐 평화와 행복이 충만한 낙원이 이뤄지기를 간절히 염원합니다.
Lumiĝis la nova jaro, la 109a jaro de ŭonbulismo. Mi tutkore deziras, ke ankaŭ en ĉi tiu jaro la instrua spirito de la granda vojo de unu cirklo atingu senescepte la eklezion, la landon kaj la mondon kaj ĉi ĉiuj fariĝu paradizo plena de paco kaj feliĉo.
후천개벽 시대의 새 주세불이신 원각성존 소태산 대종사께서 대각을 이루시고 새 회상 원불교를 개교한 지 어언 108년이 흘러 교단 제4대를 맞이했습니다.
교단 제4대는 세계에 일원의 복과가 맺어지는 결복 교운의 시대입니다. 새해부터 우리는 지금까지의 제도사업 실적을 기반으로, 모든 시선을 세계로 돌려 결복 교운을 힘차게 개척해 나가야 하겠습니다.
Jam pasis 108 jaroj, de post kiam sian grandan iluminiĝon atingis kaj la novan eklezion de ŭonbulismo fondis Sotesano, la sankta honorato iluminiĝinta pri la vero de unu cirklo, la ĉefbudho en la epoko de la granda malfermiĝo de la posta ĉielo.
Nia eklezio nun ekhavas la kvaran generacion. La eklezia kvara generacio estas la periodo de eklezia fortuno, kiam la feliĉo de unu cirklo fruktas en la mondo. Ekde la novjaro ni devas vigle malfermi la eklezian fortunon de feliĉado, turnante ĉiujn atentojn al la mondo, surbaze de la ĝisnunaj atingoj de niaj laboroj.
대종사께서는 대각을 이루신 후 미래를 전망하면서 ‘인류의 정신개벽이 아니면 장차 상상하지 못할 어려움이 닥칠 것’을 예견하셨습니다. 그리고 우리 모두를 낙원으로 인도하기 위해 일원상의 진리를 종지로 한 인생의 요도 사은•사요와 공부의 요도 삼학•팔조를 제정하시어 정신개벽의 큰길을 밝혀주셨습니다.
Atinginte sian grandan iluminiĝon, Sotesano kontemplis la estontecon kaj antaŭvidis, ke en la estonteco proksimiĝos neimageblaj malfaciloj sen la spirita disvolvo de la homaro. Por konduki nin ĉiujn al paradizo li elfaris, sub la ĉefinstruo de unu cirklo, la esencajn vojojn de vivo, t.e. la kvar bonfarojn kaj la kvar nepraĵojn, kaj la esencajn vojojn de praktikado, t.e. la tri studojn kaj la ok sintenojn, kaj li klarigis la grandan vojon de spirita disvolvo.
대종사께서는 이러한 교법을 제정하실 때 시대화•생활화•대중화의 정신을 교법에 담으셨습니다. ‘시대화’는 앞으로 한량없이 밝아지고 열려가는 시대에 맞게 하는 것이며, ‘생활화’는 모든 인류가 생활하면서 이 법을 실천할 수 있도록 하는 것이며, ‘대중화’는 유무식 남녀노소 선악귀천을 막론하고 지구상의 모든 인류가 한 사람도 빠짐없이 이 법을 실천할 수 있도록 하는 것입니다. 그러므로 이 법을 실천하여 정신개벽을 이루는 일은, 어떤 누구도 여건을 핑계 삼아 ‘못 한다’고 말할 수 없습니다.
Kiam Sotesano elfaris ĉi tiun instruon, li enmetis en ĝin la spiriton de ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo. Ĝisdatigo estas, por ke la instruo estu taŭga por lumiĝanta kaj malfermiĝanta epoko; vivutiligo estas, por ke la tuta homaro povu praktiki la instruon en la vivo; popularigo estas, por ke ĉiuj homoj sur la tero, senkonsidere al klereco, aĝo, boneco kaj rango, povu senescepte praktiki la instruon. Tial neniu povas diri, ke li ne povas praktiki la instruon kaj realigi spiritan disvolvon je preteksto de siaj cirkonstancoj.
대종사께서 제정하신 『정전』의 내용이 모두 정신개벽을 하는 중요한 방법이지마는 그중에 핵심적인 것을 하나 들자면 ‘일상 수행의 요법 9조’라고 할 수 있습니다. 일상 수행의 요법은 말씀 그대로 우리가 일상 생활을 하면서 교법을 실천함으로써 정신개벽을 이루고 제생의세의 큰일도 이루게 하는 묘법입니다. Ĉiu enhavo de La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo, kiun verkis Sotesano, traktas gravajn metodojn por spirita disvolvo, sed se elekti unu el la plej kernaj metodoj estas ĝuste “la naŭ ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado”. La ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado estas okulta metodo, por ke ni, per la praktikado de la instruo en la ĉiutaga vivo, realigu spiritan disvolvon.
일상 수행의 요법은
1. 심지(心地)는 원래 요란함이 없건마는 경계를 따라 있어지나니, 그 요란함을 없게 하는 것으로써 자성(自性)의 정(定)을 세우자.
2. 심지는 원래 어리석음이 없건마는 경계를 따라 있어지나니, 그 어리석음을 없게 하는 것으로써 자성의 혜(慧)를 세우자.
3. 심지는 원래 그름이 없건마는 경계를 따라 있어지나니, 그 그름을 없게 하는 것으로써 자성의 계(戒)를 세우자.
4. 신과 분과 의와 성으로써 불신과 탐욕과 나와 우를 제거하자.
5. 원망 생활을 감사 생활로 돌리자.
6. 타력 생활을 자력 생활로 돌리자.
7. 배울 줄 모르는 사람을 잘 배우는 사람으로 돌리자.
8. 가르칠 줄 모르는 사람을 잘 가르치는 사람으로 돌리자.
9. 공익심 없는 사람을 공익심 있는 사람으로 돌리자. 입니다.
La ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado estas jene.
1. En mensogrundo origine maltrankvilo ja ne estas, sed estiĝas laŭ sensobjekto; por malestigi tiun maltrankvilon, ni starigu la koncentriĝon de memnaturo.
2. En mensogrundo origine malsaĝo ja ne estas, sed estiĝas laŭ sensobjekto; por malestigi tiun malsaĝon, ni starigu la saĝon de memnaturo.
3. En mensogrundo origine maljusto ja ne estas, sed estiĝas laŭ sensobjekto; por malestigi tiun maljuston, ni starigu la precepton de memnaturo.
4. Ni forigu nekredon, avidon, maldiligenton kaj malsaĝon per kredo, kuraĝo, scivolo kaj penado.
5. Ni turnu plendan vivon en dankan vivon.
6. Ni turnu dependan vivon en memstaran vivon.
7. Ni turnu nelernscipovulon en bonlernulon.
8. Ni turnu neinstruscipovulon en boninstruulon.
9. Ni turnu egoiston en altruiston.
이상의 내용 중 1•2•3•4조는 전 생령이 구원을 받는 방법인 삼학•팔조요, 5조는 세계평화의 근본인 사은에 대한 보은 불공 생활이요, 6•7•8•9조는 온 인류가 서로 잘사는 묘방인 사요의 실현입니다. 원불교 교도는 매일 새벽 심고를 올리고 아침 수양 시간을 가질 때 일과로 일상 수행의 요법을 먼저 외우고 시작합니다. 또 매주 법회에서도 일상 수행의 요법을 외우며 한 주를 돌아봅니다. 이는 우리의 모든 생활이 일상 수행의 요법을 실천하는 데에 초점 맞춰져 있음을 의미합니다.
La unua, dua, tria kaj kvara punktoj de la supra enhavo estas metodoj por savi ĉiujn vivulojn, t.e. la tri studoj kaj la ok sintenoj; la kvina punkto estas por vivi dankante al la kvar bonfaroj, kiuj estas la fundamento de monda paco; la sesa, sepa, oka kaj naŭa punktoj estas por plenumi la kvar nepraĵojn, kiuj estas okultaj metodoj por la komuna bonfarto de la tuta homaro. En la tempo de matena sinkultivo ni, ŭonbulanoj faras matenan korkonfeson kaj komencas la tagon per la recito de la ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado. Ankaŭ en ĉiusemajna darmkunveno ni retrorigardas la pasintan semajnon per la recito de la ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado. Tio signifas, ke nia tuta vivo enfokusiĝas en la plenumo de la ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado.
이제 세계는 교운의 시대입니다. 우리의 교운은 ‘일상 수행의 요법을 일상에서 제대로 실천’ 할 때 힘차게 뻗어나갈 수 있습니다.
일상 수행의 요법이 실현되는 그 순간이 바로 정신개벽이 이루어지는 때이며, 그 순간에 우리는 개벽 성자입니다.
우리 모두 이 시대의 개벽 성자로 삽시다. 힘차게 열어갈 교단 4대를 시작하며, 늘 법신불 사은의 한량없는 가호와 위력이 함께하길 기원합니다.
Nun la mondo troviĝas en la epoko de la eklezia fortuno. Nia eklezia fortuno povas vigle disetendiĝi, kiam ni bone plenumas la ĉefajn punktojn de ĉiutaga praktikado.
La momento, kiam ni plenumas la ĉefajn punktojn de ĉiutaga praktikado, estas ĝuste tiam, kiam nia spirito disvolviĝas, kaj en tiu momento ni estas sanktuloj de la granda malfermo.
Ni ĉiuj vivu kiel ĉi-epokaj sanktuloj de la granda malfermo. Ĉe la starto al la eklezia kvara generacio mi preĝas, ke ĉiam kunestu la senlimaj protekto kaj potenco de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj.
벨라루스는 벨라루스 사람이라고 하고 리투아니아는 리투아니아 사람이라고 하고 폴란드는 폴란드 사람이라고 주장하는 문학인이 있다. 바로 그가 아담 미츠키에비치(Adam Bernard Mickiewicz, 1798-1855)다. 그는 지금의 벨라루스에 속한 나바흐루다크(노보그루데크) 근처에서 태어나 리투아니아 빌뉴스에서 공부를 하고 카우나스에서 일을 했다. 그리고 폴란드어로 문학 작품을 썼다. 그는 폴란드의 셰익스피어, 괴테, 푸시킨으로 비유되며 폴란드 최고 민족시인으로 불리어진다.
아담 미츠키에비치
그가 태어나기 3년 전인 1795년 폴란드-리투아니아 연방(1569년 결성)이 주변 강대국인 프러시아, 러시아 그리고 오스트리아에 의해 마지막으로 분할되고 더 이상 지도상에 존재하지 않았다. 비록 그가 태어난 곳은 러시아 짜르체제의 통치를 받고 있었지만, 500여 년간 지속된 다양한 언어와 종교가 공존한 리투아니아 대공국은 민중의 가슴 속에서 여전히 남아 있었다.
미츠키에비치는 1815년 리투아니아 대공국의 수도인 빌뉴스로 이주하여 대학교를 다녔다. 1579년 세워진 빌뉴스대학교는 당시 동유럽의 주요한 교육과 학문의 중심지 중 하나였다. 대학시절부터 그는 시적 재능, 박학다식과 지도력으로 유명해졌고 폴란드-리투아니아 연방의 부활을 목적으로 비밀리에 정치활동을 하였다.
1819년부터 4년간 리투아니아 카우나스에서 역사, 법률, 문학을 가르치는 교사로 일하면서 시작(詩作) 활동에 헌신하였다. 서사시 <그라지나>(Grażyna, Gražina)가 1823년 출판되었다. <그라지나>는 노보그루데크 리투아니아 공작부인 그라지나가 독일 기사단에 맞서서 싸우다가 영웅적으로 죽는다라는 이야기를 다루고 있다.
1823년 그는 정치사건에 연루되어 투옥당했고 다음해 8월 러시아로 추방당했다. 상트페테르부르크에서 푸쉬킨과 교제했다. 독일 기사단과 리투아니아인들의 전투를 그린 서사시 <콘라트 발렌로트(Konrad Wallenrod>가 1828년 상페테르부르크에서 출판되었다. 이 작품의 주인공 콘라트는 리투아니아 소년으로서 독일 기사단에 붙들려 가서 교육을 받고 공을 세워 기사단 총장이 된다. 어느 날 리투아니아 유랑 악사의 노래를 듣는 순간 그는 자신의 뿌리를 느끼고, 기사단을 전장으로 이끌고 가서 전멸토록 한다.
러시아에서 5년 간 유배 생활 후 1829년 마침내 국외이주 허락을 받았다. 독일(바이마르), 스위스를 거쳐 1830년 10월 이탈리아 로마에 정착했다. 1832년부터 파리에 정착한 후 그의 대표작인 <판 타데우시>(Pan Tadeusz)를 써서 1834년에 출판했다. 이 작품은 나폴레옹 군대의 동진(東進)과 더불어 자유를 획득하려는 폴란드-리투아니아의 희망이 커진 1811-1812년의 역사적 사건을 서술하고 있다. 총 12편에 9,670 시구와 후기(後記) 129 시구로 되어 있고 매 시구는 13음절로 되어 있고, 완벽한 운을 맞추고 있고 있다.
Staris juna knabino; vesto, blanke brila...
1834년 파리에서 폴란드인과 결혼해 아들 4명, 딸 2 명을 두었다. 생계 유지를 위해 교사 생활을 하면서 도서관에서 일하기도 하였다. 러시아와 터키 간 크림전쟁(1853-1856)이 이 일어나자 다시 폴란드의 독립국가를 세우고자 하는 희망이 켜졌다. 1855년 11월 그는 파리를 떠나 이스탄불에 도착해 폴란드인 군단 조직을 시도했다. 하지만 얼마 되지 않아 콜레라에 걸려 사망했다. 그의 유해는 파리에 묻혔다가 1890년 폴란드 크라쿠프 바벨성에 이장되었다.
Tadeo kaj Zosia
그의 주요 작품들은 자신의 어린 시절과 젊은 시절을 보낸 리투아니아 대공국에 관한 소재를 다루고 있다. 그는 평생 고향에 대한 향수에 사무쳐 있었고 역사에서 사라진 조국 독립을 위해 정열을 쏟았다. 조국애 사상이 그의 작품에 짙게 스며있다. "그라지나"와 "콘라트 발렌로트"에서 그는 독일 기사단에 대항한 리투아니아인들의 용기와 희생을 높이 평가했다. 폴란드뿐만 아니라 리투아니아에도 그를 기념하는 동상과 박물관이 세워져 있다.
그의 작품 <판 타데우시>는 여러 언어로 번역되어 있다. 국제어 에스페란토는 안토니 그라보프스키(Antoni Grabowski)가 번역해 1918년 출판되었다. 에스페란토 창안자 자멘호프(1859-1917)가 이 작품 일부의 에스페란토 번역본을 직접 읽어본 후 끝까지 완역하기를 부탁해서 이루어졌다. 한국 에스페란티스토 40여 명이 뜻을 모아 코로나바이러스로 인한 비대면 시대에 이 작품을 가지고 함께 2월 10일부터 매주 수요일마다 공부하기로 했다.
생각하면 무엇 하나 지나간 추억 그래도 애타게 그리는 마음 아- 그 사람은 어디에 갔을까 안개 속에 외로이 하염없이 나는 간다
돌아서면 가로막는 낮은 목소리 바람이여 안개를 걷어 가다오 아- 그 사람은 어디에 갔을까 안개 속에 눈을 떠라 눈물을 감추어라
헤어질 결심 영화에 등장하는 "안개"에 푹 빠지더니 2023년 8월 9일 이탈리아에서 열린 에스페란토 국제청년대회에서 요가일래가 이 노래를 불렀다.
Malneta traduko de la korea kanto en Esperanto
Nebulo
Sen ajna hom' mi iras nur en tiu voj' kun pezega nebul'. Ekvidas mi la ombron jen de tiu vi kun afabla sinten'. Pensi pri l' pasinta memor' ne valorus jam, sed tamen en la kor' restas sopiram'.
A~ A~ A~ A~
Kien fine tiu hom' iris for? Jen sub nebul' ja en la sol' sen ajna halt' plue iras mi.
Min turnantan blokas per bar' la maltata voĉ'. Ho, vento! blovu nun la nebulon for.
A~ A~ A~ A~
Kien fine tiu hom' iris for? Jen sub nebul' klarvidu vi. La larmojn nun ŝtele kaŝu vi.
00:00 Dankaj vortoj al koreaj esperantistoj - 감삿말 01:28 Prezento de la kanto - 노래 소개 02:22 Kanto Nebulo - 노래
https://www.youtube.com/watch?v=ZCBJ-zh-YdM (Video de Lumi) https://www.youtube.com/watch?v=v5P4DNCqBH0 (Video de Kangruo) https://www.youtube.com/watch?v=LNnkVxGwxHA (Video de Chojus)
한메일과 네이버메일 계정은 있지만 거의 사용하지 않는다. 네이버에 로그인할 기회가 있어 했더니 쌓인 메일이 700여개 표시가 뜬다. 그래서 혹시나 해서 받은 메일함으로 들어가니 아래 제목의 메일이 눈길을 끈다.
[한국문학예술저작권협회] 최대석님, 교과용도서보상금 신청 안내드립니다.
요즘 하도 지능적인 사칭메일이 많이 들어오니 무시하려고 하다가 그래도 궁금증이 생겨 자세히 읽어본다. 검색을 통해 확인해보니 사칭은 아닌 것으로 믿어진다.
안녕하세요. 문화체육관광부의 지정을 받아 교과용도서보상금을 관리하고 있는 한국문학예술저작권협회(구 한국복제전송저작권협회)입니다.
다름이 아니오라, 타인의 저작물을 이용할 경우 사전에 허락을 구하고 사용함이 원칙이나, 우리나라 저작권법 제 25조에는 교과용도서에 저작물을 이용할 경우 저작권자 허락 없이 우선 이용하고, 문화체육관광부에서 정한 기준에 맞게 보상금을 저작권자에게 지급하도록 하는 제도가 있습니다. 이는 비록 공익적인 목적을 위해 불가피하게 저작권자의 권리를 제한하지만, 저작권자에게 최소한의 경제적 이익을 보상하고 창작활동을 장려하기 위함입니다.
이에 귀하에게 권리가 있을 것으로 추정되는 저작물이 교과용도서에 수록되어 발생한 교과용도서보상금 지급을 위하여 신청에 관한 안내드립니다. 이용내역은 첨부하여드린 권리관계확인서로 확인부탁드립니다.
권리관계확인서에 있는 연결을 눌러 확인해 보니 내가 2008년에 찍어 블로그에 올린 사진이다.
2008년 KBS TV 방송을 위해 취재하면서 찍은 사진이다.
16년만에 이런 결실을 가져다주다니 믿을 수가 없다. ㅎㅎㅎ
필요한 서류에 인적 사항을 기재하고 서류를 첨부해서 보냈다. 처리기간이 14일이라고 하니 보상금이 얼마일지도 궁금하다. 한편 저작권협회가 이렇게 저작권자를 찾아서 보상금까지 신청하실 수 있도록 업무를 해주니 참으로 감동적이다. 일전에 모 TV방송사가 내 유튜브 채널 영상물을 자료영상으로 사용하겠다고 허락을 요청했다. 통상적으로 내가 받는 저작물 사용에 대한 사례비를 말했더니 내 영상물을 사용하지 않기로 결정했다는 답이 왔다.